Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Ekskursoj dum KAEST 2018

2018 KAEST

De la 18-a ĝis 21-a de oktobro 2018 okazis en Modra-Harmonia (okcidenta Slovakio) la 40-a Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco (KAEST). Dum la konferenco prelegis pli ol 30 enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Min altiris prelego de M. Malovec pri kreado de la Granda vortaro Esperanta-ĉeĥa, kiu daŭris 3 jarojn. Rimarkinda estis prelego de J. Vajs pri grotoj en Liptov-regiono (2 Ursaj grotoj en Janská kaj Suchá valo, Štefanová groto en Demanovská valo), kie oni trovis ostojn de prabestoj. La prelegoj estis rekte elsenditaj per interreto kaj rigardis ilin esperantistoj de la tuta mondo. Prezidanto de SKEF P. Baláž rememoris historion de 40 jaroj de KAEST. Interesaj estis vesperaj podkastoj preparitaj per E. Fitzelová kaj J. Mueller el Germanio.

Dum du tagoj pasigitaj en Modra, mi vizitis kun I. Demovič Muzeon de la grava persono Ľ. Štúr (1815-1856), kreanto de la slovaklingva skriba formo, kiu mortis tie ĉi post la bedaŭrinda vundo dum ĉasado. Li fiere konfesis al la slavaj kaj slovakaj tradicioj.

Sabate post la tagmanĝo mi ekskursis kun du gesamideanoj (K. Votoček kaj A. Gybasová) sur pinton Kukla (564 m.s.m.), kie troviĝas ligna belvidturo. El ĝi oni povas vidi panoramon de Malgrandaj Karpatoj. La vojeto kondukis ĉirkaŭ disfalintaj ripozkabanoj de tiamaj socialismaj entreprenoj. Mi rememoras ĝojvivon en la ripozejoj, plenaj de infanoj kaj parencoj en ĝentila komunikado kun najbaroj. Nuntempe ili konstruas luksajn objektojn sed ĉirkaŭbaradis ilin fermitaj pordoj kaj hundoj. Ni paŝadis al montpasejo Tri montoj, kie kruciĝas tri turismaj signoj. Ni avancis tra blua signo al la pinto Kukla. Tereno ŝanĝiĝis kaj mi venis al la roko Diabla dento kun grimpistaj rokoj. Ĵus okazis grimpado de kelkaj infanoj sur rokoj kaj aliaj sidis ĉe lignofajro por prepari fumaĵitajn kolbasojn. Sur montodorso de Kukla troviĝas interesa foliarbaro, nuntempe kovrita per ruĝa-flava tapiŝo. Tra arbaro, kie nin atakis fluginsekto simila kiel iksodo, ni venis al vidturo. Sur montopinto Kukla troviĝas kvin memortabuloj rememorigantaj morton de grimpantoj, kvankam grimpado estas facila. Tio surprizis nin. Post refreŝiĝo, ni revenis babilante en Esperanto. Ekskurso daŭris pli ol 3 horojn, post reveno ni daŭrigis en programo de KAEST.

Skribis: M. Pilková