Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Veľký Javorník

2018 Veľký Javorník

Estas la 10-an de marto 2018. El Liptovský Mikuláš eliras al Žilina Ján Vajs, kiu ekplanis hodiaŭan ekskurson kun Miroslav Kováčik. En la urbo Žilina alsidiĝas Anna Urbanová kaj Jana Kostolná. Ilia celo estas montpasejo Melocík malantaŭ la urbo Bytča kaj vilaĝo Kolárovice. Ni ĉiuj kunprenas kurskioj. Nia sopiro estas skikuri tra vintra naturo. Tio sukcesas! Malgraŭ tio, ke dum la vojaĝado en aŭtomobilo nenie estas neĝo, skikurejo estas kovrita per blanka neĝo. Ni ĝojigas pri tio. Estas bela vetero, suno, blankaj nuboj, blanka neĝo kaj interesaj montaroj ĉirkaŭ ni. Nia celo dum la skikurado estas montopinto Veľký Javorník (1071 m s.m). Ĝi estas la plej alta monto de montaro Javorník.

Je nordokcidenta deklivo de tiu ĉi monto estas dismetita la plej aĝa naturrezervejo en la regiono Kysuce, rezervejo Veľký Javorník. Beskydsko-Javornícka skikura magistralo (ĉefvojo) de la montpasejo Melocík al Veľký Javorník estas ordigita ek de januaro 2012. Estas ĝojo skikuradi tra la montodorso de la montaro Javorníky.

Ni komencas nian skikuran ekskurson en la montpasejo Melocík (790 m.s.m). Poste ni supreniras al Čerenka (947m.s.m). El la monto-pinto Čerenka oni vidas montarojn Kysucké Beskydy, Malá Fatra kaj Moravskosliezske Beskydy. Ni daŭrigas tra la domgrupo Greguše. Ĝi estas la plej bela el la domgrupoj de Makov. Ni ekhaltigas ĉe statuo „Dolmeno de vivo kaj morto“ de skulptisto Milan Greguš, kiu estas samlandano de Greguše. Lia artaĵo estas parto de Galerio en naturo. Tio estas interesa kaj unika metodo kiel prezenti artajn verkojn. Ni malsupreniras al disvojiĝo Nad Zápačou kaj ni daŭrigas al la monto Čemerka (1052m.s.m), kaj poste ni skikuras al la montpasejo Pod Hričovcom (999 m.s.m). Poste ni modere malsupreniras al Bútorky (982m.s.m) kaj de tiu al montopinto Veľký Javorník (1071m.s.m), kiu estas nia celo! El montopinto Veľký Javorník ni revenis al montpasejo Melocík.

Longecon, kiun ni skikuris estas 25 km, kaj altecdiferenco estas 1702 metroj. Ankaŭ per skikurado oni povas vidi belecon de nia naturo. Ni ĉiuj revenas hejmen tre kontentaj.

Janka Kostolná