Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Milan ZVARA

HORI Ŝooiĉi

Lucien PÉRAIRE

G. J. RAMSTEDT

Ivetka Morgošová

Mortis Ivetka Morgošová – retejestrino de Poludnica

Ivetka Morgošová

La 7-an de aŭgusto 2019 mortis en Ĵilina malsanulejo la esperantistino Ivetka Morgošová. Al ŝiaj hobioj apartenis Esperanto, vojaĝado kaj turismo. Post sukcesa studado de kibernetiko en Ĵilina universitato ŝi laboris ekde 1985 en Instituto por raciigo de industrio (slovake Ústav racionalizácie priemyslu – URAP), en kiu laboris la esperantistoj Vladimír Němec kaj Juraj Gondžúr. En la jaro 1986 ŝi esperantiĝis kaj vizitadis Esperanto-kuson, kiun gvidis Vladimír Němec kaj Klárika Bingerová-Sabová. La Esperanto-klubo en Ĵilina organizis dum socialismo ĉiujare internacie konatajn kaj ŝatatajn Turismajn Tagojn – TUTA. Ivetka apartenis al la organiza teamo kaj multe turismumis kadre de TUTA. La klubo organizis tradiciajn turismajn ekskursojn – vintra supreniro al Dubeň, kies tradicio estas ĝis nun, Ora aŭtuno ktp.

En la jaro 1994 unuafoje ŝi partoprenis la renkontiĝon de vojaĝantoj kaj turistoj, kiu estas organizita sub la nomo Poludnica kaj unuafoje ŝi supreniris al la samnoma pinto. De la jaro 2013 ŝi helpis organizi la renkontiĝon zorgante pri financoj kaj kun Renátka Staňová pri loĝado kaj manĝado. En la jaro 2011 ŝi ricevis Dekjaran Kandelingon, per kiu estas honorigitaj tiuj, kiuj dek foje supreniris al la monto Poludnica. Kelkfoje ŝi kontribuis al programo per prelegoj kaj projekciado de siaj lumbildoj. Siajn profesionalajn kapablojn eluizis kiel vebmastrino de hejmpaĝo de Poludnica. La vebmastran stafeton transprenis de Rastislav Šarišský de oktobro 2012. Sub ŝia gvido la hejmpaĝo pliboniĝis, kio montris kresko de vizitantoj de la paĝo el 30 monate al 102 kaj kresko de relacioj el 67 monate al 278. Sistematike ŝi plibonigis grafikan vizaĝon de la paĝo kaj plinombrigis rubrikojn. Ivetka kontribuis enhave per fotografaĵoj kaj artikoloj el multaj vojaĝoj eksterlande kaj turismaj ekskursoj en Slovakio.

Ivetka estis unu el la plej oftaj partoprenatoj de turismaj kaj vojaĝaj projektoj. Danke al ili ŝi vizitis ĉiujn kontinentoj. Ekz. de la projekto Mediteraneo ŝi vojaĝis al Afriko, Ĉirkaŭ la Mondo ŝi vizitis landojn en Azio, Oceanio, Australio kaj Norda Ameriko. Certe ŝia plej interesa vojaĝo estis vizito de Antarkto. Grandan respekton ŝi havis antaŭ altaj montaroj. Memoreblaj estas ŝiaj supreniroj al la plej alta japana Fuĵi-Monto (3 776 m), slovena Triglav (2 864 m) kaj aliaj pintoj. Apartaj estas ŝiaj vojaĝoj kadre de Universalaj kongresoj de Esperanto. La unua estis jubilea en Varsovio (1987) kaj lasta simbola en Nitro (2016), kie helpis al organizantoj. Sume ŝi partoprenis 11 UK.

Ivetka Morgoŝová estis silenta homo, kiu precize laboris kaj celkonscie vojaĝis. Ŝia foriro estas granda perdo por vojaĝantoj kaj turistoj. Ni memoros ŝin dum Poludnica 2020.

J. Vajs – Habán






Zomrela Ivetka Morgošová – správkyňa stránky o Poludnici

7. augusta 2019 zomrela v Žilinskej nemocnici esperantistka Ivetka Morgošová. K jej záujmom patrilo esperanto, cestovanie a turistika. Po úspešnom štúdiu kybernetiky na Žilinskej univerzite začala pracovať od roku 1985 v Ústave racionalizácie priemyslu – URAP, kde pracovali esperantisti Vladimír Němec a Juraj Gondžúr. V roku 1986 sa stala esperantistkou a navštevovala esperantský kurz, ktorý viedli Vladimír Němec a Klárika Bingerová-Sabová. Esperantý klub v Žiline organizoval v Žiline období socializmu každý rok medzinárodne známe a oblúbené Turismaj Tagoj – TUTA (Turistické dni). Ivetka patrila k organizačnému tímu a hodne chodila na turistiku v rámci TUTA. Klub organizoval tradičné turistické výlety – zimný výstup na Dubeň, ktorého tradícia je dodnes, Ora aŭtuno (Zlatá jeseň) atď.

V roku 1994 sa prvý krát zúčastnila stretnutia cestovateľov a turistov, ktoré je organizované pod názvom Poludnica a prvý krát vystúpila na vrch toho istého mena. Od roku 2013 pomáhala organizovať stretnutia starajúc sa o financie a s Renátkou Staňovou o ubytovanie a stravu. V roku 2011 dostala Dekjara Kandelingo, ktorým sú vyznamenaní tí, ktorí desať krát vystúpili na vrch Poludnica. Niekoľkokrát prispela do programu prednáškami a premietaním svojich diapozitívov. Svoje profesionálne schopnosti využila ako správkyňa domovskej stránky Poludnice. Správcovskú štafetu prevzala od Rastislava Šarišského od októbra 2012. Pod jej vedením sa stránka zlepšila, čo ukazuje aj rast návštevníkov na stránke z 30 za mesiac na 102 a rast relácií zo 67 mesačne 278. Systematicky zlepšovala graficý vzhľad stránky a zväčšila počet rubrík. Ivetka prispela do obsahu fotografiami a článkami z mnohých ciest do zahraničia a turistických výletov na Slovensku.

Ivetka bola jedna z najčastejších účastníčok turistických a cestovateľských projektov. Vďaka ním navštívila všetky kontinenty. Napr. v projekte Mediteraneo estovala do Afriky, Ĉirkaŭ la Mondo navštívila krajiny Azie, Oceánie, Austrálie a Severnej Afriky. Určite jej najzaujímavejšou cestou bola návšteva Antarktídy. Mala veľký rešpekt pred vysokými pohoriami. Pamätné sú jej výstupy na najvyššiu japonskú horu Fudžisan (3 776 m), slovinský Triglav (2 864 m)a iné štíty. Osobité sú jej cesty v rámci Svetových kongresov esperanta. Prvý bol jubilejný vo Varšave (1987) a posledný ssymbolický v Nitre (2016), kde pomáhala organizátorom. Spolu sa zúčastnila 11 Svetových kongresov.

Ivetka Morgoŝová bola tichým človekom, ktorý precízne pracoval a cieľavedome cestoval. Jej odchod je veľkou stratou pre cestovateľov a turistov. Pripomenieme si ju počas Poludnice 2020.

J. Vajs – Habán