Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

En Isola Santa (Italio) okazis 27-a MKR

2016 MKR

Post 26 jaroj en kiuj MKR (MontKabana Renkontiĝo) estis organizita en nur 3 landoj (Aŭstrio, Slovenio, Kroatio) ĉi jare venis tempo por viziti novan landon, Italion. Por vivteni la viglecon kaj freŝecon de la aranĝo kaj montri al la partoprenantoj novajn ankoraŭ ne vizititajn montojn tre bone taŭgis ke la regula partoprenanto de kelkaj lastaj MKR-oj, Enrico Gaetano Borrello, venas el norda Tuskanio, regiono kiu abundas je interesaj montoj, kaj akceptis la eblecon organizi la aranĝon en sia hejmprovinco kaj tre ŝatata montaro - Apuaj Alpoj (Alpi Apuane).

Apuaj Alpoj estas itala "mankanta ligo", montaro kiu konektas le plej grandan eŭropan montaron, Alpojn, kun la plej longa itala montaro, Apeninoj. Kvankam Apuaj Alpoj tenas la nomon "Alpoj" ĝi konsistas el tute aliaj rokspecoj ol Alpoj - verŝajne ne ĉiuj konas ke ĝuste Apuaj Alpoj estas hejmo de unu el la plej konataj ŝtonspecoj, marmoro, kaj ĝia plej konata elprenloko estas Carrara, urbeto kiu troviĝas je flankoj de Apuaj Alpoj. Aliflanke, malsame al Apeninoj Apuaj Alpoj laŭaspekte estas tute alpecaj - tre deklivaj rokaj kaj herbaj flankoj videblas je ĉiuj flankoj kaj kvankam la montaro nenie superas 200 m (la plej alta pinto estas Monte Pisanino kun 1947 m) ĝi aspektas multe pli alte.

Do, Apuaj Alpoj estas tre interesa kaj diversplena montaro kaj ilin ĉi jare ĝuis 18 MKR-partoprenantoj el 6 landoj (Aŭstrio, Ĉehio, Danio, Italio, Kroatio kaj Svedio). Elektita ĉi jara MKRejo ankaŭ estis tute unika - temis pri la hotelo "Antico Borgo Isola Santa" kiu fakte konsistas el renovigitaj domoj de iam forlasita vilaĝo Isola Santa kies loĝantoj foriris kiam duono da vilaĝo malaperis sub akvo de la lago uzata de novkonstruita elektrejo. La nova lago forprenis la duonon de la domoj, sed ankaŭ donis novan valoron al la resto, ofertante kaj belajn rigardojn al verda akvo kie speguliĝas ĉirkaŭaj montoj kaj eblecojn por fiŝkapti. La hotelo bone zorgis pri MKR-partoprenantoj: la ĉambroj en renovigitaj domoj estis ĉefe 2-litaj kun propraj necesejoj kaj manĝaĵo estis tipa itala - tre bongusta kaj tre abunda. Tio speciale validas por vespermanĝoj kie pluraj pladoj venis unu post la alia kaj ĝis la fino de la vespero jam ĉiuj preskaŭ mortsatis ... Kaj tiel longa kaj abunda vespermanĝo (sekvata kun bona loka vino) ankaŭ donis multe da tempo por babili kaj ŝerci - menciu al ajna partoprenanto duonon da kokido aŭ citronon kaj li/ŝi tutcerte tuj ekridegos!

