Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Dušan Kostolný

D. Kostolný
Duko – Tagmezturo

Sub kromnomo Duko estas kaŝita Dušan Kostolný, esperantisto kaj verkisto el Liptov-regiono. Li naskiĝis la 1-an de novembro 1928 en la vilaĝo Gôtovany kaj mortis la 7-an de septembro 2013 en la vilaĝeto Turík. En la urbo Ružomberok li lernis metion kiel maŝinseruristo kaj poste li laboris en la urboj Svit kaj Prakovce. En la jaro 1961 li revenis al Ružomberok, kie laboris kaj vivis. Lastajn tagojn li travivis en la vilaĝo Turík. Kun Esperanto li konatiĝis dum studado en la kurso de Edwin Sahlinger. En la urbo Prakovce li fondis E-klubon kaj eldonadis dulingvan Esperanto-slovakan gazeton Prakovčan. Li multe kontribuadis al Esperantaj periodaĵoj kaj li ofte partoprenadis literaturajn konkursojn. Liaj verkoj estas amuzaj kaj ironiaj. En la jaro 2006 eldonis Biblioteko de G. F. Belopotocký lian bibliofilion Sukcesa eksperimento. Post lia partopreno de la renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj supreniro al monto Poludnica li verkis ironian felietonon Tagmezturo, kiu estis unue publikigita en la kolekto Literatura konkurso, kiun eldonis Mezslovakia Esperanto-Ligo en la jaro 2001.

Pod pseudonymom Duko je skrytý Dušan Kostolný, esperantista a autor z Liptova. Narodil sa 1. novembra 1928 v Gôtovanoch a zomrel 7. septembra 2013 v Turíku. V Ružomberku sa vyučil za strojného zámočníka a potom pracoval vo Svite a v Prakovciach. V roku 1961 sa vrátil do Ružomberka, kde pracoval a žil. Posledné dni prežil v Turíku. S esperantom sa zoznámil počas štúdia v kurze Edwina Sahlingera. V Prakovciach založil Esperantský klub a vydával dvojjazyčný esperantsko-slovenský časopis Prakovčan. Veľa prispieval do esperantských periodík a často sa zúčastňoval literárnych súťaží. Jeho diela sú zábavné a ironické. V roku 2006 vydala Knižnica G. F. Belopotockého jeho bibliofíliu Sukcesa eksperimento. Po jeho účasti na stretnutí esperantistov-cestovateľov a výstupe na vrch Poludnica napísal ironický fejtón Tagmezturo, ktorý bol prvý krát publikovaný v zbierke Literatura konkurso, ktorú vydala Stredoslovenská esperantská liga v roku 2001.

 

TAGMEZTURO

Tio, pri kio mi volas al vi rakonti, komenciĝis jam tiam, kiam ankoraŭ ne ekzistis horloĝoj kaj homoj devis mezuri tagan tempon nur laŭ la iranta suno tra la ĉiela volbo.

Eĉ la loĝantaro de la menciita urbo mezuris la tagan tempon laŭ la iranta suno sur la ĉielo. Ĉiu el ili sciis helpe de la suno, kiu taga tempo estas. Ili konis tion laŭ tio, sur kiu montopinto la suno ĵus troviĝis. Oni sciis, ke kiam la suno estas plej alte, tiam estas tagmezo kaj ĉar la suno tiam troviĝadas precize super la sama montopinto, la loĝantoj poste komencis nomi ĝin en sia naska lingvo Poludnica (= Monto de tagmezo). Ĉi tiu nomo de la monto malaperis nek post la invento de horloĝoj, certe pro tio, ke ĉiu montopinto devas havi geografian nomon kun supermara alteco.

De tiam pasis multe da tempo kaj okazis multaj evoluaj okazintaĵoj kaj neniu zorgis pri tio, ĉu ia Poludnica ekzistas. Pri ĝi ĉesis interesiĝi eĉ paŝtistoj, ĉar ili por ekscii, kiam estas tagmezo, prefere rigardas sur siajn elektronikajn horloĝetojn aŭ al ili tion anoncas transistora radioaparateto pendata sur iliaj ŝultroj.

