Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

MKR - Sillian

Korsiko

Bradlo

Olimpo

Musala

Ĉantoryja

Verda kanuado

Inovec

Kobyla

Bradlo

2014 Bradlo

Dato: la 25.-a ĝis la 27.-a de julio 2014

Partoprenis: 4-ana grupo de geesperantistoj
Starto: Bratislavo, desub Ruĝa ponto, je la 15:00 horo
Celo: Bradlo, tombomonumento de M. R. Štefánik

 

La loko, kiun almenaŭ unufoje devus viziti ĉiu (ĉeĥo)slovako, estimanta sian historion. Plej bone per biciklo, pro bona sento de ekoturismo ...

En la unua etapo ni elektis pli longan vojon tra la montaro, sed pli kvalitan ĉu aere, ĉu supernivele. Post ripoziga vojo laŭ la valo de Vydrica ekzamenis nin kruta supreniro al Blanka kruco kaj ke ne indas la rapid-eskapoj sen rigardĵeti en la mapon, konfirmiĝis denove.

La gastama Perdita angulo en Koŝariska ne perfidis sian famon pri bonaj supoj. Fine la lo-o-o-o-nga kaj rapida subenveturo al Lozorno: alta muro, malantaŭ ĝi tujoj - ĉu oni havas ĉi tie la tombejon en arbaro? Ba. Ĝi estas privata posedaĵo, la posedanto (bon)vivas. El Lozorno tra Jablonové kaj Pernek laŭ "raŭpo-vojo" sen firma rando ni venas al nia unua tranoktejo (onidire pli bonan ol supoziĝis) en civito Kuirejo. Tempo 20:30, 62 km-ojn. Vespermanĝo el propraj stokoj, la bonuso estis vakcinibera vino (ege dolĉa) de litova esperantistino. Je via sano, Regina!

Sabato, la grava tago: komenciĝis per proviz-kompletigo en Jednota, ni daŭrigis laŭ vojo sen firma rando, ne tre frekventata ĉi-tempe. Ni pedalis tra Rohožník kun la cementofarejo, Sološnica, vilaĝoj de Plavcoj (Subkastelo, Mikulaŝo kaj Petro), desupre observataj de la restaĵoj de iama gard-kastelo. Rimarkinda en la vilaĝo Prievaly estas Ŝandorfa bierejo kun bierfarejo kaj bier-banejo. Ni prenis nur biereton. El Hradiŝte sub Vrátno laŭ arbara vojeto ni "suprenkuris" al Dobra Voda (Bona Akvo), la lasta restadejo de Ján Hollý. Ni trairis la ruinojn de la kastelo, kiujn la volontuloj konservas kontraŭ erozio kaj tra la tombejo, kie ni mallonge haltiĝis ĉe memoraĵo de la aŭtoro de poemoj Svatopluk kaj Cirillo-Metodiada, la unusola poeto, verkinta en la bernolaka lingvo. El Bona Akvo kondukas belega asfalta vojo tra naturrezervejo Slopy ĝis la urbeto Brezova, kiu nur post la jaro 1928 ricevis la aldon-nomon "sub Bradlo".

Post 4-kilometra supreniro antaŭ ni elmergiĝas la eminenta artverko de arĥitekto Duŝan Jurkoviĉ el blanka travertino, la regiona dominanto. Kvar 12-metraj pilonoj kun la tumbo enmeze. Rekonstruita 1988-1996.

             "Al la granda filo,
              la liberigita popolo
              ĉeĥoslovaka"

Ministro, generalo, aviadisto, sciencisto-astronomo, vojaĝanto, art- kaj vivo-amanto, karisma homo, potenciigita sian talenton per laboremo kaj persistemo.

Al Dolne (la subaj) Koŝariska ni descendis laŭ arbara vojeto, esperante trovi vespermanĝon kaj tranoktejon en iu el pensionoj – Holotéch víška aŭ Ĉe Juhás. Eraro, ni ne antaŭvidis folklorajn festojn. Amaso da homoj, aŭtoj (ĉu ni revenu al Brezova?). Sed troviĝis unu inĝenia organizanto. Dank al li akceptis nin sinjorino Anna, en ne plu uzata "malnova dometo". Tiel ni dormis en historiaj litoj, sub la plafono el lignaj traboj. Vespermanĝis ni festene, sed, bedaŭrinde la programo komenciĝis tro malfrue por ni.

Dimanĉo, la 27.7. Horné (la supraj) Koŝariská. Sur la placeto – vojkruciĝo estas lokigita la memoraĵo pri la scienca laboro de M. R. kaj dekstre ĉe la vojo staras estinta evangelia paroĥejo – lia naskiĝdomo, nuna muzeo. Tie estas kolektitaj objektoj, kiujn Štefánik uzis, eĉ meblaro de lia pariza loĝejo, uniformoj, taglibroj, mapoj, instrumentoj, ... kaj du junaj ĉiĉeroninoj, kiuj scias eksperte rakonti la tutan historion kun la fino ĝis nun ne klarigita ... Dumvoje al Nové Mesto nad Váhom ni ne pasigu la malbonfaman kastelon Čaĥtice. La supreniron ni efektivigas piede, de la vilaĝo Višňové, kie en la ĝardeno de Fervojstacia restoracio ni povas lasi biciklojn.

La kastela monto pro la rara flaŭro kaj faŭno fariĝis naturrezervejo, la karsto interesas por speleologoj. La kastelo, konstruita en la 13-a jarcento kaj ekde la jaro 1708 kadukiĝanta estas nuntempe alirebla, riparata kaj por la vizitantoj oni organizas aranĝojn, eluzante ĝian obskuran historion.

Ja obskuraj estis nuboj rapide alproksimiĝantaj kaj nur dank al voj-mallongigo ni ĝustatempe atingis nian rifuĝejon. Dum ni tagmanĝis, la ŝtormo purigis la aeron kaj forlavis polvon. Tra Ĉaĥtice ni traveturis sen foti, eĉ kamerumi ...

El Nové Mesto ni trajnis, ĉiu el ni siadirekte.

Ni faris ĉirkaŭ 200 kilometrojn. Venu kun ni en majo (?) 2015, restis vidindaĵoj ne vizititaj ĉi-jare. R. Staňová, J. Vajs, P. Procházka.

M. Minichová