Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

Pupov

2015 Pupov

Super la montaro Malgranda Fatro pendis hororigaj, pezaj kaj nigraj nubegoj. Ili aŭguris nenion bonan. Nia paŝado startis ĉe la hotelo Diery en domaro Biely Potok, kiu apartenas al la konata slovaka vilaĝo Terchová. Eĉ sabato la 20-an de junio 2015 estis griza tago en la montaron direktis multaj turistoj. Por ili estis ĉefa celo Jánošíkove diery. Nia grupeto celis aliflanke. Laŭ la verdkolora signo ni celis al la monto Pupov en la montaro Kysucká vrchovina. La monto inter aliaj pli altaj montoj de la najbara montaro Malgranda Fatro aspektas malgranda, sed ĝi per sia alteco 1 096 m super maro estis envicigita de slovaka geografo František Kele inter 33 altaj slovakaj montoj de unuopaj montaroj. La verko de F. Kele estis nia gvidlibro en la turisma programo "Slovakaj montaroj". De la vilaĝa ĉefvojo post kelkcentmetroj ni turniĝis norden kaj supreniris al domaro Huličiarovci, kiu nun estas plena da lignaj ripozdometoj. Kelkfoje ĉirkaŭ ni rapide motorciklis sur kvarrada motorciklo tre juna duopo de geknaboj. Super la domaro estas multaj herbejoj kiujn nun komencas oni falĉi. Post unu horo ni alvenis al vojkruco, kie estas kampa kruckolono. Ĉi tie unuafoje pluvegis kaj faladis hajlo. Dank al densaj arboj ni estis sekaj. La pluvo ne daŭris longe kaj ni povis ekpaŝi, nun laŭ flava koloro rekte al Pupov. La vojeto kondukis tra miksita arbaro en kruta deklivo. En alteco 1 045 m estas okcidenta pli malalta pinto de Pupov de kiu kondukas nesignita vojeto al la ĉefa pinto de Pupov. Post kelkaj dekmetroj la vojeto ŝanĝiĝas al malbona, kota arbara vojo. Ĉirkaŭa arbaro aspektas kiel post milito. Homoj ĉi tie ekspluatis lignon, sed forgesis ordigi. La pinto de Pupov estas meze de arbaro kaj mankas elrigardoj. Estus bone, se iu ĉi tie konstruos elrigardturon, ĉar el Pupov estas la plej bona rigardo al montoj Granda kaj Malgranda Rozsutec. De la pinto ni malsupreniris al domaro Jánošíkovci, kiu estas naskiĝloko de slovaka popola heroo Juraj Jánošík. Denove pluvis. Apud la domaro ni denove revenis al turisma vojeto kun la verda signo. Al la hotelo Diery ni revenis je la kvara horo posttagmeze.

Supreniro sur la pinton Pupov apartenas al facilaj kaj agrablaj supreniroj. Longeco de la supreniro estas 12 km kaj diferenco inter la plej alta kaj malalta lokoj estas 521 m. Nia paŝado kun du "pluvaj" paŭzoj daŭris 5 horoj.

La supreniro al Pupov estis jubilea, ĉar ĝi estis en vico de la montoj en programo "Slovakaj montaroj" je deksepa loko el tridektri planitaj montoj. Tio signifas, ke la programo estas en duono. Ĝis nun la programon partoprenis 27 esperantistoj kaj simpatiantoj, kiuj reprezentas 103 suprenirojn. La programo komenciĝis en la jaro 2008. Pri venontaj supreniroj interesuloj povos ekscii en la rubriko "kalendaro-okazos".


J. Vajs