Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Babia hora – Babia Góra

2018 Babia hora

En la kadro de la programo „Slovakaj montaroj“ (Krono de slovakaj montaroj) okazis vintra montgrimpo al Babia hora. Slovake Babia hora kaj pole Babia Góra estas monto en la regiono Orava, sur slovaka-pola limoj, kun alteco 1725 m s.m. Ĝi troviĝas en la Protektata regiono (CHKO Horná Orava, Supra Orava) en Slovakio kaj en Babiogórski Park narodowy je pola flanko. Ĝi estas la plej alta monto de la montaro Beskydy. Ĝia montmasivo havas fasonon de litero „V“ kaj konsistas el la montopintoj de Malgranda Babia hora, Babia hora (Diablak), tra kiuj kondukas slovak-pola landlimo kaj oni konsideras ĝin kiel la plej norda punkto de Slovakio. Je pola flanko ankoraŭ troviĝas montopintoj Gowniak, Kepa kaj Sokolica. Dum periodo de la komunismo estis je la montopinto de Babia hora lokigita memortabulo per kiu oni rememorigis montgrimpon de V. I. Lenin en la jaro 1912. Dum la 90–j jaroj memortabulo estis malmuntita kaj en la jaro 1996 anstataŭigita per memortabulo de Ján Pavol II., kiu kelkfoje montgrimpis ĉi tien ankoraŭ kiel krakówa ĉefepiskopo. Montaro Beskydy estas tria la plej alta montaro de Slovakio.

17. 2. 2018 estis la tago kiam Esperantistoj vizitis la monton nomata Babia hora el pola flanko. Ni: Ján Vajs, kiu organizis tiun montgrimpon el Liptovský Mikuláš, Mária Pilková el Jihlava, Lýdia Vážanová kaj Peter Kapri el Partizánske kaj el Ĵilina Renáta Staňová, Anna Urbanová kaj Jana Kostolná kune renkontiĝis sur la montpasejo Przelecz Krowiarki kun alteco 1012 m s.m. Tiu ĉi vintra grimpado havas longecon 5 km kaj ĝia altecsupreniro havas 700 metrojn. Granda nebulo akompanis nin, kiam ni transiradis tra la Slovakio per automobiloj. Sed kiam ni alvenis al Pollando sub la montopinto Babia Góra firmamento malfermiĝis kaj dum la tuta ekskurso ĝi estis blua kaj nin akompanis la brila suno. Nur sur la montopinto estis vento. Por ni belega vetero! Nia vojdirekto estis: PRZELECZ KROWIARKI 1012 m s.m., SOKOLICA 1367 m s.m., KEPA 1521 m s.m., GOWNIAK 1617 m s.m., BABIA GÓRA – BABIA HORA 1725 m s.m. kaj reen.

 

Keď máš vstúpiť do hôr, do oblakov,

do sveta krásot božích a zázrakov,

zlož bremä hriechu horám do podnožia,

bo kade kráčaš, svätyňa je božia.

 

Kiam oni havas enpaŝi en montarojn, en nubojn,

en la mondon de diaj belecoj kaj mirakloj,

demetu ŝarĝon de peko de montpiedo al montoj,

ja kien oni paŝas, estas dia sanktejo.

 

Mi povas diri: Hodiaŭa ekskurso - belega travivaĵo! Kun bona humoro ni ĉiuj adiaŭis en la restoracio en urbo Trstená kaj revenis per aŭtomobiloj hejmen.

Janka Kostolná