Dum mia juneco, mi plurfoje ne tradicie vojaĝis: mi volontulis por la internacia asocio WWF en Franca Gujano dum 1 monato kaj duono; same faris en Senegalio dum 3 monatoj por malpli fama asocio kiu protektas testudojn; kaj fine vivis dujare en Gvadelupo.
      Pli malfrue, post la naskiĝo de 3 infanoj, okazis du pliaj vojaĝoj: la unua okazis en 2010 tra Brazilo, kun dorsosakoj, dum 5 monatoj kaj la alia en 2016, per ĉevalo tra Francio dum 4 monatoj kaj duono.
      El tiuj du lastaj vojaĝoj naskiĝis emo al verkado de libro. La titolo de tiu libro, verkita en la franca estas : En toute liberté – une famille buissonière (Editions St Honoré – decembro 2019). En Esperanto: En tuta libereco (sed bedaŭrinde ne tradukita Esperanten).
      Mia vojaĝmaniero:
      - Longdaŭra kaj malrapida vojaĝo por ĝui la vivon,
      - Pere de la internacia lingvo por la parolplezuro kaj la interkonatiĝo kun la loĝantoj,
      - Kunvivanta kun miaj infanoj,
      - Sen poŝtelefono kaj aliaj navigilo aŭ komputilo por esti vere libera.
      Miaj gefiloj en 2010 estis 10 j.(Salome), 8 j.(Noemi) kaj 5 j.(Zakari) jaraĝaj. Tiu juna aĝo decidis pri la daŭro de la vojaĝo (mi ne volis apartigi la infanoj de ilia patro dum tro multe da tempo) kaj pri la programo: gravis kalkuli kun iliaj emoj kaj ilia laciĝemo. Mi do imagis sufiĉe trankvilan vojaĝon: ni veturis tra la lando ĉefe per noktaj busoj (sed ankaŭ ŝipe dum 5 tagoj laŭ la riverego Amazono, kaj aviadile unu fojon por eliri el Amazonio), kaj ni restis mezume 6 tagojn en ĉiu loko.
      La vojplano estis pli malpli preta por la 3 unuaj monatoj, laŭ la disponebleco de la esperantistoj enskribitaj en la Pasporta Servo kaj la indaj lokoj notitaj en la turisma libro Lonely Planet. Post tiuj tri unuaj monatoj, alvenante en Manaus, en Amazonio, estis do tempo por peti vizon kaj elekti la sekvon de la vojaĝo. Tiam mi decidis ne viziti alian landon el Sudameriko kaj partopreni en mia unua Esperanta Kongreso, la nacia kongreso de Brazilo, ĉe la pordo de la malseka regiono La Pantanal.
      Vidu nian definitivan vojplanon :
      Danke al Esperanto, ni tranoktis dum proksimume duono de la tempo ĉe brazilanoj, kiuj ege bone prizorgis pri ni 4 (aŭ eĉ 5! kiam mia edzo vojaĝis kun ni dum 1 monato). Estis do granda sukceso por mia unua sperto de uzado de la lingvo. Tamen anekdoton mi deziras rakonti al vi, ĉar mi kelkajn horojn dubis ĉu vere Esperanto funkcios.
      Vidu: Ni surteriĝis en Rio, kie estis planitaj 3 noktoj ĉe Telma. Kelkajn tagojn antaŭ la elflugo, mi sendis mesaĝon al ĉiuj esperantistoj el Rio por scii ĉu iu povus konduki nin de la flughaveno al la domo de Telma. Mi ricevis 1 respondon el viro kiu diris al mi ke li venos por akcepti nin kun sia edzino pli malpli 40 minutojn post la horo de surteriĝo. Alvenante en Rio kaj enirante la vestiblon post la dogano je la kvara matene, ni surpriziĝis ĉar viro, sola, jam atendis nin kaj venis al ni agante kvazaŭ tio estis planita. Estis la unua fojo ke mi interŝanĝis en Esperanto kun ne franca persono, mi ĝojis perfekte kompreni lin. Male, li neniam respondis al miaj demandoj kvankam mi provis havi klarigojn (ĉu vi ne informis ke ankaŭ via edzino venos? Kial finfine vi alvenis pli frue ol antaŭvidita?).
