La plej sudorienta parto de Slovakio estas slovake nomata Medzibodrožie, hungare Bodrogköz kaj esperante Bodrog-regiono. La regiono estas limigita per la riveroj Latorica, Bodrog kaj Tisa. En la regiono estas interesaj geografiaj punktoj: la plej malalta punkto de Slovakio, trilanda punkto SK-UA-HU kaj protektita pejzaĝo Latorica. Ili estis niaj celoj dum biciklista ekskurso, kiu okazis la 4-an kaj 5-an de aŭgusto 2018. Jam vendrede la 3-an de aŭgusto ni vojaĝis per aŭtomobilo kun kromĉaro, en kiu estis deponitaj niaj bicikloj, de la urbo Liptovský Mikuláš al la vilaĝo Malé Trakany (distrikto Trebišov). Ni loĝis en privata pensiono Aranka, kie nin gastigis simpatia hejmmastrino Zlatica Kondášová.
Sabate ni komencis bicikli el Malé Trakany suden apud malnova brako de la rivero Tiso tra la slovak-hungara landlimo al la vilaĝo Zemplénagárd (slovake Agard), kie ni turniĝis okcidenten. Ĉi tie estas videbla giganta laboro, kiun realigis homoj konstruante baraĵojn sur ambaŭ bordoj de la rivero. Sur hungara flanko ni trabiciklis jenajn vilaĝojn: Örhegy, Dámoc, Lácacséke, Semjén, Kisrozvágy, Nagyrozvágy, Pácin, Karcsa, Karos kaj Alsoberecki. Norde de Alsoberecki estas apud la vilaĝo Felsöberecki landlimo inter Slovakio kaj Hungario. Sur slovaka flanko situas la vilaĝo Klin nad Bodrogom. Sur la landlimo estas la plej malalta punkto de Slovakio, kiu estas 94,3 m super maro. De tiu loko ni biciklis al Streda nad Bodrogom, kie ni vizitis tombon de Fridrich Zöld, kiu estis konata esperantisto kaj artpentristo. En la restoracio apud la vilaĝdomo ni tagmanĝis. Malantaŭ Streda nad Bodrogom ni unafoje vojeraris kaj poste ankoraŭ dufoje. La vetero estis tre varma kaj Petro Rybín decidis reveni al Malé Trakany per trajno. Aliaj daŭrigis bicikli tra vilaĝoj Malý kaj Veľký Kamenec, kie ni haltis apud samnoma kastelo, kiu estis konstruita en la 13-a jarcento. Nun estas videblaj nur kelkaj muroj kaj kanon-bastiono. Plua nia haltejo estis en Malý Horeš, kiu estas konata dank' al siaj labirintoj de vinkeloj elfositaj en la monto alta 264 m s.m. Kompreneble, ke ni vizitis iun vinkelon, kie al ni ofertis vinon ĝia posedanto Štefan Géresi. Apud Kráľovský Chlmec plenplena da ciganoj ni denove vojeraris. Tio estis kaŭzo kial ni revenis al Malé Trakany nokte.
Sabata itinero:
8:50 – Malé Trakany 0 km
9:40 – Zempénagárd 9,3 km
11:20 – Pácin 33,4 km
12:43 – Alsoberecki 49,2 km
13:20 – landlimo SK/HU 54,2 km
13:40 – Klin nad Bodrogom 56,8 km
14:10 – Streda nad Bodrogom 60,2 km
16:40 – unua vojeraro 69,1 km
17:05 – Veľký Kamenec 74,8 km
18:30 – Malý Horeš 88,9 km
21:05 – Malé Trakany 118,8 km
Dimenĉe ni sub gvido de sinjorino Zlatica Kondášová biciklis al la trilanda punkto SK-UA-HU, kiu situas rekte sur la dekstra bordo de la rivero Tiso. La nesignita vojo kondukas tra ĉeriveraj arbaroj, kampoj kaj herbejoj. Sur la tri-landa punkto estas ukrainia kaj slovaka kolono kaj kelkaj kolonoj kun kameraoj. Ni fotografis apud ambaŭ kolonoj kaj post kelkaj minutoj alvenis policistoj, kiuj kontrolis niajn pasportojn. Poste ni vizitis plaĝon sur dekstra bordo de la rivero Tiso. Kelkaj el ni naĝis en la rivero kaj Peter Holúbek tranaĝis la riveron ĝis maldekstra bordo. Sur la bordo somerumis granda cigana grupo. Posttagmeze ni adiaŭis kun Malé Trakany kaj direktis al protektata pejzaĝo Latorica tra la vilaĝoj Čierna kaj Boťany. Norde de ili estas ĉerivera arbaro kun interesa floro kaj faŭno. Tra himalaja ponteto ni atingis vilaĝon Ptrukša, kie estis religia soleno omaĝe al grekokatolika preĝejo. En la vilaĝo Veľké Slemence ni vizitis doganejon, kiu situas meze de la vilaĝo kaj dividas la vilaĝon je slovaka kaj ukrainia parto. Poste ni revenis al la rivero Latorica kaj sur ĝia dekstra bordo ni biciklis al nia mikrobuso, kiu nin atingis apud bufedo de la ponto.
Dimanĉa itinero:
9:40 – Malé Trakany 0 km
10:10 – trilanda punkto 4,9 km
11:00 – plaĝo de Tiso 6,3 km
12:00 – Malé Trakany 10,3 km
Tagmeza paŭzo
12:30 – Malé Trakany 0 km
14:30 – Veľké Slemence 24,3 km
16:00 – Latorica, bufedo 37,4 km
Sume ni trabiciklis 166,5 km kaj per oj oni oni vojaĝis 540 km. Niajn geografiajn vojaĝcelojn ni sukcese atingis kaj feliĉaj revenis hejmen. Per tiu ĉi oj oni atingis pluajn gravajn punktojn, kiuj estas konataj kiel Slovakaj plejoj. La ciklovojon partoprenis Peter Holúbek, Janka Kostolná, Peter Rybín, Renáta Staňová, Ján Urban, Anna Urbanová, Ján Vajs, Miroslav Valášek.