Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Veľký Kriváň – 1 709 m s. m.

2018 Veľký Kriváň

Enkadre de la ekskursoj en la plej altaj slovakaj montaroj restis al ni kelkaj pli altaj monto-pintoj. Veľký Kriváň (Granda Kurbulo) estas la plej alta montopinto de la montaro Malá Fatra (Malgranda Fatro), kiun ni decidis viziti vintre. Vetero en montaroj estas tre ŝanĝiĝema.

Nia unua supreniro en decembro malsukcesis pro malbona pluva vetero. En februaro ni provis supreniri la duan fojon. La vetero jam estis iom pli bona, survoje al Vrátna-valo akompanis nin nur blanka nebulo sen pluvo kaj sen forta vento. Nia grupo renkontiĝis sur la parkejo sub fermita kabano Vrátna (750 m s. m.). Per pend-gondoloj ni krute kaj rapide suprenveturis kaj venkis preskaŭ mil-metran altecdiferencon al la montpasejo Snilovské sedlo (1 520 m s. m.). El la supra telferstacio ni ekpaŝis en densan laktan nebulon kaj ni vidis nur la plej proksiman ĉirkaŭaĵon. Turismaj montodorsaj vojetoj en la montaro Malá Fatra estis signitaj vintrece per la bastonojn, nun ornamitaj per frosto. Ni malrapide montgrimpis laŭ la frostigitaj bastonoj kaj la neĝaj ski-spuroj. Iam nur laŭ bruoj ni supozis preterpasantojn, kiuj ekaperadis kaj malaperadis en la densa nebulo. Sur la montopinto Veľký Kriváň staris multaj junaj turistoj kaj skialpinistoj, ni aŭdis ankaŭ polan lingvon. Reveninte al Snilovské sedlo ni daŭrigis la vojon montodorse maldekstren al la montopinto Chleb (Pano). La vojeto dividiĝis, la unua parto direktis sin al la Kabano sub Chleb kaj la dua – nia – al la montopinto Chleb. Tie ni denove renkontis junajn polojn kaj skialpinistojn. Chleb (1 646 m s. m.) estas tria la plej alta montopinto de Malá Fatra. Ĉi tie ni fotis nin ´kun la panoj en la manoj sur Pano´ (Chleb). Revenante al la montpasejo ni admiris interesajn formojn de la neĝkovrita kaj frostkrustita pumilio. La telfero helpis al ni rapide kaj tre agrable descendi al Vrátna-valo kaj al la kabano.

Velký Kriváň surprizis min – anstataŭ admiri belan panoramon ni ekskursis en densa nebulo kvazaŭ ni estus super la nuboj sur la Lakta Vojo.

La ekskurson partoprenis: el L. Mikuláš J. Vajs, el L. Hrádok M. Papaj, el Žilina J. Kostolná kaj R. Staňová.

R. Staňová