      Kaj mi devis akcepti ne atenditan situacion : tiu esperantisto tute ne komprenis min. Kion fari? Ni ekiris kun li, preskaŭ certaj ke li ne estis la taŭga persono, sed pensante ke eble la aliaj ne povis veni kaj petis helpon al li. Kiam ni alvenis al la domo, mi ja certis ke okazis grava problemo: certe la esperantista paro nun atendis nin en la flughaveno, ĉar tiu ĉi domo ne estis tiu de Telma. La viro tuj montris al ni niajn ĉambrojn, prezentis al ni sian edzinon kaj oferis al ni festenon por la matenmanĝo. Ni akceptis ĉar mi ne volis esti malagrabla sed estis pli kaj pli ĝenitaj pensante al la paro kaj Telma kiuj nin certe atendis de pli ol horo. Post multaj provoj por peti telefonon, mi finfine decidis forlasi la matenmanĝan tablon por serĉi telefonon en la domo. Mi mem prenis ĝin kaj montris la numeron de Telma. Uf ! Estis la fino de la problemo: Telma tre bone komprenis min ! Kaj post interŝanĝo kun nia gasto, ŝi solvis la aferon.
      De kie venis la problemo? Ŝajnas ke la cerbo de kelkaj personoj, kiuj tamen tre bone regas la Esperantan lingvon, blokiĝas kiam ili devas interŝanĝi kun eksterlandano, eĉ se tiu eksterlandano ankaŭ kapablas paroli la lingvon. Mi cetere unu foje pli spertis tiun strangan aferon, dum la nacia kongreso de Brazilo! Bedaŭrinde mi neniam pensis skribi anstataŭ paroli por, eble?, solvi la malfacilaĵon.
      Pri la infanoj nun. Kvankam ili neniam vojaĝis eksterlande, aviadile, kun dorsosako kaj sen la patro, ili neniam streĉiĝis aŭ zorgis. Ili tiom ĝuis la vojaĝon ke ĉiuj tri decidis resti kun mi ĝis la fino de la vojaĝo, kvankam ili povus rehejmeniĝi kun sia patro post lia unuamonata restado kun ni.
      Naturo, libereco, bestoj, piedirado, banado, glaciaĵoj, suno, renkontoj: ĉio plaĉis al ili.
      Ili nombris sen plendi la kvanton de pikoj de kuloj por scii kiu venkos (Zakari kun 154 pikoj la 24an de aprilo en la natura parko de Jalapão!) kaj ili gustumis ĉiujn manĝaĵojn. Post iom da timemo, ili ĝoje komunikis kun esperantistoj, dormis trankvile en hamako meze de la arbaro, kaj regule translokiĝis dormante en busoj.
      La nura tasko kiu ofte malĝojigis ilin estis la devigo verki taglibron. Ĉar efektive, se en Francio oni povas mem instrui al siaj gefiloj, necesas pruvoj pri la instruado, kaze de kontrolo. Kaj plejparte, ĉar ili frekventadis lernejon, ili devis sekvi ties ritmon por povi frekventi ĝin denove post la vojaĝo. Mi do devigis ĉiun el ili verki taglibron, kiu nun estas bela memoraĵo de tiu neordinara vojaĝo.
      Por tiu alia longa vojaĝo, miaj gefiloj estis pli aĝaj kaj pro tio, nur Zakari, 11 jaraĝaj, akompanis min dum la tuta vojaĝo. Lia partopreno povis ŝajni iom stranga ĉar li neniam rajdis ĉevalon nek sportumis antaŭ tiu vojaĝo, sed tamen li tuj akceptis por mia plej granda plezuro!Salome siaflanke preferis resti trankvile kun sia patro kaj Noemi nepre volis trapasi la ekzamenon kiu okazas je la fino de la mezlernejo, la breveton. Ŝi do rekuniĝis nur por la lasta monato kaj duono, kvankam ŝi tamen multe ŝatas rajdi ĉevalon.
      La unua tasko por prepari la ekskurson esti trovi 3 ĉevalojn, ĉar sen ili, neniu vojaĝo eblis! Tre rapide mi trovis la unuan, fakte poneon nomatan Ĉokolad-Vanilo, ĉar mi jam konis ĝin ! Ĝi estos por Zakari. Sed trovi la du aliajn necesis multe pli da tempo, fakte 7 pliajn monatojn post la aĉetado de Ĉokolad-Vanilo. Avelo-n kaj Nugato-n mi trovis preskaŭ samtempe, bonŝance en mia proksimeco. Avelo-n estis nur 3 jaraĝaj, ĝi estos por Noemi sed necesas ke tuj ni eduku ĝin por ke ĝi akceptu homajn zorgojn kaj selon, kaj por ke ĝi alkutimiĝu al ĉiuj novaĵoj. Siaflanke, Nugato tre bone taŭgos por mi pro granda kvieteco, kiu ebligos min zorgi samtempe pri la vojo kaj pri la paro Zakari kaj Ĉokolad-Vanilo.
