Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

Skotlando kaj Anglujo

Fort William, Fort Augustus, Loch Ness, Edinburg, Lockerbie, Glen Nevis

2015 Skotlando kaj Anglujo

En skota havenurbo Troon ni albordiĝis la 3-an de majo 2015 vespere post la 18-a horo. Tuj ni direktis norden. Kompare kun Irlando la lando estas malgaja kaj mankas verda koloro, kiu estas karakteriza por Irlando. Apud la plej granda skotlanda urbo Glasgovo ni veturis okcidenten kaj laŭlonge de lagoj, tra senhomaj montaroj ni celis al urbo Fort William, kie ni alvenis nokte. Dumvoje ni vane serĉis loĝadon, ĉiuj hoteloj, hosteloj kaj pensionoj estis plenaj. Nin savis tendaro sub Ben Nevis. Ni rapide konstruis tendojn, ĉar komencis pluvi. Pluvegis tutan nokton ĝis la 9-a horo matene. Malbona vetero estis kaŭzo, kial ni decidis translokiĝi al hostelo Borrowdale, kiu estas konstruita tuj ĉe la komenco de la vojeto al Ben Nevis.

Lunde la 4-an de majo ni ekskursis en urbo Fort William, ne granda (ĉirkaŭ 9 000 loĝantoj) sed bela urbeto, kiu situas en la montaro Highlands apud la golfo Loch Linnhe. La urbeto estis bazo por turistoj, elirpunkto al Ben Nevis kaj lasta haltejo de turisma vojo West Highland Way. Nia unua celo estis kastela ruinaĵo Inverlochy Castle, apud kiu estis dufoje grandaj bataloj en la jaroj 1431 kaj 1645. Poste ni vizitis preĝejon St. Andrew´s Church kaj Muzeo de Hiĝlands. En la muzeo estis dokumentoj pri observatorio sur Ben Nevis kaj historiaj bildoj pri unuaj supreniroj al la plej alta monto de Skotlando. Pluan tagon ni supreniris al Ben Nevis. Pri la supreniro legu ĉi tie

Merkrede ni ekskursis al Kaledonia kanalo, kiu konektas Nordan maron en oriento kun Atlantiko en okcidento. La plej longa skota kanalo havas 96 km inter urboj Inverness kaj Fort William kondukas tra lagoj Loch Ness, Loch Oich kaj Loch Lochy kun 29 kluzoj. Ĝin konstruis Thomas Telford por certigi pli mallongajn transportvojojn por la industriaj varoj kaj eviti la malbonveteron norde de Skotlando. La kanalo funkcias de 1822. La plej interesa parto de la kanalo estas en la urbo Fort Aŭgustus, kie estas sistemo de kluzoj en loko nomata Neptune´s Stairscase. Ni rigardis kun malfermaj buŝoj al impona teknika verko, fotografis kaj admiris harmonion inter tekniko kaj homa agado. Ŝipestroj kunlaboris kun surteraj teknikistoj, kiuj malfermadis kaj fermadis akvajn pordegojn de kluzĉambroj kaj senprobleme levadis aŭ mallevadis grandajn kaj etajn ŝipojn. El homoj ellradiis memkonscio kaj fiero. Tekniko kaj konstruaĵo, kiuj servas al homoj por plifaciligo de laboro estas la plej bonaj produktoj de homa intelekto.

La lago Loch Ness estas mondkonata dank´ al Nessie, monstro de Loch Ness. En la vilaĝo Drumnadrochit estas muzeo dediĉita al Nessie. Unuopaj ejoj de la muzeo estas dividitaj laŭ temoj kaj klarigas esploron de la lago kaj dokumentas historiajn faktojn pri la monstro. Tuta muzeo celas al tute klara konkludo, ke la monstro ne ekzistas. En la muzeo estas videblaj diversaj teknikaj helpiloj, kiuj estis uzataj dum la esploro: submaraj ŝipoj, mezuriloj, sondiloj, ŝipoj ktp. Nedubinta fakto estas, ke Nessie helpas al lokaj entreprenistoj.

Revenante al Ben Nevis ni haltis ĉe la statuo dediĉita al soldatoj de Brita komando. Sur memormonteto estas ankaŭ novaj memortabuloj, kiuj rilatas al bataloj en Afganio. Lasta nia vizito okazis vespere en la valo Glen Nevis, kiu situas okcidente de Ben Nevis. La valo estas pitoreska kun arbaroj kaj rivereto Nevis. En la valo estas la plej alta skota akvofalo Steall Falls (alta 120 m). Vespera krepusko kreis belegajn kolorajn bildojn sur ĉirkaŭaj montoj.

Ĵaŭde ni vojaĝis tra norda Skotlando en ĉefurbon Edinburgo. Pri la urbo ni multe konis, sed vidi ĝin per propraj okuloj estas alia „kafo“. Per nomo de la urbo ĉiu povas ekkoni diferencon inter angla kaj skota lingvo. Nomo Edinburgh, laŭ kiu la ĉefurbo estas mondkonata, estas angla, en la skota estas Dùn Éideann (legu tun eĉan) kaj signifas „monto de Edin“. Ke Edinburgo estas granda urbo (ĉirkaŭ duonmiliono da loĝantoj) ni ekkonis kiam ni deziris parki. Longan tempon ni rondvojaĝis ĉirkaŭ la urbocentro, sed vane. Post unu horo ekaperis unu libera loko kaj ni povis realigi sopiratan ekskurson. Niaj unuaj paŝoj kondukis al Skota nacia galerio, kie estas prezentitaj artaj juveloj. Konataj artpentristoj kun originalaj bildoj estis estetika travivaĵo, sed ne por ĉiuj., Kiam iu vizitanto senemocie kun ŝtonaj okuloj diris „ Do, bildo kiel bildo. Mankas cervoj en arbaro“, Vladko Škuta komentis la situon per la frazo: „Ne metu briliantojn al porkoj!“ Dua loko de nia ekskurso estis kastelo Edinburgo kun la Kapelo de Sankta Margarita, kie estis multe da homoj. Wolfgang estis fascinita de la urbo, arkitekturo kaj homoj. Li deziris resti en la urbo tutan tagon, sed nia programo estis alia. El Edinburgo ni direktis suden al la lago Loch Kent, kie ni enloĝiĝis en Galoway Activity Centre. La loĝejo estis surprizo, ĉar ni dormis en originala mongola tendo – jurto (gero).

Vendrede la 8-an de majo ni vizitis etan (4 000 loĝantoj) skotan urbon Lockerbie, kiu lokiĝas 32 kilometrojn malproksime de la landlimo al Anglio. La urbeto mondfamiĝis en la jaro 1988, kiam la 21-an de decembro eksplodis super ĝi Boeing 747 de flugkompanio Pan Am 103. Mortis 270 homoj el 21 nacioj, el kiuj estis 259 en la aviadilo (243 pasaĝeroj kaj 16 aviopersonoj) kaj 11 en la urbeto. La viktimoj havas ne grandan memorlokon en la urba tombejo. En Lockerbie okazis en junio de 2011 la 106-a Skota Kongreso de Esperanto.

Posttagmeze ni supreniris al Scafell Pike kaj sabate ni turniĝis al Londono kaj revenadis hejmen.


J. Vajs