Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Suma raporto

La 37-a Poludnica

2019 Poludnica

(suma raporto)

Datoj:  3. - 6. 1. 2019

A. Renkontiĝo de vojaĝantoj kaj turistoj

A.1. Partoprenantoj: (43 partoprenantoj el 4 landoj kaj 6 slovakaj regionoj)


Ĉeĥio (3): Ladislav Hakl, Mária Pilková, Karel Votoček,
Pollando (6): Robert Kamiǹski, Andrzej Sochacki, Zofia Śmistek, Magdalena Tatara, Alexander Zdechlík, Adam Wilkus,
Usono (1): Taylor Samson,
Bratislava (5): Ivan Demovič – jogano, Tibor Kepencay, Mária Minichová, Rozália Molnár, Vladimír Škuta j., 
Galanta (1): Zdeno Procházka,
Liptov-regiono (23): Magda Ďuranová, Juraj Filo, Janka Gurková, Peter Holúbek, Miroslav Kováčik, Tomáš Kováčik, Lýdia Kováčiková, Ivan Kráľ, Eva Lepišová, Zdenko Misura, Miroslav Papaj, Dáša Piačeková, Peter Piar, Pavol Procházka, Michal Rengevič s., Michal Rengevič j., Andrea Rengevičová, Soňa Rengevičová, Peter Rybín, Katka Schrötterová, Igor Staník, Ján Vajs, Beata Vajsová,
Luhyňa (1): Milan Procházka,
Vyšné Ružbachy (1): Anna Grančayová,
Žilina (2): Iveta Morgošová, Renáta Staňová.

A.2. Prelegoj

Krom prelegoj pri vojaĝoj kaj turismaj eventoj estis prezentitaj literaturaj verkoj, kiuj rilatas al Poludnica aŭ vojaĝado kaj unu prelego pri feino Poludnica en arto. Sume 9 prelegantoj prelegis 12 prelegojn.

A.2.1. Prelegoj pri vojaĝoj

Dum la renkontiĝo prelegantoj prezentis prelegojn:
1. Ján Vajs (SK) – Vojaĝantoj kaj turistoj en la jaro 2018,
2. Adam Wilkus (PL) – Tra Portugalio
3. Mária Pilková (CZ) – Sekvantoj de Ľudovít Štúr kiel vojaĝantoj
4. Zofia Śmistek (PL) – Vojo de libereco,
5. Aleksander Zdechlik (PL) – Itala kogreso 2018,
6. Peter Holúbek (SK) – La plej granda rusa groto vintre,
7. Robert Kamiński (PL) – Lisbono, urbo de UK 2018,
8. Miroslav Kováčik, Ján Vajs (SK) – Dukla – Devín,
9. Iveta Morgošová, Ján Vajs (SK) – ttt-paĝo de Poludnica.

A.2.2. Literaturaj verkoj

1. Zofia Śmistek (PL) – Poludnica en pola kulturo,
2. Karel Votoček (CZ) – Kiel ni ŝtelis fianĉinon,
3. Mária Pilková (CZ) – Miozoto de Ľ. Štúr

 

B. Supreniro sur Poludnica

B.1. Suprenira vojdirekto

El la vilaĝo Liptovský Ján al hotelo Ďumbier en Jánska valo, kie estis prezento de la partoprenantoj. De tie al Javorovica, tra la skiejo almontpasejo Rakytovica, apud la groto Kamenné mlieko al lavanga deklivo sub antaŭpinto de Poludnica. Neĝtavolo atingis dikecon pli ol unu metro kaj sur lavanga deklivo estis videbla falanta lavango kaj de tiu loko komencis malsupreniro laŭ sama vojo.

B.2. Sukcese supreniris (komune 29 personoj el 4 landoj kaj 5 slovakaj regionoj):

Ĉeĥio (2): Ladislav Hakl, Karel Votoček,
Pollando (5): Robert Kamiǹski, Andrzej Sochacki, Zofia Śmistek, Magdalena Tatara, Adam Wilkus,
Usono (1): Taylor Samson,
Bratislava (3): Mária Minichová, Rozália Molnár, Vladimír Škuta j.,
Galanta (1): Zdeno Procházka,
Liptov-regiono (15): Peter Holúbek, Miroslav Kováčik, Ivan Kráľ, Zdenko Misura, Miroslav Papaj, Dášenka Piačeková, Pavol Procházka, Michal Rengevič s., Michal Rengevič j., Andrea Rengevičová, Soňa Rengevičová, Peter Rybín, Igor Staník, Ján Vajs, Beata Vajsová,
Luhyňa (1): Milan Procházka,
Žilina (1): Renáta Staňová.

