Turisma programo „La plej altaj pintoj de EU“ enpaŝis en sia tria triono. Dum la tagoj de 29. 8. ĝis 1. 9. 2015 estis nia celo la plej alta monto de Slovenio TRIGLAV (2.864 m). Ĝi situas en nordokcidenta parto de Slovenio en la montaro Julia-Alpoj. Slovakaj esperantistoj vizitis la monton jam en la jaro 2004. Tiam ili supreniris el suda parto, flanke de la montkabano Vodnik. La monto havas nomon laŭ tri kapa slava Dio. Tri kapojn kreis tri pintoj – Eta Triglav, ĉefa pinto kaj Ŝmarjetna glava. Same kiel slovaka simbolo (tripinto kun du-kruco) Triglav estas nacia simbolo de slovenoj kaj ĝi estas sur la nacia flago kaj blazono.
Nian supreniron ni komencis sabate apud la lago Bled. Ni trarigardis belegan urbeton kaj kastelon, kiu staras sur akra rokego ĉe la laga bordo. Dimanĉe ni veturis al la valo Vrat, kie ni vizitis akvofalon Slap Peričnik. Aŭtomobilon ni lasis en parkejo apud la montkabano Aljažev dom (1.015 m). De tie ni paŝis al norda muro de Triglav. La muro apartenas al la plej grandaj muroj en Eŭropo. Sub ĝi kuŝas restaĵoj de Triglava glaciejo. Proksime ĉe la montkabano Aljažev dom estas monumento dediĉita al jugoslaviaj partizanoj. La monumenton kreas granda hokego kaj karabenhoko. Plua parto de la valo nomata Vplazicich estis facile trairebla, sed fine de ĝi komencis vera alpinismo. Supreniri al Triglav el la valo Vrat oni povas tridirekte: tra la montpasejo Luknja, per turisma vojeto de Tomiŝkov aŭ tra Prag. Ni elektis vojeton tra Prag (la nomo ne estas laŭ ĉeĥa ĉefurbo, sed laŭ rokego kiu aspektas kiel sojlo). Unuafoje ni uzas viaferataon. Por Silvia kaj Michaela estis absolute nova kaj nekonata tekniko uzata en altmontara turismo. Atenteme ni supreniris de paŝo al paŝo elektante ĉiun lokon, kie ni povas surtreti piedon aŭ permane teni. Ni renkontiĝadis malsuprenirantojn, kiuj revenis el Triglav. Ofte falis ŝtonetoj kaj por sekureco ni havis sur kapoj kaskojn. Nian movon malfacilas pezaj dorsosakoj, kie ni havis akvon, manĝaĵon, dormosakojn kaj aliajn turismajn ekipaĵojn. Post la unua grimpado daŭrigas vojeto per longa dekliva ŝtona benko. La ombro de Triglav ŝirmis nin kontraŭ varma suno. Simpla vojeto finiĝis kaj ni denove uzis alpinismajn helpilojn. La grimpado ne estis fizike pretendema, sed ĝi bezonis teknikan lertecon. Malrapide ni progresis al loko, kie preskaŭ perpendikla muro ŝanĝiĝis al karsta altmontara nuda altebenejo. Sub altebenejo oni devas vidi ŝtonan masivon kun abismoj, etaj kanjonoj, montetoj kaj rokegoj. Post kelkaj horoj ni alvenis al Triglavski dom sur Kredarica. Ĉie estis multaj homoj, en la kabano, antaŭ ĝi kaj la plej granda kvanto de turistoj estis sur Triglav. El la kabano estis bone videblaj homaj formikoj kiel malrapide supreniras al Triglav. Por ni sabata grimpado finis. Ni vespermanĝis kaj frue iris dormi. Ĝis profunda nokto ni aŭdis laŭtan babiladon.
