Post la supreniro al Kriváň daŭrigis dimanĉe trisporta semajnfino la 28-an de aŭgusto 2016 en la montaro Pieniny per flosigado sur la rivero Dunajec. La montaro Pieniny situas sur landlimo inter Pollando kaj Slovakio. Ĝi estas pitoreska montaro, kiu estas pro siaj naturaj belecoj ŝatata kaj ofte vizitata. La rivero Dunajec trarompas la montaron. Ĝi fontas en Pollando kaj ekestas kiel kunfluo de la riveroj Nigra kaj Blanka Dunajec apud la pola urbo Nowy Targ. De la vilaĝeto Lysá nad Dunajcom ĝis Lesnica estas Dunajec kiel komuna 17 km longa landlimo de Pollando kaj Slovakio. Kalkŝtonaj rokegoj kaj montoj sur ambaŭ bordoj de la rivero estas strangefektaj geomorfologiaj formoj, kiuj surprizis ĉiujn vizitantojn. Flosante sur la rivero la esperantistoj admiris naturon kaj montoj Tri Koruny, Holica, Sokolica kaj Sep monaĥoj. Dek kilometra flosigado daŭris ĉirkaŭ unu kaj duono da horoj. Goraloj, kiuj zorgas pri flosigado, interese parolis pri vidindaĵoj kaj interesaĵoj. Komenco de la flosigado estis en la vilaĝo Červený Kláštor kaj fino en la vilaĝo Lesnica. El Lesnica ni revenis per bicikloj per la vojeto sur dekstra bordo de Dunajec. Sur la rivero kaj vojeto estis amaso de vizitantoj, ĉar estis belega suna vetero kaj en Slovakio estis tritaga libera semajnfino. En la vilaĝo Červený Kláštor ni vizitis la muzeon, kiu situas en estinta monaĥejo de ordeno de kartuzianoj. Sur monaĥeja korto prezentis falkistoj falkoformajn birdojn.
Lunde, la 29-an de aŭgusto 2016, nia ĉefa celo estis la plej alta pinto de la montaro Pieniny, kiu estas Vysoké Skalky. Ĝi situas rekte sur la landlimo inter Pollando kaj Slovakio super la vilaĝo Stráňany. Per aŭtomobiloj ni veturis el Červený Kláštor al la montpasejo de Stráňany. En la montpasejo estis deponejo de la ligno kaj iu ĉefulo mezuris ĝin. Ni demandis lin, ĉu en Stráňany ne estas ŝtata festo. Li respondis, ke jes kaj diris, dum tiu ĉi tago laboras nur avaraj aŭ stultaj homoj. Interesa memkritiko. Ni konsideris paŝadon kiel festa agado kaj ni kuraĝe elpaŝis al Vysoké Skalky. La vojeto ne estis longa, nur 4 km, sed diferenco de la montpasejo kaj pinto estas 350 m. Lasta parto de la supreniro estis interesa. Ni nesciante, ke ekzistas simpla vojeto al la pinto, elektis alpinisman direkton sur alta rokego. La pinton atingis A. Albertová, J. Kostolná, M. Pilková, P. Rybín, A. Urbanová, J. Vajs. Aliaj partoprenantoj de la trisporta semajnfino jam ne havis fortojn (fizikajn kaj moralajn) kaj ekskursis en kasteloj.
Post la supreniro al Vysoké Skalky ni vizitis unikan rutenan vilaĝeton Osturňa, kiu situas apud la pola landlimo, ekster ĉefaj vojoj. La vilaĝo estas longa pli ol 9 km kaj apartenas al la plej longaj vilaĝoj en Slovakio. En la vilaĝo estas multaj konstruaĵoj de popola arkitekturo.
Sume la triturisma semajnfino estis tre sukcesa, ĉar dum tri tagoj ni paŝadis, biciklis kaj flosigadis. Ni atingis du interesajn pintojn (Kriváň kaj Vysoké Skalky), vizitis muzeon kaj interesan vilaĝon. Vetero estis belega kaj niaj travivaĵoj eterne restos en niaj turismaj animoj.
J. Vajs