Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

Vredesroute

Itinero de la Paco

2015 Vredesroute

Dum la Jubilea Kongreso en Lille estis ebleco partopreni ekskursojn. Merkrede la plej granda kvanto da kongresanoj vizitis Bulonjon ĉe Maro, kie estis festotago omaĝe al la Unua Kongreso de Esperanto. Krom tio estis aliaj tuttagaj ekskursoj. Internacia grupeto konsistanta el 12 esperantistoj el 7 nacioj sub gvido de PIET GLORIEU (legu Pit Glorié) biciklis en Belgio je biciklista vojeto nomata VREDESROUTE. Ĝi estis biciklado preter memorlokoj de la Unua Mondmilito.

El la kongresa urbo Lille ni busvojaĝis al la belga urbo IPRO. Sur mapoj la urbo estas ofte skribita kiel Ieper aŭ Ypres. En Ipro ni luis biciklojn kaj ni direktis al la unua haltejo la monto Hill 62. Sur la monteto estas konstruita monumento dediĉita al kanadaj soldatoj, kiuj ĉi tie defendis aliron al la urbo Ipro dum bataloj inter aprilo kaj aŭgusto 1916. Sur la monumento estis skribita nomo Sorrel, sed nia gvidanto diris, ke oni uzas nomon Hill 62, kiun donis al la monteto kanadaj soldatoj.

Dua memoraĵo estis Black watch corner kie estas satuo de skota soldato. Ĉi tie okazis unua batalo de defendo de Ipro novembre 1914 inter soldatoj el skota Highlanders kontraŭ prusaj soldatoj. Nomo de la memorloko estas laŭ bataliono Black Watch.

Survoje ni havis eblecon vidi fragmentojn, kiuj memorigas Grandan Militon, kiel ofte estas nomata la Unua Mondmilito. Apud biciklista vojeto estis restaĵoj de la kanono, kiu povis pafadi al distanco pli ol 6 km. Alie estas alta kruco staranta sur tomboj de mortaj soldatoj.

Memore al 60 000 aŭstralaj kaj novzelandaj soldatoj, kiuj mortis, estas dediĉita granda memorialo kun tombejo Polygon wood (Polygon arbaro). Sur la monteto estas proksim 10 m alta ihlano sur kiuj estas informoj pri batalantoj el Aŭstralio kaj Novzelando. La batalo ĉe Polygon arbaro oakzis septembre 1917. Sub la monteto estas tombejo kun multaj tomboj pri kiuj oni precize zorgas. La memorlokon proponis gvidanto de la 5-a Aŭstrala Divizio general-majoro J. J. Talbot Hobbs.

La plej impona estas brita tombejo Tyne Cot, kiu havas rondan formon. Meze staras alta kruco ĉirkaŭ kiu en rondoj estas unuopaj tomboj. La loko el orienta flanko estas gardita per alta muro en kiu estas lokigitaj pluaj memortabuloj. En la muro estas konstruitaj du kupolformaj konstruaĵoj sur lokoj, kie estis militaj bunkroj. Sur la teritorio de la tombejo estas ankaŭ kelkaj germanaj tomboj. Apud la tombejo estas malgranda museo, kie estas videblaj elfosaĵoj kaj informtabuloj. Post vizito de Tyne Cot ni tagmanĝis en la restoracio, kiu situas en loko, kie estis laktofabriko. Apud la restoracio estas eta muzeo, kiu prezentas teknologion de laktofabriko. Najbare estas rekonstruita ventomuelejo.

Memoraĵo The Brooding Soldier (Memorial St. Julien) estas dediĉita al kanadaj soldatoj. La statuo prezentas kontemplatan soldaton, kiu tenas en manoj pafilon direktitan al tero. La soldato estas sur alta ŝtona kolono. Dum la mondmilito ĉi tie germanoj uzis gazon kontraŭ kanadaj soldatoj.

La granda germana tombejo nomiĝas Langemark kaj videble ĝia arkitekturo kaj koloro kompare kun aliaj tombejoj estas alia. Dominas germana strikteco kaj simpleco. Dum nia vizito la tombejo estis parte rekonstruita. Unuopaj tomboj estas kovritaj per kvadrataj granitaj tabuloj. Ĉi tie estas entombigitaj 10 143 soldatoj de 4-a Germana Armio, kiuj mortis de la 11-a de novembro 1914 ĝis fino de la Unua Mondnilito en 1918. En la tombejo estas betonaj bunkroj kaj apud la tombejo estos eta muzeo.

Revenante al Ipro ni vidis Draphalon, kiu al mi memorigis Sukjenicu en la pola urbo Krakovo kaj Menen-pordego, kiu estas dediĉita al anglaj soldatoj. La urbo Ipro estis dum la Unua Mondmilito totale detruita kaj rekonstruo daŭris longaj jaroj post la fino de la milito. Nun la urbo estas pitoreska kun siaj malnova kaj novaj urbopartoj. Ipro estiĝis pilgrimloko de britaj loĝantoj, kiuj ofte vizitadas la memorlokoj el la Unua Mondmilito.

Anstataŭ konkludo de la biciklista ekskurso mi komparos belgajn memorlokojn el la Unua Mondmilito kun memorlokoj el la Dua Mondmilito en Slovakio. Pri memorlokoj en Belgio oni precize zorgos, ĉio estas pura, herbejoj konstante tranĉitaj, funkcias servoj (ekz. muzeoj, parkejoj, necesejoj, restoracioj, informtabuloj ktp.) kaj ili estas ofte vizitataj ĉu grupoj de studentoj, ĉu skoltoj, ĉu familioj aŭ unuopuloj. En Slovakio la memorlokoj estas bele konstruitaj kaj havas altartan valoron, sed ili estas purigitaj nur dum festotagoj, malofte aŭ neniam funkcias servoj kaj malmute da homoj vizitadas ilin. En Slovakio mankas edukado al sia historio, kiu estas riĉa kaj plena da herooj kaj simplaj homoj, kiuj batalis kaj mortis por paco. Mankas ankaŭ organizaĵo kiel CWGC (Commonwealth War Graves Commission), kiu zorgas pri militaj memorlokoj kaj tombejoj. Eble slovakaj esperantistoj estos iniciatontoj kaj fondos organizaĵon kiuj plenumos taskojn rilatajn al bataloj por paco.


J. Vajs