Post longa paŭzo slovakaj esperantistoj-turistoj daŭrigis plenumi longjaran turisman programon „Slovakaj montaroj“. La 28-an de majo 2016 ili celis en orientan parton de Slovakio en la inte-resan montaron Ĉergov. Vojaĝante tra Spiš-regiono ili vizitis sciindan geografian lokon Sivá brada (Griza barbo), kiu troviĝas apud Spiš-kastelo. Ĝi estas vivanta travertina monteto, kiu estas videbla el novkonstruita aŭtoŝoseo. Vizitantoj povas vidi per siaj propraj okuloj kiel kreskas ŝtono, ĉar la travertina monteto havas aktivajn mineralajn fontetojn, tra kiuj estas per malvarma akvo transportitaj mineraloj el profundeco de tero surteren, kie mineraloj sedimentas kaj kreas ŝtonon. Pri graveco de la loko anoncas informtabulo, ke la loko havas Eŭropan signifon. Bedaŭrinde malpuraĵoj sur parkejo, nefunkcia necesejo, elbruligita ligna dometo sur unu el la fontoj kaj detruitaj grandaj informtabuloj parolas pri eŭropa honto ne pri signifo. La malbonan situon de la interesa loko klarigis al ni vendisto en apuda benzinejo, kiu parolis pri kvereloj inter posedanto de la loko kaj la urbestraro de la urbo Spišské Podhradie.
Poste ni vojaĝis al la vilaĝo Kyjov ( 657 m s.m. ), kiu situas sub okcidentaj deklivoj de la montaro Ĉergov. Ĝi estas rutena kaj cigana vilaĝo. Apud la trinkejo jam staris du aŭtobusoj, kiuj alveturigis turistojn el Zemplin-regiono. Ni lasis ĉi tie nian aŭtomobilon kaj laŭ verdkolore markita turisma vojeto komencis paŝi al nia celo. Ĝi estis la plej alta montopinto Minĉol (1 157 m s.m.). Nia paŝado estis agrabla, ĉar vetero estis suna kaj varma. En foliaj arbaroj estis friska ombro kaj sur montodorso blovetis venteto. Apud vojeto estis multaj kreskaĵoj kaj kelkaj el ili ni manĝis: amaretan kreson, kuracan taraksakon kaj aroman pipromenton. Proksimiĝante al la pinto malaperis arbaro kaj ni ekvidis nekredeblajn plantejojn da mirteloj. Proksimiĝante al la pinto ni ekvidis grupon da studentoj. Por ni estas surprizo vidi kvanton da studentoj en montaro. Mi demandis geprofesorojn, kiamaniere ili motivis studantaron. La respondo ŝokis nin. La junuloj jesis kun turisma ekskurso nur tiam, kiam instruistoj plibonigos iliajn studrezultojn. Do, la mondo ŝanĝiĝas. Kiam ni estis studentoj, ni devis havi bonajn rezultojn kaj poste ni povis paroli pri ekskursoj. Eble nuntempa junularo komprenas turismon kiel puno? Kelkaj minutoj post foriro de studentoj-ĉantaĝuloj alvenis al la pinto grupo de aliaj junuloj. Ili estis el la urbo Hriňová kaj ili estis feliĉaj kaj plenaj da bonhumoro. Same kiel nia esperantista turisma grupo ankaŭ la junuloj el Hriňová planas atingi slovakajn montarojn kun pintoj pli altaj ol mil metroj. Sian celon ili konsideras serioze, ĉar ili atingis pli ol duonon de montaroj. Travivi kelkajn momentojn kun feliĉaj homoj estas la plej bona refreŝigo de korpo kaj animo. Mi donacis mian afrikan ĉapelon el Kilimanĝaro al la plej juna turistino.
Malsuprenirante ni trairis la valon de la rivereto Lipiansky potok. Sur la dekstra flanko de la valo estas granda rokego Sokolia skala, sub kiu estas novkonstruita eta ripozejo kun informtabuloj. Elirante el arbaroj ni denove povis vidi interesan geomorfologian strukturon de la montaro Ĉergov.
Vespere ni vizitis la urbon Bardejov, kiu estis laŭ ni, la plej bela urbo en Slovakio.
J. Vajs - Habán