Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Printempa skiado

2018 Printempa skiado

Komence de aprilo tuj post Pasko estis idealaj kondiĉoj por printempa skiado. Marde la 3-an de aprilo mi kun Miroslav Kováčik komencis skialpinisman ekskurson en la vilaĝo Vyŝná Boca en Liptov-regiono, kiu situas najbare de konata skicentro Ĉertovica en Malaltaj Tatroj. Ronde de la vilaĝo, apud ĉefvojo staras la hotelo Barbora (987 m s. m.) al kiu apartenas ankaŭ skiejo kaj skiista trenlifto. Tra la skiejo ni zigzage supreniris al la supra stacio de la trenlifto Kampik (1 350 m s.m.). Dum Pasko funkciis lifto, sed nun ne. De tie sur arbarkovrita deklivo al Chopec (1 548 m s.m.) kaj tra la larĝa kaj milde leviĝanta montodorso al nia celo – pinto Rovná hoľa (1 723 m s.m.). De ĝi estis bela elrigardo al norde situantaj montaroj Altaj kaj Okcidentaj Tatroj. Sude kaj okcidente estis ĉefa montodorso de la montaro Malaltaj Tatroj kun konataj pintoj de Gápeľ, Králička, Štiavnica kaj Chopok. Sur orienta flanko estis videblaj montoj Veľký bok kaj Kráľova hoľa. Supren ni iris 2 horojn kaj 30 minutojn. Skiado malsupren estis agrabla, eĉ estis malseka neĝtavolo kaj tio daŭris nur 30 minutoj. Dum la ekskurso ni trairis 7 km kun diferenco de alteco 736 m.

Merkredon la 4-an de aprilo ni vizitis la plej grandan kaj la plej konatan skicentron en Slovakio – Jasná. La plej alta punkto de la centro estas monto Chopok (Ĥopok) kun supermara alteco 2 024 m. Ĝi estas unu el kvar montoj en Malaltaj Tatroj kiuj atingas supermaran altecon de pli ol 2 000 m. Sur nordaj kaj sudaj deklivoj de la monto estis konstruitaj skiejoj, telferoj kaj skiliftoj. El norda flanko, el la valo Demänovská dolina, kondukas kelkaj telferoj, sed la pinton atingas nur unu – gondola telfero el Priehyba al Rotundo sur Chopok. Ni alvenis al Demänovská dolina relative frumatene, sed jam estis parkejoj plenaj. En suba parto de la skiejo estis videblaj malpuraĵoj, kiu ekestas tuj post malapero de la neĝtavolo. Post aĉetado de multkosta skibileto ni per seĝtelfero atingis teknikan raraĵon „Lienka“ (Kokcinelo), kiu estas surrela gondolo transportata vizitantojn al Priehyba. Sur Chopok estis bela suna vetero kun vento. Rigardoj el Chopok al neĝkovritaj monatroj estis belegaj. Apud supra telferstacio estas rekonstruita altmontara kabano „Kamenná chata“. Niaj unuaj skiglitadoj estis en suda flanko en la skiejo „Derešská“, kiu finiĝas en malsupra skistacio „Krupová“. Ĝia longeco estas 3 km kaj altdiferenco 944 m. La skiejoj estis bone preparitaj kaj matene ankaŭ rapidaj. Poste ni skiis sur skiejo „Zjazdárska“, kiu situas sur la kruta deklivo kaj estas tre rapida. Proksimiĝante al la tagmezo la neĝo ŝanĝis al neĝokaĉo kaj skiado estis malfacila. Pro tio ni revenis al nordaj deklivoj, kie estis pli bonaj kondiĉoj. Dank' al modernaj aplikoj en poŝtelefonoj ni eksciis, ke nia skiado havis longecon 32 km. Forirante el la valo Demänovská dolina ni estis lacaj, sed feliĉaj.

Ĵaŭdon la 5-an de aprilo meteorologoj el televidkanalo „Markíza“ prognozis malbonan veteron. Feliĉe por ni ili eraris same kiel eraras iliaj politikaj komentariistoj. Suno brilis sur blua ĉielo kaj varmo estis plus 15 gradoj. Nia celo estis altmontara lago Štrbské pleso, kiu situas en la montaro Altaj Tatroj. Ĝi estas granda sportcentro, kie estas ankaŭ skikurejoj. Por alta varmo ni timis pri kvalito de skikurejoj, sed realeco estis agrabla surprizo. Nur kelkaj homoj skikuris sur freŝe gladitaj skikurejoj. Tuj matene ni trakuris la plej longan skikurejon, kiam la neĝo estis frostita. Poste sub influo de varmo estis la skikurejoj malrapidaj. Dum nia skikurado ni fotografis belegan panoramon. La lago Štrbské pleso estis frostita. Ĉirkaŭaj montoj Štrbský štít, Patria kaj Solisko montiĝis preskaŭ ĝis ĉielo. Oriente estis videbla dupinta Vysoká kaj sude tutan orienta parto de la montaro Malaltaj Tatroj kun dominantaj montaroj Kráľová hoľa, Veľký bok kaj Ďumbier. Skikurejoj gvidis parte tra arbaro, kiun mortigis subŝelaj insektoj kaj kiu staras kiel memorejo de ekofaŝismo. Lastajn du jarojn pri skikurejoj zorgas la civito Štrba. Ĉefmastro de la skikureja centro estas Peter Mosný – Frenky, kiu ĉiunokte per neĝa traktoro ĝustigadas skikurejojn. Li estas aŭtoro de plibonigo de skikurejoj kaj ĝia markigado. Lia edzino Ivka zorgas pri skikureja klubo kaj skia pruntoservo. Ejmi estas ilia granda hundino, kiu kun sia amikeco plibonigas bonan etoson en skikureja stadiono. Ni skikuris 12 km kaj tagmeze decidis reveni hejmen, ĉar la neĝtavolo estis mola kaj malrapida.

Kvankam origine ni planis skialpinismi en la montaro Malá Fatra (Malgranda Fatro), kie estis detruita neĝtavolo, ni travivis belegan triforman skiadon en Liptov-regiono. Oni diras, ke Liptov-regiono estas ideala regiono por libernaturaj aktivecoj en ĉiuj jarsezonoj. Tio estas vero.

J. V. Habán