Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Čipčie

Partizana Respubliko

Vojaĝi alimaniere

6a Metabief

Poludnica de Muráň

La 6-a Esperanto-staĝo en METABIEF

      La aranĝo okazis de la 23-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2020 en montareca pejzaĝo de ĵurasa regiono en la vilaĝo Metabief proksime de la svisa limo. La aranĝon organizas la klubo ''Esperanto Chalonnais'' sub la gvidado de Anne-Marie Ferrier jam la sesan fojon. Tiu ĉi jaro estos memorata kiel la jaro de tutmonda pandemio Kovim-19 (kronvirusa malsano 2019).
      Ni loĝis en montara junulara gastejo Les Sapins de l'Amitié (La abioj de Amikeco), kiun prizorgas la asocio Claj (Clubs de loisirs et d'action de la jeunesse). La direktoro Djemel Zeffane afable bonvenigis nin kaj donis informojn pri la domo kaj pri la striktaj kondiĉoj pro la Kronviruso. Ni devis uzi maskojn, krom dum la manĝado kaj dum la instruado. Ekster la domo estis laŭvola uzado de ili.
      La unua vespero komenciĝis per la bonveniga aperitivo kaj poste sekvis prezentado de la ĉeestantoj. La aranĝon partoprenis dudek tri geesperantistoj el Francio kaj unu el Svislando. La programo konsistis el matenaj kaj antaŭvesperaj E-kursoj, posttagmezaj ekskursoj al diversaj lokoj kaj la vesperoj estis dediĉitaj al prelegoj aŭ ludoj. Per diversaj ekskursoj la partoprenantoj povis malkovri interesan regionon, promeni en la ĉirkaŭaĵo, bicikli al diversaj partoj en tiu angulo situanta proksime al Svislando. Agrablaj por rigardi estis matenaj sunleviĝoj, vesperaj sunsubiroj kaj unufoje eĉ ĉielarko beligis la horizonton.
      Plej fluajn parolantojn Renée Triolle instigis al legado de diversaj tekstoj kaj sekvis diskutado. Ni traktis diversajn temojn: pri rubaĵoj, kafo, topinamburo, pandemio, atomcentraloj, sekreta vivo de lavmaŝinoj, Marjorie Boulton, judoj kaj holokaŭsto, indiĝenaj lingvoj en Sudameriko, mikrokreditoj, ktp. Ne mankis iom da gramatika ekzercado. Luc Allemand kaj Jacqueline Poŭ gvidis kurson por progresantoj. Libroservo proponis E-librojn. Andreo Grossmann prezentis kajerojn de TAKE pri konstruado.
      Post la bona kaj abunda tagmanĝo ni povis elekti diversajn ekskursojn. Interesa estis vizito de la mezepoka kastelo Fort de Joŭ transformita al fortikaĵo. Ĝi havas la plej profundan puton (120 metrojn) en Eŭropo. Ne malpli interesa estis vizito al grotoj de Vallorbe, situantaj en Svislando. La kavernoj estiĝis pro la subtera elfluo de Orbe el la lago de Joŭ. En Svislando ni vizitis ankaŭ la muzeon Baud de mekanikaj muzikiloj. Kelkaj el ili estas veraj unikaĵoj.
      Alia interesa vizito gvidis nin al la fromaĝejo Marcel Petite. Fort Saint Antoine estas malnova militfortikaĵo transformita al kelo por maturigado de la fromaĝo Comté. Ĝi estas unu el la plej ŝatataj fromaĝoj. Impresis altaj stokoj da plurkilogramaj fromaĝ-diskoj. Feliĉe la laboro estas aŭtomatizata.
      En la ''Domo de la rezervejo'' sur areo je 500 m2 estas instalitaj interagaj ekspozicioj dediĉitaj al faŭno kaj flaŭro de la ĵurasa montaro. En proksimeco oni povas promeni ĉe la lagoj de Remoray kaj de Saint-Point, kiuj estas bone rimarkeblaj el belvidejo en alteco je 940 metroj. Kelkaj el ni biciklis al pli foraj lokoj. En Metabief ni vizitis fromaĝejon de Mont d'Or, kie oni povas aĉeti diversajn fromaĝojn kaj aliajn regionajn produktaĵojn.
      Ĵaude ni havis la plezuron akcepti viziton de Mireille Grosjean kun amikino ŝia. Mirejo regalis nin per ĉokoladaj bombonoj ''Merci''. Venis ankaŭ du instruistoj: Emmanuel Desbrières kaj Alexandre André. Ili instruas en francaj lernejoj kaj rakontis al ni pri siaj spertoj pri enkonduko de Esperanto, pri interŝanĝoj kun aliaj lernejanoj kaj pri vojaĝo kun lernantoj al Slovenio.
      Vespere Renée Triolle prelegis pri la interesa vivo de Victor Lebrun, kiu estis franca esperantisto kaj iama sekretario de Leo Tolstoj. Alia ŝia prelego temis pri famaj virinoj en Esperantujo. Luc Allemand rakontis kaj per bildoj ilustris sian vojaĝon per biciklo ĉirkaŭ la Nigra maro. Alian interesan (kvarmonatan) vojaĝadon per ĉevalo prezentis Nathalie Rigault. Ni ankaŭ ĝuis ludadon de liro fare de Luc Allemand.
      Post longa tempo sen fizikaj E-renkontiĝoj ni povis ĝui agrablan semajnon en bona familia etoso.

Liba Gabalda






6-a METABIEF