Estis franca vojaĝanto kaj esperantisto, kiu estis konata pro sia bicikla vojaĝo kaj kiel aŭtoro de la vojpriskribo el tiu vojaĝo. Li naskiĝis la 26-an de aprilo 1906 en Lavardek, regiono Akvitanio en Francujo, li mortis la 19-an de novembro 1997 en Léhon, regiono Bretonio en Francujo.
Laŭ sia profesio li estis ĉarpentisto. Poste studis stenografion kaj dum militservo li eklernis Esperanton en la jaro 1927. En la sama jaro li partoprenis la 7-an kongreson de SAT en Liono. Post la anonco en la gazeto Sennaciulo, kie juna germana esperantisto Paŭl Posern el la urbo Döbeln (Saksujo) serĉis alian esperantiston por bicikli tra la mondo al Orienta Azio, li decidis vojaĝi.
Lucien Péraire ekvojaĝis per biciklo tra Eŭropo kaj Azio de la 21. 7. 1928 el franca Liono ĝis la 28. 4. 1932, kiam fakte li finis sian vojon en japana havenurbo Curuga (Tsurugu), sed al Francio revenis la 28-an de julio 1932. Ĝis la soveta urbo Novorossijsk vojaĝis duopo Péraire-Posern komune, sed fine de la jaro 1928 ili disiĝis por problemoj kun vizoj. Lucien devis iri al Moskvo por revalidigi sian pasporton. Ili denove renkontiĝis en 1933 en Francio.
L. Péraire en Eŭropo travojaĝis krom Francio, Germanion (julio 1928), dufoje Ĉeĥoslovakion, Aŭstrion kaj Hungarion (aŭguste 1928) kaj Pollandon (septembre 1928). En Sovetunio li vojaĝis de la 12-an de oktobro 1928 ĝis la 28-an de julio 1930. En Sovetunio lia ĉefdirekto estis de la rivero Zbruĉ, tra Ukrainio, Odeso, Simferopolo, Sevastopolo, Novorossijsk, (Moskvo), Stalingrad, Kazano, Irkutsk, Vladivostoko. Por manko de landvojoj li uzis adaptitan biciklon. La unua ideo konstrui specialan biciklon por fervojoj en li ekkreskis post alveno al Sovetunio. Li ĝin konstruis en la urbo Kazaň kaj unue provis per ĝi vojaĝi la 11-an de junio 1929. Post du semajnoj li ricevis oficialan permesilon vojaĝi per reloj de Transisberia fervojo. Alveninte al la urbo Vladivostoko li estas la unua viro, kiu transiris de Atlantiko al Pacifiko. En Azio li travojaĝis Japanion, Ĉinion, Vjetnamion, Kamboĝon, Indonezion kaj Tajvanon.
Post reveno al sia patrujo li travivis malfeliĉan vivon kaj li longe kompilis siajn notojn el la vojaĝado. La unua eldono de la vojaĝpriskribo Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto aperis en 1974 kaj en la jaro 1990 ĝin eldonis SAT. En 1995 ĝi estis tradukita en francan lingvon kaj en 2001 kaj 2013 en ĉeĥa lingvo (tradukis Jindřiška Drahotová).
En Vietnamio en marto 2007 fondiĝis la „Klubo Lucien Péraire“ ĉe la Hanoja Fremdlingva Universitato.