Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Denove Pupov

2018 Pupov

Vi povis legi pri montopinto Pupov (1096 m s.m.), kiu troviĝas en la slovaka montaro Malgranda Fatro, en Vrátna valo, jam en la jaro 2015. Tio okazis la 20-an de junio 2015, kiam esperantistoj unue vizitis tiun ĉi ravan lokon de Slovakaj montaroj kadre de la programo KRONO DE SLOVAKAJ MONTAROJ. Ni, Mirko Valášek, Janka Dubovcová, Renátka Staňová, Anna Urbanová kaj Janka Kostolná el ESONO Žilina, decidiĝis plialtiĝi ĉeeston de tiu ĉi mont-grimpa programo. Nian ekskurson ni komencis la 28-an de julio 2018 en la vilaĝo Šípková. Ni trapaŝis tra la regiono de Juraj Jánošík - konata kiel slovaka popola heroo-rabisto. Atingante lokon "Na Púpove" (1045 m s.m.) ni devis serĉi kaŝitan montopinton Pupov. Iuj el ni jam estis ĉe la montopinto, kaj ni eksciis, kien ni devas iri. Lando estas ŝanĝita, sed en arbara kreskaĵaro de frambujaro ni trovis montopinton Pupov. La vojeto ne estas tute signita. Bedaŭrinde! Poste ni revenis al la vilaĝo Terchová tra la ekfloritaj herbejoj. Ni travivis sunan tagon en naturo, en forgesita loko, malofte frekventita per turistoj kaj revenis hejmen kun bukedoj de kuracherboj kaj satigitaj per arbaraj framboj.

Janka Kostolná, ESONO Žilina, Slovakio