Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

La 26-a MKR

Ĉi jare MKR jam venis al ĝia 26-a eldono kaj post pasintaraj alpaj pintoj la aranĝo translokiĝis suden, al maro, al Adriatika insulo Lošinj. Inter 01-a kaj 04-a de oktobro 2015 hostelo en urbeto Veli Lošinj gastigis ĉi jarajn MKR-partoprenantoj je nur kelkaj metroj super marnivelo. Aranĝo donis eblecon naĝi (la eblecon plej bone uzis partoprenantoj el norda Eŭropo por kiuj 20-grada marakvo estis tutagrabla), sed la plej multe da tempo partoprenatoj pasigis vizitante montojn kaj montetojn de insulo Lošinj. Plej alta estas Osorščica, kiu kun siaj 588 altecmetroj ne estas tre alta kompare kun aliaj kontinentaj montoj, sed tamen ofertas neforgeseblan rigardon al maro kaj najbaraj insuloj kun densa odoro de mediteranaj spicherboj. Sed ankaŭ pli malaltaj montoj sude de la insulo montris siajn plej belajn flankojn dum la ekskursoj: malnovan ŝtonan ŝtuparon sur romia insulvojo, golfeton Krivica kun nereale verda akvo kie partoprenantoj tuthazarde renkontis grandan oktopuson. Kaj, fine de la sudmonteta ekskurso, partoprenantoj estis premiitaj per belega sunsubiro, kiam grandega ruĝa sunglobo eniris maron apud insulo Susak!

Kvar tagoj plena je migradoj kaj agrablaj momentoj en internacia etoso rapide estis for ... sed, indas jam antaŭĝoji pri venontjara MKR kiu plej verŝajne okazos en Italio, an Apuaj Alpoj en nordokcidenta Toskano. Pli da informoj trovu je http://keja.hr/mkr/ en la marto de la jaro 2016!


Vanja Radovanović