Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Esperanto-obo

Esperanto-obo

De la jaro 1994 (dek dua jarkolekto) la supreniro al la monto Poludnica organizita kadre de la renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj, estas pliriĉigita per konstruo de Esperanto-obo. Ĝi estas ŝtona piramido situanta sur ŝtona roko apud la turisma vojeto meze de antaŭpinto kaj pinto de Poludnica. Ĉi tie alportadas la partoprenantoj ŝtonojn, ŝtonetojn kaj ŝtonegojn el la tuta mondo kiel simbolo de tutmondeco de Esperanto. Origine la vorto obo devenas el mon-gola lingvo kaj ĝi estas piramido sur grava loko, kiel montpasejoj, montopintoj, vojkruciĝoj aŭ aliaj magiaj lokoj, kie adeptoj de lamaismo kaj ŝamanoj alportas ofertojn al siaj dioj de montoj, riveroj, arbaroj kaj spiritoj de tuta naturo. En ŝtono, kiun supreniranta partoprenan-to portos sur Poludnica, estas simbolo de lia/ŝia kontribuaĵo favore al Esperanto. Ĝi estas simbolo de formika, eta, sed persistema laboro de esperantistoj favore al evoluo de interna-cia lingvo.

Dum multaj jaroj kontribuis esperantistoj al Esperanto-obo per ŝtonoj el diversaj anguloj de tuta Tero kaj aktuala pezo de la suprenportitaj ŝtonoj estas 850,36 kg. La plej pezan ŝtonon 25 kg suprenportis Miroslav Papaj en la jaro 2007 (dudek kvina jarkolekto) kaj el eksterlandanoj tenas rekordon 7,20 kg Mikaelo Ždanov el Ukrainio el la jaro 2009 (dudek sepa jarkolekto). En Esperanto-obo troviĝas ŝtonoj el malproksimaj landoj – Antarkto, Nov-Zelando, Japanio kaj Tahitio, el altaj montaroj de Himalajo, Alpoj kaj Kordirelo, el profundaj abismoj, dezertoj, arbaroj, stepoj, el historiaj kaj modernaj homsidejoj kaj el aliaj interesaj lokoj. Pri oboj estas mencioj en multaj literaturaj verkoj. Esperanto-obo ĉefrolas ankaŭ en la rakonteto de Dušan Kostolný.

Poludnica kaj sur ĝi kreskanta Esperanto-obo trapenetras konscion de fidelaj kaj persistemaj samideanoj. Multaj el ili dum siaj vojoj tra la mondo ekmemoros meze de varmega somero, ke vintre ili supreniros sur la monton Poludnica kaj ili ne forgesos alporti el vojo ŝtonon. Esperanto-obo sur Poludnica estas tiu loko al kiu esperantistoj komence de la jaro revenas, por ke ili optimisme disiru en tutan mondon. Ĉiu partoprenanto portas en sia koro fajreton el verda torĉo, kiu al ni lumas en labirinto de lingva babilono.