Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Chata na Grúni

Svet I. SK

Svet II. SK

Dánsko SK

Danlando EO

Ostredok SK

Třeboň EO/SK

Bystrá EO/SK

Ďumbier SK

Poľana

La 50-a ILEI-K.

Halti

Kebnekaise

Šimonka

Vtáčnik

Nepalo (EO)

Nepál (SK)

Ďumbier

Vintra Dubeň

LA 50-a ILEI-KONGRESO EN BUSAN

15. - 22. 7. 2017

Meze de julio ILEI malfermis la serion de tri esperantaj kongresoj en Koreio. Post ĝi sekvis la 102-a Uk en Seulo kaj tuj poste la 90-a SAT-kongreso en la apuda urbo Gimpo.

La kongreso de ILEI okazis de la 15-a ĝis la 22-a de julio en la dua plej granda urbo en Koreio Busan, situanta en la suda parto de la lando. Fakte la kongreso estas la unua kun tiu-ĉi nomo. La decido estis prenita pasintjare en Nyíregyháza. Antaŭe temis pri ILEI-konferencoj.

La kongreson partoprenis 170 gesamideanoj el 21 landoj. La akcepto estis varma, same kiel la lando mem. Ni loĝis en komfortaj ĉambroj de la junulara gastejo Arpina. Ĉiuj programeroj okazis en la oka etaĝo de la konstruaĵo. La temo de la ĉi-jara kongreso estis: "Edukado al Respektoplena Turismo". Ĝi estis plenumita per kelkaj prelegoj kaj kompreneble per ekskursoj al interesaj lokoj.

Sabate, dum la interkona vespero ni gustumis ĉefe aziajn kaj kelkajn alilandajn frandaĵojn. Koreaj esperantistoj dume prezentis belegan folkloran programon kun specifaj dancoj kaj muziko de sia kulturo. Krom variaj prezentadoj ni ĝuis gruo- kaj masko-dancojn.

Dimanĉe okazis la solena inaŭguro kun ĉeesto de kelkaj reprezentantoj de la urbo Busan. La prezidantino de ILEI, Mireille Grosjean, bonvenigis la kongresanojn. Estis legataj kelkaj bondezirmesaĝoj. Dum la paŭzo ni aŭskultis specialajn koreajn muzikilojn. Sekvis salutoj de reprezentantoj de ĉeestantaj landoj kaj la prezidantino konigis al ni la kongresan temon pri turismo. Post la malfermo de la kongreso ni komune fotiĝis.

Estis enkondukitaj novaj programeroj: "Pedagogia foiro" kaj "Literatura kafejo". Tiucele estis prezentitaj kelkaj libroj kaj paroladoj pri diversaj temoj. La Nacia vespero mirigis ĉiujn ĉeestantojn. Ni ĝuis variajn prezentadojn de la korea folklorkulturo. Subtila estis Dongrae - la gruodanco, konata jam de la unua vespero.

La semajna programo inkluzivis E-kurson por komencantoj gvidatan de Annie Grente, progresantoj ĝuis viglan kaj amuzan kurson de Sylvain Lelarge kaj la instruistan trejnadon mastris Katalin Kovats. La fidelaj partoprenantoj ricevis atestilon. Ne mankis lernado de la korea lingvo eksprese sub gvido de Park Yongsung (Nema). Kun Mireille ni krozadis tra la lingvoj. Oni diskutis pri la maniero enkonduki Esperanton en lernejojn. Ĝis nun oni vane strebis pri tio. Tamen, ni estas esperantistoj, do ni devas esperi… En aliaj programeroj oni parolis pri gramatikaj tiklaĵoj, pri E-centroj kaj pri privataj projektoj. Komitatanoj plenumis sian laboron dum pluraj kunsidoj kaj ankaŭ estis pritraktita la "Jaro de la Lernanto".

Sur la urba placo, antaŭ la teatro okazis lingva festivalo kun 16 lingvoj inkluzive Esperanton prezentitaj de la kongresanoj. Por la publiko, kiu bedaŭrinde ne abundis, estis aranĝita speciala kultura programo.

Ni spektis kvar filmetojn el filmokonkurso okaze de la Jaro de la Lernanto. Ni aljuĝis al unu el ili la premion de la publiko. Rilate al la temo pri turismo oni parolis pri la fama mondvojaĝanto kaj verkisto Tibor Sekelj. Marija Beloŝeviĉ parolis pri pozitivaj kaj negativaj efikoj de turismo. Aurora Bute vestita en bela rumana kostumo parolis pri kulturaj specifaĵoj de Rumanio. Sur prezentitaj bildoj ni povis admiri pentritajn preĝejojn ankaŭ de ekstere. La rumana bluzo inspiris plurajn famajn modistojn.

Kortuŝa estis la rakonto pri "Miljara Animo" (Koryo te-bovlo). Rob Moerbeek prezentis la korean literaturon. Interesa estis la ludo "Bafa-Bafa", en kiu temis pri konfronto de du malsamaj kulturoj.

Tre bongusta kaj enhavriĉa estis la kongresa bankedo en urba restoracio. Ĝi kontentigis ĉiujn ĉeestantojn per varia elekto de koreaj specialaj manĝaĵoj.

Al kongresanoj estis proponitaj pluraj duontagaj ekskursoj por malkovri la ĉirkaŭaĵon. Unu el la tuttagaj ekskursoj estis destinita al vizito de la urbocentro de Busan. Alia tuttaga ekskurso celis la regionon de Gyeongu, kie ni vizitis antikvajn tombojn. Unu el ili estis enrigardebla. Sekvis vizito de monaĥejo, kie ni tagmanĝis kaj plonĝis en meditadon. Impresa estis vizito al templo Bulguksa, mondheredaĵo de Unesko.

Ĉe la fino de la kongreso estis prezentita la Iberia duoninsulo, kie okazos venontjare la 51-a ILEI-kongreso en la hispana ĉefurbo Madrido de la 21-a ĝis la 28-a de julio. La portugala ĉefurbo Lisbono gastigos la 103-an UK-on tuj poste. Mireille Grosjean prezentis konkludan paroladon pri la kongreso kaj pri la Rezolucio. Sekvis dankoj kaj gratuloj al busanaj esperantistoj, kiuj sukcesis organizi belegan kongreson. Tiele plenumiĝis bondeziroj de urbaj reprezentantoj eldiritaj ĉe la inaŭguro. Ni ĝuis viglan kaj agrablan semajnon.

Por www.poludnica.esperanto.sk raportis Liba Gabalda
 

Fotogalerio:

50a ILEI-BUSAN-FP

SALUTON-KOREIO-Busan