Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Rilato inter Japanio kaj Mongolio

Inter la 18a kaj 25a de junio 2018 mi vojaĝis al Mongolio kun kvin amikoj. La vojaĝon organizis Enkhee, mongola esperantisto. Mi verkos eseon pri nia vojaĝo.

Kio estas komuna inter Japanio kaj Mongolio?

Ni bezonis pli ol 5 horojn per la rekta flugo al Mongolio. Ĝi estas for de Japanio, sed almenaŭ estas 3 komunaĵoj inter la du landoj.

2018 Mongolio 2018 Mongolio

Unu estas luktoarto nomata, mongole bökh (la dekstra foto) kaj japane sumoo (la maldekstra foto). Jam multaj certe scias la vorton sumoo pro la internacia Esperanto-legada konkurso sumoo organizita de mi. En la mongola nacia festo nomata Naadam estas tri kampoj: bökh, arkpafado kaj ĉevalrajdado. En la festo multaj bökh-istoj partoprenas. Ili luktas en la herbejo kaj la luktado daŭras longe, sed multaj entuziasme rigardas la luktadojn en ludejo kaj en televido.

 

Nun en la japana sumoo-mondo multaj sumoo-istoj devenantaj de Mongolio luktas. Ni eĉ povas diri, ke sen mongolaj sumoo-istoj ne ekzistus la japana sumoo. Nun du el la plaj fortaj sumoo-istoj estas el Mongolio. Unu el tiuj du estas nomata Hakuhoo, kies patro estis ĉampiono en la mongola bökh. Tiamaniere sumoobökh estas komunaĵoj kaj forte ligas la du landojn.

2018 Mongolio

La dua similaĵo estas « mongola makulo ». Preskaŭ ĉiuj japanaj kaj mongolaj beboj naskiĝas kun tiu makulo ĉe sia sidvangoj. Ankaŭ ĉinaj kaj koreaj beboj ofte havas tiun makulon, sed ne tiel multe kiel en Japanio kaj Mongolio. Kiam ili kreskas, tiu makulo malaperas, do mi ne povas montri mian makulon al vi dum la UK.

Mongoloj kaj japanoj tre similas. Mi ne povas distingi mongolajn sumoo-istojn el la japanaj. Ili tre bone parolas la japanan, sen prononcdiferenco. Mi supozas, ke japanoj devenas de Mongolio.

La tria komunaĵo estas budhismo. Mongola estas Tibeta Budhismo, ne sama al la japana, sed ambaŭ estas budhismo kaj multaj popolanoj en la du landoj estas budhanoj.

Kiel rilatis/as Japanio kaj Mongolio?

1. Milito en la 13a jarcento

Historie Mongolio kaj Japanio militis du-foje.

La unua milito okazis en la 13a jarcento, kiam mongola armeo atakis Japanion. Tiun tempon Mongolio faris grandan imperion en la tuta Azia Kontinento. Mongolio jam regis Ĉinion kaj Koreion, kaj volis okupi ankaŭ Japanion, sed tiu rifuzis akcepti kapitulacon, do Mongolio sendis armeon al Japanio en 1274 kaj 1281. Japanaj militistoj bone kontraŭbatalis, sed la plej granda feliĉo por la japanoj en ambaŭ okazoj estis atako de grandaj tajfunoj, kiuj detruis mongolajn ŝipojn sur la maro. Tiujn ventojn nomis japanoj kamikaze (diaj ventoj).

2018 Mongolio 2018 Mongolio

 

 

 

 

 

 

 

Maldekstre estas mongolaj soldatoj kaj dekstre estas japana

Mongolaj ŝipoj kun mongolaj kaj koreaj soldatoj

Tiuj kamikaze-oj donis fortan impreson al la japana menso, do preskaŭ 700 jarojn poste, kiam Japanio okazigis militon en la dua mondmilito, la registaro kredigis al la popolanoj, ke en la japana krizo certe ventegos denove kamikaze-oj kaj savos la patrolandon. Kaj finfine, ĉar ne ventis kamikaze-oj, la armeo organizis specialan trupon Kamikaze kaj mortigis 3000 junulojn en senfruktaj sinmortigaj kamikaze-atakoj. Tiun kamikaze-atakon heredis nuntempaj islamaj teroristoj. Tiamaniere tiuj mongolaj invadoj ŝanĝis la mondan historion.

