Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

Scafell Pike

Scafell Pike (978 m s.m.), Anglujo, 8-a de majo 2015

2015 Scafell Pike

Post supreniro al la plej alta monto de Skotlando kaj samtempe ankaŭ de Unuiĝita Reĝlando (Ben Nevis, 1 344 m s.m.) ni komencis pripensi, kiu estas la plej alta monto de la tuta Anglujo. Ni sendis SMS-demandon al Majka Walker, filino de Vlado, kiu vivas en Anglujo. Ni ricevis jenan respondon: "Scafell Pike kun alteco de 978 metroj troviĝas kvin kaj duono da horoj suben de Ben Nevis. Direkta numero en SAT navigacio CA125XJ."

Ni sidiĝis ĉe mapoj kaj serĉis idealan vojon kun ebleco, supreniri sur la monton, se estos konvena vetero. Matene la 8-an de majo 2015 montriĝis tre bela vetero kaj ankaŭ reala ŝanco supreniri la monton Scafell Pike. Laŭvoje ni devojiĝis urbon Lockerbie - malĝoje konata de tragika terorista aviadila katastrofo en la jaro 1988. Kiam ni alproksimiĝis al urboj Penrith kaj Keswick, la vetero komencis malrapide malboniĝi. Ni venis valon Borrowdale kaj al fina haltejo por aŭtomobiloj - farmbieno Seathwaite. Post 15 minutoj ni venis al belega ŝtona ponto - STOCKLEY BRIDGE kaj ni supreniris maldekstraflanke de la rivereto RIVER DERWENT. Irante dekstraflanke de monto GREAT GABLE ni renkontis turistojn kiuj konsilis al ni daŭrigi maldekstren kaj la alian vojon elekti por malsupreniro. Mi devas mencii, ke turismaj vojoj estas bone reguligitaj, sed sen turismaj signoj. Iuloke ĉe krucvojetoj estas mapetoj kovritaj per laminata folio, sed tio ne estas regulo.

Trapasante sub masivo de la monto GREAT END la vetero malboniĝis draste. Ekpluvis, fortigis la vento kaj komencis nebulo. Nia grupo komenciĝis dividi kaj al montpinta atako daŭrigis duopo Miroslav Papaj kaj Valér Formánek. Ceteraj grupanoj atingis montpasejon ĉe la monto Great End. La videbleco estis tre malbona, neeblis orientiĝi, fortigadis ventego kun pluvo kaj neĝo, tial la grupeto ŝanĝis direkton, kaj malsupreniris valon. Laŭ la mapo, de montpasejo sur Scafell Pike la vojo daŭrus 26 minutoj. La vetero tiom malboniĝis, ke kelkfoje ni devis ekhalti kaj atendi malpli densan nebulon por trovi pluan vojon. Sed du anoj de nia ekspedicio estis ĉiam ie sur montodorso. La unua ekaperis Valér, kiu ankaŭ rezignis supreniri. Miro ne venadis, kaj la vetero plu malboniĝadis. Ni jam timis kie li estas, sed ni atendis en senventejo sub la monto Great End. Pluvegis kaj kvanto da akvo rapidis tra la valo, forte plenigita de ŝtormo, kiu trakuris la areon Lake Discrit.

Unuaj vortoj de aperinta Miro estis: "Mi supervenkis la Scafell Pike, sed en teruraj kondiĉoj!!! Mi nekapablis orientiĝi. Sed mi havas ankaŭ pintan foton - mi sukcesis, kiam la nebulo por unu sekundo maldensiĝis iomete. La vojo al montopinto estis multe pli komplika, ĉar tiuj 60 altecaj metroj de montpasejo mi devis almenaŭ trifoje supervenki. Post ĉiu el tri pintoj estis kruda malsupra deklivo kaj denove supreniro. Ĉiu pinto ŝajnis al mi montopinto. Mi jam ĝojis, ke mi fine estis en valo..." En kelkaj etapoj de la supreniro estis tiom malbona videbleco, ke ni malfacile vidis proprajn ŝuojn. Kaj konkludo estas: - Tiu, kiu rezignis, propradire venkis super si mem. Tute malsekigitaj kaj frostigitaj ni atingas nian aŭtomobilon ĉe farmbieno Seathwaite. Tie ĉi al ni bone helpis Wolfgang Koller kaj Ivetka Morgošová. Ni enloĝiĝis en Youth Hostel Borrowdale, kaj dum la tuta nokto pluvis.

La supreniron partoprenis: Miroslav Papaj (unusola supreniris sur la monton Scafell Pike), Valér Formánek (revenis 13 minutoj sub la montopinto), Ján Vajs, Renata Staňová kaj Vladimír Škuta (revenis 26 minutoj sub la montopinto). Se en turismaj gvidlibroj oni skribas, ke en kazo de malbonigo de vetero oni devas reveni kaj sekvas tri krisignoj (!!!), ĝi ne estas preseraro, sed fakto, ke oni devas reveni!!!


Miroslav Papaj kaj Vlado Škuta