Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Štrbské Pleso

Trankvila Esperanto-promeno laŭ la bordo de Štrbské Pleso

2018 Štrbské Pleso

La 17-an de julio kadre de Somera Esperanto-Studado en Slovakio okazis duontaga ekskurso en kiu partoprenis dekoj da esperantistoj, kiuj apenaŭ enŝoviĝis en du grandajn busojn. Inter ekskursantoj estis kaj spertaj esperantistoj kaj komencantoj, por kiuj tiu ekskurso estis unua Esperanto-lingva ekskurso de ilia vivo. Partoprenis homoj el pli ol deko da landoj. Celo de ekskurso estis Štrbské Pleso, bela lago, de kie montriĝas nekredeble bela monta pejzaĝo, de ĉiu parto de bordo unika. Ekskurson gvidis Ján Vajs, kiu rakontis pri historio kaj naturo de tiu monta lago kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, pri amuzaj kaj teruraj momentoj. Tiom trankvila nun, dum varma somera tago, vetero de tiu ĉi regiono povas esti danĝera, lavangoj kaj ventegoj, kiuj regas ĉi tie vintre forportis multajn vojaĝantojn. Monumento al ili, kiujn forprenis la montoj, estas unu el vidindaĵoj de tiu ĉi loko. Sed nia ekskurso tute ne estis danĝera. Sen ajna vento lago similis al spegulo kun brilaj makuloj de ruĝaj boatoj, sur bordo malrapide promenis anasoj kaj buntis floroj de nekalkuleblaj specoj. Dum nia promeno montoj tri foje ŝanĝiĝis – jen ili estas diverskoloraj sub sunaj radioj, jen – malhelbluaj, atendantaj la pluvon, jen fantome necertaj, kiam pluvo komenciĝis. Danke al tio, ke por ekskurso estis elektita tute facila, promena vojo, ĝin povis partopreni ankaŭ infanoj kaj homoj ne ŝatantaj troajn defiojn. Kelkaj partoprenantoj eĉ sukcesis laŭvoje ludi muzikajn instrumentojn, ne nur aŭskulti, admiri kaj babili. Dum kelkaj momentoj belaj Tatroj eĉ aŭdis kantojn en Esperanto.

Dima Ŝevĉenko
Anna Striganova