La vorto kamikaze estis adoptita en la angla kaj ankaŭ en Esperanto.

2. Milito en la 20a jarcento

La dua milito inter Japanio kaj Mongolio okazis en majo 1939. Tiun tempon Japanio jam sukcesis fondi sian pupan ŝtaton Manŝuu (Manĉurio) en la nord-orienta parto de Ĉinio, kaj ankaŭ etendis sian avidan manon al Sovetio kaj Mongolio. Okazis konflikto inter Japanio kaj Sovet-Mongola koalicio en la regiono Halha proksime de la landlimo de Manŝuu kaj Mongolio. Japanio sendis unu regimenton kaj unu skadron, sed ili estis tute frakasitaj de la modernigita soveta armeo. Partoprenis en tiu milito 59000 japanaj soldatoj, el kiuj mortis 7696, vundiĝis 8647 kaj malaperis (kaptite) 1021. Tiu estis gravega malvenko por Japanio. Tute klariĝis, ke mankas modernaj armiloj, sed la registaro kaŝis tiun malvenkon al la popolanoj kaj nomis la militon kiel Incidento Nomunhan, dum en Mongolio kaj Sovetio ĝi estis nomita Milito de Halha-Rivero.

Se la registaro kaj la armeo ĝuste analizus la kialon de tiu malvenko, ili ne povus komenci militon kontraŭ Usono. Sed Japanio kaŝis ĉion, kaj kredante kaj kredigante, ke « la japana spirito » povos kompensi mankon de modernaj armiloj, komencis la militon, kaj sekve mortigis tri milionojn da japanoj kaj 20 milionojn da azianojn en la tuta Azio.

2018 Mongolio

Dank’ al tiu venko mongoloj ekamis Sovetion kaj ekmalamis Japanion. Por akiri amikecan etoson de la mongoloj, Japanio devis atendi ĝis la 1990-aj jaroj, kiam Sovetio malaperis. Tiam prospera Japanio komencis helpi Mongolion finance kaj mongolaj sumoo-istoj ekluktis en Japanio.

En Ulaanbaatar estas monumento pri amikeco inter Mongolio kaj Sovetio kun mozaika murpentraĵo. En ĝi estas sceno, en kiu sovetaj kaj mongolaj soldatoj piedpremas japanan armean flagon. Sed certe multaj japanaj turistoj ne komprenas, kial tiu sceno estas tie. Ankoraŭ nun Milito de Halha-Rivero estas ne konata al multaj japanoj.

 

 

 

3. 12000 japanaj kaptitoj en Mongolio

La tria rilato temas ankaŭ pri milito. Post la fino de la dua mondmilito restis multaj soldatoj kaj civitanoj en Manĉurio. Sovetio kaptis 600 mil japanojn kaj laborigis ilin ne nur en Sovetio, sed ankaŭ en diversaj landoj, inkluzive de Mongolio. Pri tiu temo mi verkos sendepende en alia artikolo.

4. Japanaj forlogitoj al Nord-Koreio

La kvara rilato temas pri japanaj forlogitoj al Nord-Koreio. En 1970-80-aj jaroj Nord-Koreio forlogis kelkdek japanojn al sia lando. Okazis pinta konferenco en 2002 inter la japana ĉefministro Koizumi Ĵuniĉiroo kaj la korea gvidanto Kim Jong-il, kaj tiu aprobis sian kulpon kaj resendis kelkajn al Japanio. Japanio insiste postulis/as, ke Nord-Koreio resendu la aliajn, sed tiu rifuzis tion, pretekstante, ke la afero estas jam solvita.