Antaŭ dudek jaroj unu funkciulo de la loka E-klubo havis inkuban sonĝon, en kiu li sonĝis, ke li estas ĉefinvestoro de granda kaj alta turo konstruata ĝuste sur la monto Poludnica. Kiam li vekiĝis, li ne povis forgesi la sonĝon. Tial li havigis por si Sanktan Biblion kaj trovis en ĝi la ĉapitron, en kiu estas skribite pri Babelturo. Li eksciis, ke Babelturo estis tre granda kaj alta konstruaĵo kaj ĝia celo estis atingi per sia alteco la ĉielon – la loĝlokon de Dio. Memkompreneble, ke kiam Sinjoro Dio tion vidis, kion intencas fari la surteraj konstruantoj, parolantaj per unu lingvo, li tre koleriĝis kaj faris, ke ĉiu konstruanto ekis paroli per alia lingvo. Kompreneble, ke la konstruantoj de la turo ne povis kompreni unu la alian kaj pro tio ili ne povis daŭrigi en la konstruado de la turo. Fine ili disiris en la vastan mondon, kie ili fondis naciojn, parolantajn per propraj lingvoj. Tio okazis antaŭ kelkaj miloj da jaroj kaj la nefinkonstruita turo de tiam komencis ruiniĝi kaj nun nur geologoj scias, kie ĝi estis konstruata.

La funkciulo post la tralego de la biblia ĉapitro pri Babelturo enpensiĝis. „Mi ne konstruos turon sur Poludnica ĝis la ĉielo, ke Sinjoro Dio ne havu kialon koleri je mi. Al mi sufiĉos, ke la turo atingu tian altecon, por ke ĝi estu la plej alta loko sur la tero kaj sur kiu lumos kvinpinta verda stelo. Eble tio ekplaĉos eĉ al Sinjoro Dio, kiu povas retiri la punon de mult-lingveco kaj fari, ke la homaro denove parolu nur unulingve. Sed tio signifas, ke mian turon devas konstrui multnaciaj konstruantoj interkompreniĝintaj per Esperanto, kiun Sinjoro Dio povus reestigi kiel ununuran lingvon por ĉiuj homoj de la mondo.“

Por realigi sonĝan vizion li sciis, ke necesas por tio fari tri bazajn aferojn. Jen ili estas: „Unue mi devas fariĝi grava persono en publika vivo. Due, mi devas fariĝi grava persono en nacia kaj nternacia E-movado. Kaj trie, mi devas amasigi sufiĉe da internaciaj ge-sklavoj por la plej pezaj laboroj.“

Estas admirinde, kiel tiujn ĉi tri taskojn li sukcesis facile plenumi. Jam en la jaro 1982 li povis solene meti la fundamentan ŝtonon por tiu ĉi konstruaĵo, kiu de tiam kreskas ĉiujare je unu etaĝo pli alten. Kiam la konstruado estos finota, tion oni povas facile elkalkuli, ĉar estas konate, kiom da supermaraj metroj havas Poludnica (1 549) kaj kiom da himalaja Ĉomolungmo (8 848). La diferenco estas 7 299 metroj kaj se unu etaĝo de la konstruata turo mezuras sep metroj, tio signifas, ke ĝi estos finita nur post mil kvardek tri jaroj kaj la mondo tiam skribos la 3025-an jaron.

Pri la konstruado estas ĉiujare skribate en ĉiuj pli famaj E-gazetoj de la mondo, sed plej erudiajn informojn oni povas trovi nur en jenaj gazetoj: Raportanto kaj Esperantisto Slovaka. En tiuj ĉi du gazetoj vi povas ankaŭ sciiĝi, kiel oni povas fariĝi sklava konstruanto de la Tagmezturo. Do ne hezitu longe, mendu la menciitajn gazetojn kaj faru vin tutmonde fama.