Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

Ruĝa Monaĥejo

2016 Červený Kláštor

28-an de aŭgusto 2016 ni flosigis Dunajec per floso. La flosado estis nur unu el pluaj sportaj aktivaĵoj, kiujn ni travivis tiutage. Nome, post fino de flosado ni estingis sojfon per "kofola" el loka kiosko, sed ni bezonis reveni 10 km reen en Ruĝan Monaĥejon.

La reveno eblis realigi ses-maniere:

1. per piede (10 km reen iri volis neniu),
2. per kalešo tirata de ĉevaloj (mi ne scias kial, sed neniu interesis),
3. per aŭtomobilo (nian propran ni ne havis),
4. per taksio (malkonvena kaj superflue multekosta lukso),
5. per buso (eluzis unua parto de nia grupo) aŭ
6. per biciklo (eluzis dua parto de nia grupo).

Per busa reveno ne estis interesa por mi, kaj mi revenis per biciklo, tial mi ne povas prijuĝi la busrevenon. Reveno per biciklo, luiigita kontraŭ 5 € estis post flosado dua agrabla sporta travivaĵo. Preskaŭ la tuta vojo gvidis sur slovaka bordo de Dunajec, laŭ kiu ni antaŭ nelonga tempo flosigis, kaj el floso ni vidis homojn revenantaj per bicikloj. Kaj nun ni faris la samon. Tre agrabla kaj malpretendema bicikla vojo alkondukis nin en Ruĝan Monaĥejon, estinta sidejo de monaĥoj. En nunaj tempoj tie estas plejparte muzeo. Dum trarigardo de muzeo ni denove havis "feliĉon" - gvidistino tra ekspozicio havis interesan voĉon kaj paroladon. Post trarigardo de la muzea ekspozicio, ni povis ankoraŭ vidi prezentadon de falkoamantoj, kiuj sur kastela korto prezentis siajn flugilhavantajn rabobirdojn. Travivaĵojn el tiu tago vi povas trarigardi sur fotoj kaj mallonga video.

Peter Rybín