B.3. Familia migranta pokalo

La plej multnobraj familioj estis Rengevič – 4 personoj, Procházka  3 personoj kaj Vajs 2 personoj. Sabate vespere ricevis familio Rengevič de Zdenko Procházka eterne „Migrantan Familian Pokalon“.

B.4. La plej

La plej juna partoprenanto estis Soňa Rengevičová (15) kaj la plej frue naskiĝinta partoprenanto estis Karel Votoček (70).

B.5. Konstruo de Esperanto-obo:

sume 23 personoj suprenportis 22,255 kg da ŝtonoj el 11 landoj (Aŭstrio, Bulgario, Ĉeĥio, Francio, Italio, Kroatio, Norda Kipro, Pollando, Rusio, Slovakio, Slovenio) 

Nomo

Loko

Lando

Pezo [g]

Miroslav Papaj

rivero Váh

SK

3 975

Andrzej Sochacki

Santa Kruco, monto Wišec

PL

3 565

Robert Kaminski

Lodzo

PL

3 475

Vladimír Škuta j.

Tatry, Dolomity

SK, I

2 460

Pavel Procházka

Ursa minejo

SK

2 100

Ladislav Hakl

Kunětická hora

CZ

1 800

Mária Minichová

Hundsheim, Rooda

A, BG

1 170

Zofia Šmistek

Bialistoko, streto de Zamenhof

PL

880

Magdaléna Tatara

Krakovo

PL

455

Miroslav Kováčik

LM - Magistra vitae, insulo Brač

SK, HR

355

Ján Vajs

Hrad Devín

SK

345

Zdenko Misura

Hrad Zniev

SK

270

Igor Staník

Štiavnické vrchy - Lišov

SK

230

Karel Votoček

Norda Kipro

NC TR

220

Adam Wilkus

Triglav

SL

180

Dáška Piačeková

Dolomitoj

I

134

Michal Rengevič s.

Monte Rosa (Korziko)

F

130

Soňa Rengevičová

Schnöberg

A

111

Andrea Rengevičová

Hohe Tauern

A

102

Peter Holúbek

Groto Turandu

CZ

95

Samson Taylor

Pacifiko

RUS

82

Michal Rengevič j.

anonima ŝtono

anonima

66

Rozália Molnárová

BA-Krasňany (vinberujo)

SK

55

23 personoj

22 255

 

C. Aliaj aktivecoj 

C.1. Ekskursoj

Sabate okazis ekskurso al la valo Žiarska dolina. Origine oni planis atingi altmontaran kabanon Žiarska chata, sed pro aktuala danĝero de lavangoj la partoprenantoj vizitis Ursan minejon, kie la vizitantojn gvidis eksesperantisto Pavel Procházka. La dua ekskurso celis al la valo Jánska dolina, kie la partoprenantoj vizitis la groton Malá Stanišovská jaskyňa.

C.2. Ekspozicioj  

Vendrede estis solene malfermita fotoekspozicio de du esperantistoj. Pola fotografisto Anrzej Sochacki prezentis kolekton de la fotografaĵoj el montaroj en Pollando kaj Miroslav Papaj prezentis elekton de sia kreado. Kuratoro de la ekspozicioj kaj ĉefa teknika prizorganto estis Vladimír Škuta senioro.

C.3. Sportaj aktivecoj

Jam tradicie post malsupreniro de Poludnica la plej granda parto de turistoj vizitis la hotelon Máj en la vilaĝo Liptovský Ján, kie ili naĝis en termala akvobaseno kaj aliaj vizitis saŭnon. Krom tio kelkaj kuraĝuloj banis sin en natura travertina kratero nomata Kaďa.

 

D. Vetero

Dum la renkontiĝo multege neĝis kaj la neĝtavolo havis loke altecon pli ol 1 metro. La supreniro okazis en nuboj. Pro klimataj kondiĉoj, kiam estis kvara grado de lavanga danĝero, la organizantoj decidis kelkaj metroj sub antaŭpinto de Poludnica ĉesi la paŝadon.