Pri la ekskursoj - unua ekskursa tago ofertis eblecon surgrimpi pinton Monte Sumbra (1765 m) kiu estas alirebla direkte el la hotelo. Tamen, por iom ŝpari fortojn partoprenantaro dividis sin je du grupoj kaj peraŭte atingis ekirantajn lokojn, vilaĝojn Arni (grupo A, energiplenaj montmigrantoj) kaj Capanne (grupo B, malplifortaj partoprenantoj). Grupon A atendis kruda vojo tra vastaj tre deklivaj okcidentflankaj herbejoj kun fina sekurigita parto kiu venigis A-grupanojn al la pinto. Grupo B sekvis la pli longan, sed tamen malpli deklivan kaj krudan vojon kiu gvidis ilin tra simildeklivaj herbejaj orientaj flankoj de la monto. La vetero dumtage iom post iom pliboniĝis, post nubplena mateno venis pli kaj pli da sunradioj kaj posttagmezaj rigardoj jam malkovris najbarajn pintojn sen nubaj "ĉapeloj". Ambaŭ vojoj estis tre interesaj, kaj pro la interesa kreskaĵo kiu estis malsimila al tiu sur ĝis nun konataj mezeŭropaj montoj, kaj pro la naturaj interesaĵoj kiel granda kanjonaspektanta "koridoro" inter du rokoj. Apudvoje ni vidis ankaŭ forlasitajn paŝtistajn domojn, mortan lupon ... Post plurhora migrado ĉiuj kolektiĝis denove ĉe nia hotelo kaj ĝuis la bongustan kaj denove tre abundan vespermanxgon babilante ĉe la tablo.

Post sukceso de la unua tago duan ekskursan tagon oni eniris kun iom da zorgoj - mateno estis jam nubplena kaj veterprognozo anoncis pluvon en la dua tagduono kiu povus esti akompanata per fulmotondroj kaj tio ja povus esti danĝere en tiel altaj montoj kun nudaj, senarbaj pintoj. Laŭ la plano, ĉiuj migrantoj venis peraŭte al trapasejo je proksimume 1200 metroj kie oni, sub malaltaj nuboj, diividiĝis je du grupoj. Grupo A ekis la vojon al pintoj Pania della Crocce (1858 m) kaj Pania Secca (1708 m), antaŭ ili estis ĉ. 7 promenhoroj. La grupo B prenis iom malpli lacigan vojon kiu gvidis ilin laŭ malnova marmormineja vojo al pinto de Monte Corchia (1676 m).

Grupo A sukcese atingis la unuan pinton, sed tiam ankaŭ ĝi disiĝis - la plej multo revenis laŭ alia vojo direkte al la ejo kaj pluvo kaptis ilin en arbaro unu horon antaŭ ol reveno. La plej energiplena duopo, Eckhard kaj Vedran, atingis ankaŭ la duan pinton, Pania Secca, sed por ili ĝi iĝis Pania Malseka, ĉar pluvo jam kaptis ilin umante sur la pinto. Ili provis trovi mallongigon kiu gvidus ilin direkte al la valo, sed evidentiĝis ke tiu vojo iĝis tre danĝera je pluvo, do ili revenis al la pinto kaj prenis pli sekuran vojon malsupren. Ili, bedaŭrinde, eĉ dum du kaj duono horoj estis malsekigataj de la pluvo. Grupo B estis inter ĉiuj plej bonŝanca - ili surgrimpis la planitan pinton, eĉ dum kelkaj minutoj ĝuis rigardon al la Ligura maro, kaj poste sekure kaj seke atingis rifuĝejon inter la tri pintoj. Revenante al la aŭtoj ili ankaŭ estis kaptitaj per la pluvo, sed nur dum lasta duono da horo. Kaj, kiam ĉiuj kolektiĝis en la ejo, sekiĝis kaj ŝanĝis vestaĵon ankoraŭ unu bongusta, abunda kaj longa vespermanĝo komenciĝis, sekvanta per forta pluvo kiuj daŭrigis preskaŭ dum la tuta nokto.

Lasta mateno ofertis denove pli belan ĉielon, sed ... ja estis tempo por revojaĝi hejmen, nur eta grupo havis tempon viziti marmorminejon ĉe urbo Carrara, unu el la plej konataj en la mondo.

Tre bela estis la unua itala MKR, espereble ni revenos foje tien ĉi ... sed, la venonta MKR certe gvidos nin ie alie - ĝis tie kaj tiam!

 Vanja Radovanovič