Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Ĉantorio 2018

2018 Ĉantorio

Hodiaŭ la 19-an de junio 2018 ni partoprenis tradician E-renkonton sur montopinto Granda Ĉantorio. Estis bonega sunplena vetero. Ni malfruiĝis iomete ĉar vojaĝo el Krakovo daŭris sufiĉe longe, nia buso haltis nur en Ustroń centro anstataŭ en Ustroń Polana kaj poste - irante laŭ blua itinero - ni ne alvenis laŭ plano al la Polana apud la monto sed al Poniwiec apud Malgranda Ĉantorio, kie telfero bedaŭrinde ne funkciis pro hodiaŭa trejnado de savantoj kaj ni devis supreniri perpiede. Tamen, tiu vojo plaĉis al ni ĉar ĝi estis bona ekzerco por korpo, survoje ni renkontis multajn bele kantantajn birdojn, katon kaj ŝafojn (tiuj-ĉi ne kantis), trovis fonton de refreŝiganta akvo, multajn mirtelojn kreskantaj sur herbejo apud arbaro kaj admiris belan vidon spirante freŝan montaran aeron.

Estis agrable renkontiĝi kaj babili kun samideanoj apud ĉeĥa gastejo apud Granda Ĉantorio. Ĉi-jaran renkonton partoprenis ĉirkaŭ 20 samideanoj el Ĉeĥio kaj Pollando. Surprize, mankis Slovakoj, kiuj ĉiam venas tien. Ni kunportis kelkajn E-gazetojn eldonitajn en Pollando kaj ne nur, esperante ke samideanojn de aliaj landoj kunportos siajn E-gazetojn (antaŭe mi sendis peton pri tio retpoŝte). Kelkaj el alvenintoj partoprenis konkurson pri lingvaj ludoj (prezentitan antaŭ nelonge dum E-Tagoj de Krakovo). Ni gustumis malvarman ĉeĥan bieron. Mi prezentis tekston pri historio de renkontoj sur Ĉantorio, kiu aperis en Pola Esperantisto.

Poste, kiam plej multo da samideanoj jam ekiris hejmen, ni ankoraŭ aktive partoprenis en serĉado de malaperinta partoprenanto, kaj poste festis nian sukcesan trovon per gustumado de loka manĝo en ĉeĥa gastejo. Revenante al la valo, ĉe pinto de Granda Ĉantorio, ni preterpasis vidturon kaj falkejon kaj aĉetis tie loke produktitan bongustan likvoron de nuksoj nomitan Čantoryjská Ořechovka fermitan per abela vakso (mi rekomendas gustumi ĝin).

Adam Wilkus