Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

Kapra ŝtono

Kozí Kameň 2016La 12-an de junio 2016 supreniris esperantistoj al interesa monto Kozí kameň (Kapra ŝtono, 1 255 m s. m.). La monto situas en la montaro Kozie chrbty (Kapraj dorsoj). Oni povas supreniri el du flankoj – el la valo Lopušná aŭ el la vilaĝo Vikartovce. Ni decidis sekvi la vojeton de la suda deklivo de la monto. Ni komencis paŝi ek de la mezo de la vilaĝo Vikartovce apud la preĝejo. La vojeto estas bone turisme markita. Malgraŭ ke la vetero ne estis ideala, estis nuboze, la paŝado estis agrabla. Post du horoj ni atingis la pinton, el kiu estis interesa elrigardo. Kompreneble, ke ni sukcese geokaŝis. Nia malsuprenira vojo kondukis tra arbara ĝangalo, kiu ne plaĉis al Iveta. Tra la monto gvidas limlinio inter la Balta kaj Nigra maroj.

La supreniro okazis kadre de la programo „Slovakaj montaroj“ kaj partoprenis ĝin Z. Misura, I. Morgošová, R. Staňová, A. Urbanová, J. Vajs.

Z. Misura