      Fino de oktobro 2015 mi do finfine sciis ke la revo povus iĝi realon kaj ke mi devos nun rapide komenci konkrete prepari la vojplanon. Ĉar ĝis nun, ne sciante ĉu mi sukcesos trovi ĉevalojn, mi nur sciis ke mi volis viziti unu el miaj fratinoj sude de Francio, la baptpatrinon de Zakari oriente de Francio kaj la Esperantan Kulturan Centron de Grésillon, centre de Francio.
      Iom post iom, parolante pri tiu vojaĝo-plano al Esperantaj kaj francaj geamikoj, kelkaj personoj proponis akcepti min. Prepari la precizan itineron fariĝis la duan taskon: ege longa laboro pro tio, ke mi ne planis aĉeti ĉiujn paperajn bezonatajn mapojn (necesus multe tro da ili), nek uzi navigilon. Mi do trovis danke al Interreta mapo per kiuj padoj ni povus iri de loko al loko, sciante ke, plej ofte, ni havis certigitan tranoktejon nur pli malpli ĉiujn 15 tagojn. Intertempe, ni povis sekvi iun ajn itineron.
      Tiu malfacila tasko postulis 5 monatojn da vespera laboro (mi uzis 1:25000 skalan mapon) por trovi la espereble plej taŭgajn sen asfaltajn vojetojn aŭ padojn kaj printi la itineron.
      Jen nia vojaĝo: 2200 kilometroj dum 130 tagoj da vojaĝo; 70 % de la tranoktejoj ne estis antaŭe planitaj, 17 noktojn ni pasigis ĉe 7 diversaj francaj esperantistoj.
      Tuj post la aĉetado de ĉevaloj, estis ankaŭ tempo por trovi la plej efikan materialon por la komforto de ĉevaloj (ŝarĝoselojn kaj specialajn sakojn) kaj por ni, por pretigi pakaĵojn. Por ne tro pezi sur niaj kvarpiedaj amikoj, mi elektis vojaĝi sen tendo kaj matraco por ni, kaj sen barilo por ili. Tio signifas ke plej ofte ni ekserĉis je la fino de la tago ĉirkaŭigitan herbaĵon por la ĉevaloj kaj ofte trovis samtempe sekajn lokojn por nia tranokto (hangaron, garaĝon, bovejon aŭ kaprinejon, terason, eĉ unufoje preĝejo! kaj kelkfoje: litoj en domo!). Feliĉe, ĉar printempo 2016 estis tre pluva!
      Kiom da belaj renkontoj ni faris danke al tiu sistemo! Estas mirinde konstati kiel la homoj plezure helpas kaj volonte babilas. Sed veras ke estas aventaĝo vojaĝi kun ĉevaloj kaj infanoj, ĉar ambaŭ vekas intereson...
      Sed la grava punkto, kiun mi absolute deziras raporti tie, estas la plezuro kiun mi havis vojaĝi sen poŝtelefono, sen komputilo kaj sen navigilo (kiel jam mi faris en Brazilo). Estas por mi la kondiĉo por esti vere libera. Oni vivas kompletan aventuron, ĝuante pejzaĝojn aŭ babilante kun iu sen esti ĝenitaj de sonorilo de poŝtelefono. Oni devas elturniĝi kiel eblas por trovi solvon kiam problemo aperas. Oni senpacience atendas la ĝustan momenton por sendi novaĵojn al ĉiuj. Oni ofte ekbabilas kun personoj kiujn oni renkontas, pro tio ke oni ne estas kaptita de siaj aparatoj.
      Unuvorte: nenio pli valoras ol la senperaj ligiloj kiujn ni teksas kun la naturo kaj la homoj. Forgesu viajn telefonojn kaj televidojn, levu la kapon kaj rigardu, flaru, aŭskultu, babilu, interŝanĝu!
      Miaflanke, mi neniam havis poŝtelefonon kaj navigilon, kaj ne deziras posedi ilin. Kaj la sekva vojaĝo estos sen tempolimo!
Nathalie Rigault