Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Milan Rúfus

M. Rúfus
poeto de sub Poludnica

En la vilaĝo Závažná Poruba, kiu kuŝas tuj ĉe piedo de la monto Poludnica naskiĝis la 10-an de decembro 1928 unu el la plej eminentaj slovakaj poetoj Milan Rúfus. Li devenis el la masonista familio. Masonista metio estis karakteriza por la supra parto de Liptov-regiono. Ambaŭ gepatroj estis aktivaj kulturaj agantoj kaj amatore aktoris. Siajn lernejajn jarojn li pasigis en sia naskiĝvilaĝo, poste li vizitadis gimnazion en la urbo Liptovský Mikuláš kaj universitaton en Bratislavo, kie studis slovakan lingvon kaj historion en la Filozofia fakultato de Universitato de Komenio. En la fakultato li restis instrui slovakajn lingvon kaj literaturon. Grandan parton de sia vivo li loĝis en la slovaka ĉefurbo, kie li mortis la 11-an de januaro 2009.

Ĉefa parto de lia verkaro estas por plenkreskuloj, sed li verkis ankaŭ librojn por junularo kaj infanoj. En liaj poemoj oni sentas respektan moralan valoron de homa vivo kaj agado, serĉadon de senco kaj kerno de homo kaj amo al patrujo. Rúfus havis proksimajn rilatojn kun aliaj artistoj el Liptov-regiono - mondfama fotografisto Martin Martinček kaj artpentristo Igor Rumanský – kun kiuj eldonis librojn de poezio.

Lia unua verko estis la poemkolekto Až dozrieme. Poste estis eldonitaj liaj 23 poemkolektoj. Rúfus estis aŭtoro de 6 libroj kun eseoj. Por infanoj kaj junuloj li verkis 11 librojn. La poeto tradukis verkojn de eksterlandaj aŭtoroj – S. A. Jesenin, M. J. Lermontov, H. Ibsen, F. Hrubín, J. K. Tyl kaj J. Martí. De la jaro 2002 estas eldonata lia kompleta verkaro en la eldonejo MilaniumM. Ĝis nun estis eldonitaj en 14 volumoj.

Milan Rúfus ricevis multajn honorigojn en Slovakio kaj eksterlande. En la jaro 1991 li estis proponita por Nobel-premio pri literaturo.

Liajn verkojn tradukis Esperanten E. V. Tvarožek, M. Šaturová, J. Kořínek kaj M. Minichová. La esperantaj tradukoj aperis en la gazeto Esperantisto Slovaka kaj en Slovaka Antologio. Dum la renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj en la jaro 2016 en Závažná Poruba la partoprenantoj vizitis lian naskiĝdomon, en kiu nun estas lia muzeo. Dum la vizito prezentis M. Minichová du poemojn de la poetino M. Václavjaková, kiuj estis verkitaj omaĝe al M. Rúfus. En la loka tombejo estas la tombo de la majstro orientita tiel, ke laŭ la lasta volo de la poeto li povas rigardi al sia amata monto Poludnica.

 

M. Rúfus – Poludnica

M. Rúfus - Poludnica