La nuna ĉefministro Abe Ŝinzoo, sekvante Usonon, insistas, ke la plej granda premado povu forĵetigi al Nord-Koreio ĝiajn nukleajn armilojn, kaj tiamaniere povu solvi la problemon de la forlogitaj japanoj, sed Nord-Koreio tute ne respondas. Nun Trump ŝanĝis sian politikon kontraŭ Nord-Koreio, do certe Abe, forĵetite de Trump, ne scias, kion fari por solvi la problemon. Feliĉe nord-korea gvidanto Kim Jong-un aludis sian intencon renkonti Abe, sed ne troviĝas diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Kion fari ? Mongolio povos ludi gravan rolon.

Post la fondo de Nord-Koreio, Mongolio dua aprobis ĝin post Sovetio, kaj sendis helpon al ĝi post la Korea Milito. Mongolio havas amikan rilaton kun Nord-Koreio. Pere de Mongolio Japanio povos kontakti Nord-Koreion. En efektiveco, kiam mi vizitis Mongolion antaŭ ok jaroj, mi vidis s-ron Iizuka, reprezentanton de « Asocio de la familioj de forlogitoj », en la sama hotelo. Certe tiun tempon estis iu kontakto inter Japanio kaj Nord-Koreio, kaj pro tio li estis en Mongolio. Mongolio estos grava lando por solvi tiun problemon.

5. Energio

La kvina rilato temas pri energio. Tuj post kiam okazis la nuklea akcidento en Fukuŝima en 2011, aperis novaĵo en la ĵurnalo Mainiĉi, ke la japana registaro planas konservigi al Mongolio japanajn uzitajn nukleaĵojn. Nun la japana registaro provas funkciigi plej multajn nukleajn reaktorojn, sed ĉiuj nukleaj centraloj estas preskaŭ plenaj de uzitaj nukleaĵoj, kaj se ne estos konservejoj, oni ne povos plu funkciigi ilin, tamen nenie estas taŭgaj lokoj por tiuj rubaĵoj en Japanio. Mongolio estas tre oportuna por la konservejoj, ĉar ĝi estas 4-oble pli granda ol Japanio kaj la loĝantaro estas nur tri milionoj. La lando estas vaste dezerta kaj povas esti, ke ĉie estas taŭgaj lokoj por la konservejoj.

La registaro tuj publikigis, ke ĝi ne havas tian intencon, sed dum la konserveja problemo plu estas, certe ĝi kaŝe esploras eblecon en Mongolio. Rubaĵoj produktitaj en Japanio iru al alia lando!? Tre hontinda ideo! Se Japanio ne povas solvi tiun problemon en sia lando, ĝi ĉesigu funkciadon de ĉiuj nukleaj centraloj!

Du tagojn antaŭ mia ekiro al Mongolio, mi vidis programon en televido pri sunenergia projekto en Mongolio. Iu japana kompanio iniciatis konstrui sunenergiajn centralojn en Mongolio, kaj tio povos kovri tutan elektron uzaton en la tuta orienta Azio. Tio estas tre bona projekto. Por tio Ĉinio, Koreio, Japanio kaj aliaj landoj devos pace kunvivi kaj kunlabori, kunligante sin per elektra sistemo. Krome, tiam oni ne bezonos nuklean energion. Mongolio povos ludi gravan rolon en la tuta Azio kiel energicentro.

2018 Mongolio

Fine

Dum la pasintaj ok jaroj, mi neniam vizitis Mongolion. Antaŭe tuj ekster la flughaveno homoj rajdis sur ĉevalo kaj galopis. Sed nun tie staras modernaj apartamentaroj kaj fabrikoj. En la centro de la urbo estas ĉielskrapantaj konstruaĵoj same kiel en Tokio. En la urbo okazas eĉ trafikaj ŝtopiĝoj, sed nenie estas aŭdataj iritataj kornadoj el aŭtomobiloj. Nenie estas rubaĵoj sur stratoj. Ĉiuj tre dece agas. Mi antaŭvidas pli da progreso de la lando. Mi havis tre pozitivan impreson pri la lando.

Hori Yasuo, Japanio