Post la matenmanĝo ni veturas al la loko de komenco. Ni parkigas la aŭtomobilon (libervola takso estas 2,- €), ni surmetas dorsosakojn, sur ili pluvmantelojn, ĉapelojn kaj ni ekiras. Ni supreniras je turisma vojeto trans du ferajn pontetojn. La vojeto estas bordumata per pikemaj arbedoj ĉirkaŭŝutitaj de flavaj floroj. Societon faras al ni paŝtantaj ŝafoj. Ili havas neĝblankajn felojn purigitaj per oftaj pluvoj. Post tri kilometroj da paŝado ni alkroĉas al 800 m kruta ravino. Mi agrable supreniras. Sur pinto de la ravino malfermiĝas elira montpasejo al starigita celo. Ni refreŝigas. Wolfgang – humoristo, informas min, ke al pinto devas paŝadi ankoraŭ 5 km – angloj nomas tion „joke“ – ŝerco. Bonŝance la informo ne estas vera. La paŝado por mi estas bona. Mi atingas la duan lokon. Ju pli multe ni proksimiĝas al la pinto, des pli forta estas forta vento. Komencas neĝi. Niaj pluvmanteloj ŝanĝiĝas al flirtantaj flagoj. Sur la pinto mi estas la dua post Miro. Ĉiuj ses (Ivetka restis en la hotelo) ni akiras la pinton je la 12:35. Sekvas glaseto da likvoro kun kverkligno. Ni fotografas nin. La vento ŝanĝiĝas al hurikano. La fakuloj taksis ĝian rapidecon je 100 km por horo. Mi sentas, ke miaj manoj frostas. Mi havas rigidajn fingrojn. Mi varmigas ilin per puŝado en la buŝon. Ni malsupreniras al la montpasejo. La vento ĉesas, estiĝas silento. De supre estas la ravino pli kruta, pli longa eĉ la tempo pasigita ĉi tie estas malpli longa. La vojo al la aŭtomobilo egalas al vadado de rivereto. Amika gesto. Miro turniĝas en duono de la vojo kaj revenas al Vlado, kiu havas problemojn kun sia genuo pakita en sanhelpilo, kiu maleblas al li kuratingi la grupon. Denove ŝafoj. Kaj ni estas apud la aŭtomobilo. Mi sentas nur deziron, ke aperu Miro kun ŝlosilo. Finfine. Varmo de la hotela ĉambro. Dinner (vespermanĝo). Mi manĝas mian unuan konservaĵon. Mi atingis la unuan pinton per propraj piedoj. Mi komencas sonĝi pri pluaj ...
Valerian Formánek