Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

Dubeň

Dubeň 2016Kiel ĉiujare en februaro, ankaŭ ĉijare la 6-an de februaro organizis ESONO (Esperanta Societo Nordslovakia) tradician vintran supreniron al la monteto super nia urbo – Dubeň (613 m). Ĉi vintre ne estis multe da neĝo kaj vendrede, unu tago antaŭ la montgrimpado, pluvis. Tial partoprenis nur 5 turistoj: J. Kostolná, I. Morgošová, R. Staňová kaj A. Urbanová el Žilina kaj M. Valášek el KNM. Aliaj timis, ke estos kote. Sed iliaj timoj estis nenecesaj. Matene estis temperaturo -3 °C, tero estis frostita, sen koto, sur la montodorso estis malgranda tavolo da nova freŝa neĝo.

La itinero estis la sama kiel pasintjare. Nia suprenira vojdirekto: el la fervoja stacidomo Žilina, tra la urba parto de Budatín, tra la ruĝa signo rekte al monto Dubeň. La malsuprenira vojdirekto estis: de la montodorso Dubeň al la vilaĝoj Zástranie, Snežnica kaj Radoľa ĝis la Kysucké Nové Mesto. Kvankam la itinero estis la sama, la ekskurso estis tute alia. La diferenco estis, ke pasintjare ni havis tipan vintran supreniron, bonvolu rigardi informojn kaj fotojn sur ttt-paĝo de Poludnica Vintra supreniro al Dubeň - 2015, sed ĉijare ni trairis la saman vojon en preskaŭ printempa vetero, unuaj arbustoj eĉ burĝonis. La grimpado ne estis pretenda, vetero kaj tepmeraturo estis acteptebla. Ni ĝuis tre agrablan tempon en naturo.

                                                                                                                                      I. Morgošová