Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Poludnica

Sur monto Poludnica

Poludnica estas monto en Malaltaj Tatroj en Slovakio. Ĝi estas alta 1 549 m super la maro. El geografia vidpunkto Poludnica estas fino de norden celanta montdorso.

Laŭ ĝi esperantistoj nomas tradician vintran renkontiĝon de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj ekde la jaro 1983. La renkontiĝo ion post ion evoluis. La renkontiĝo en la unua jardeko estis karakteriza kiel unutaga supreniro, kiun partoprenis esperantistoj nur el Liptov-regiono. En la dua jardeko partoprenadis la renkontiĝon esperantistoj el la tuta Slovakio, kaj el la unutaga entrepreno superkreskis je tutsemajnfina kaj novan dimension ĝi ricevis per larĝigo el origina turismo-sporta al soci-instrua dank al renkontiĝoj de vojaĝantoj.

La kuranta kvara jardeko de la renkontiĝoj jam havas karakteron kiel internacia kun riĉa kelktaga programo, kie krom turismaj programeroj estas pluraj sportaj aktivecoj, prelegoj pri vojaĝoj el la tuta mondo kaj informoj pri praktikaj scioj de vojaĝantoj.

Organizantoj de la renkontiĝo havas detalan statistikon. Laŭ ĝi en unua jardeko ili registris 154 suprenirojn, en la dua jardeko 262 kaj en la tria jardeko 322.

Nova fenomeno en la dua jardeko estis Esperanta obo, kiu estiĝis grava programero de la tuta supreniro. Ĝi estas materiigita de rilato de unuopulo al Esperanto kaj fizika kunigilo en turismaj kaj vojaĝaj aktivecoj de esperantistoj. Same kiel Esperanto provokas diskutojn pri sia praveco kaj signifo, same ankaŭ obo havas siajn adeptojn kaj kontraŭulojn. Malgraŭ tio malgranda piramideto kreskas kaj estiĝas videbla.

En la jaro 2009 la renkontiĝo okazis kadre de Ago-Semajno kaj de tiam ĝi estas la plej najbara Esperanta entrepreno post junulara finjara renkontiĝo „Junulara E-Semajno“.

Vidu la statistikojn.