La lunda mateno estis brilsuna kun freŝa blanka sennuba ĉielo. Idealaj kondiĉoj por altmontara turismo. De frua mateno dekoj da grimpatojn supreniris al Triglav el ĉiuj flankoj. La lasta etapo de nia supreniro komenciĝis per decido de Michaela, kiu vidante malfacilan vojeton, rezignis kaj restis atendi nin antaŭ la kabano. Ni daŭrigis kvarope. Dum la tuta supreniro ne estis problemoj kun tekniko. Ĝin malfaciligis kvanto da homoj, kiuj iris rapide aŭ malrapide kaj multaj jam malsupreniris. Do tio estis kaŭzo, ke ni alvenis al la pinto post unu kaj duonhoro. Survoje ni vidis kelkajn memortabulojn de turistoj, kiuj mortis sur Triglav. Sur la pinto estis multe da homoj, kiuj parolis per diversaj lingvoj. Ĉi tie estis videblaj viroj kaj virinoj, spertaj turistoj kaj videble homoj, kiuj estis unuafoje en montaro, maljunuloj kaj junuloj, infanoj 4-jaraj kaj triopo de turistoj el Košice. Apud Alžajev stolp (kolono de Alžajev), kiu staras sur la pinto estis la plej granda kvanto de turistoj, kiuj deziris apud ĝi fotografi sin. El Triglav estas bela elrigardo al ravaj Julia-Alpoj. Nun ni vidis profundecon de la valo Vrat, de kie ni supreniris. Bele estis sur la pinto, sed ni devis reveni. Malsupreniro estis pli malfacila ol supreniro, ĉar kvanto da suprenirantoj pligrandiĝis kaj ni ofte devis atendi trairantajn turistojn. Finfine ni alvenis al la montkabano Triglavski dom, kie ni tagmanĝis kaj poste ni sur sama vojo malsupreniris al la valo Vrat. La supreniro estis danĝera, ĉar etaj ŝtonetoj sur kruta vojeto kaŭzis oftan ekgliton kaj falon. Ni estis lacaj kaj suno rostis nin kiel fiŝoj. Al aŭtomobilo ni revenis kiel post malvenkita milito. Tuj ni veturis al Bled, kie ni refreŝigis kaj post longa dormado merkrede revenis al Slovakio.
La supreniron partoprenis Michaela Holická el Naháč (Slovakio), Silvia Koller el Ebergassing (Aŭstrio), Mária Minichová el Bratislava, Ján Vajs kaj Beata Vajsová el Liptovský Mikuláš (ĉiuj el Slovakio).
Triglav estis la 21-a pinto, kiu esperantistoj atingis kadre de la programo „La plej altaj pintoj de Eŭropa Unio“. Restas la lastaj 6 pintoj (Mont Blanc, Grossglockner, Gerlach, Halti, Kebnekaise kaj Møllehøj).
J. Vajs
La plej altaj montoj de EU 28
(jam atingitaj)
Situo al 1. 9. 2015
A. Montoj
|
Monto |
Montaro |
Lando |
Alteco |
Elir- |
Relativa |
Kiam |
Parto- |
1. |
Pico de Teide |
Tenerife |
Hispanio |
3 718 |
2 399 |
1 319 |
2011 |
5 |
2. |
Zugspitze |
Wetterstein |
Germanio |
2 962 |
1 228 |
1 734 |
2010 |
9 |
3. |
Musala |
Rila |
Bulgario |
2 925 |
1 315 |
1 610 |
2014 |
9 |
4. |
Mytikas |
Olimpo |
Grekio |
2 917 |
1 100 |
1 817 |
2014 |
8 |
5. |
Triglav |
Júlske Alpy |
Slovenio |
2 864 |
1 015 |
1 849 |
2015 |
5 |
6. |
Moldoveanu |
Fagaraš |
Rumanio |
2 544 |
650 |
1 894 |
2011 |
4 |
7. |
Rysy |
Altaj Tatroj |
Pollando |
2 499 |
970 |
1 529 |
2009 |
9 |
8. |
Pico |
Azoraj insuloj |
Portugalio |
2 351 |
1 223 |
1 128 |
2013 |
5 |
9. |
Chionistra |
Troodos |
Kipro |
1 952 |
1 600 |
352 |
2010 |
5 |
10. |
Sinjal |
Dinara |
Kroatio |
1 831 |
530 |
1 301 |
2013 |
9 |
11. |
Sněžka |
Krkonoše |
Ĉeĥio |
1 602 |
812 |
790 |
2009 |
9 |
12. |
Beinn Nibheis |
Am Monadh |
Skotlando, |
1 344 |
35 |
1 309 |
2015 |
7 |
13. |
Corrán Tuath |
Na Cruacha Dubha |
Irlando |
1 041 |
143 |
898 |
2015 |
6 |
14. |
Kékes |
Mátra |
Madjarujo |
1 014 |
700 |
314 |
2009 |
11 |
15. |
Signal de Botrange |
Le Haut Pays des Fagnes |
Belgio |
694 |
694 |
6 |
2012 |
8 |
16. |
Burrigplatz (Kneiff) |
Naturpark Our |
Luksemburgio |
560 |
560 |
5 (0) |
2012/2015 |
8 + 7 |
17. |
Vaalserberg |
Limburga provinco |
Nederlando |
322 |
282 |
40 |
2012 |
8 |
18. |
Suur Munamägi |
Haanja kõrgustik |
Estonio |
318,1 |
263 |
55 |
2010 |
5 |
19. |
Gaizinkalns |
Vidzemes augstiene |
Latvio |
312 |
282 |
30 |
2010 |
5 |
20. |
Aukštojas |
Migunaj arbaroj |
Litovio |
293,84 |
282 |
10 |
2010 |
8 |
21. |
Ta Žuta |
Malto |
Malto |
230 |
70 |
160 |
2008 |
5 |