Ben Nevis estas la plej alta montopinto de Britaj Insuloj kaj Skotlando.
Ben Nevis estis nia ĉi jara celo enkadre de la projekto "La plej altaj montopintoj de EU". "Ni" signifas: slovakoj V. Formánek, I. Morgošová, M. Papaj, R. Staňová, V. Škuta, J. Vajs, kaj aŭstro W. Koller.
El la haveno Troon ni veturis norddirekten al la urbo Fort Williams, kiu estas turisma centro en la Grampian-montaro. Komence de majo skotaj lernantoj havis feriojn, ĉiuj hoteloj kaj tendaroj survoje estis plenaj. Do, nokte ni konstruis tendojn en la valo Glen Nevis kaj dormis en la granda tendaro sub la monto Ben Nevis. Matene min vekis tamburado de pluvaj gutoj sur mian tendon, sed antaŭtagmeze vento forblovis pezajn nubojn kaj ekbrilis la suno. Ni eluzis la tempon por ekkoni la ĉirkaŭaĵon - ni trarigardis ruinon de la kastelo Inverlochy.
Ni venis en la urbon Fort William, kie preskaŭ ĉiuj vendejoj ofertas turismajn vestaĵojn, ekipaĵojn kaj suvenirojn. Vladko kaj Iva ankoraŭ aĉetis varmajn gantojn. Agrablan sunan promenon tra la stratoj ni finis sur la Ben Nevis - sur la tero estis desegnita la mapo kun la surskribo Ben Nevis. Nur la sekvan tagon dum la suprenirado ni admiros el la alteco nebulan perspektivon de la urbo Fort William, situanta en kurbiĝo de la lagoj Loch Linhe kaj Loch Eil.
Ekzistas du piedvojoj al Ben Nevis: la pli longa komenciĝas ĉe Achitee Farm kun aŭtorestadejo. Dua, malpli longa, sed pli kruta, gvidas rekte de la junulara turisma loĝigejo Skota Hostelo, kien ni vespere translokiĝis.
Duan tagon ni komencis nian supreniron. Frumatene ni trairis la ponton super la rivero Nevis. Sur la rivera bordo ni devis trairi barilon uzinte du-tri ŝtupetojn, helpe de kiuj ni povis transpasi tiun barilon. Malantaŭ tiu ŝtona barilo ie kaj tie paŝtis sin kelkaj ŝafoj.
La skotaj montaroj estas montaroj sen arboj kaj sen turismaj vojdirektiloj - la ununura vojdirektilo al Ben Nevis staras tuj apud la barilo malantaŭ la rivero. La piedvojeto estis prizorgata, sur malfacilaj partoj oni konstruis pontetojn kaj ŝtupojn. Ie kaj tie ĝi estis pavimita per ŝtonoj. Ĝi kompareblas kun grandega ŝtuparo sur la montopinton.
Veterprognozo ne estis bona, matene la firmamento nubkovriĝis, sed sen vento kaj pluvo. En la montpasejon invitis nin forta vento kaj unuaj gutoj de pluvo. Ni survestis pluvmantelojn, ĉapelojn kaj gantojn. Kelkaj paŝoj de ni paŝtis sin tri moderaj cervoj.
Ambaŭ partoj de la vojoj kuniĝis kaj sekve tavollinie ascendis al la montpasejo Lochan Meall t-Svidhe kun samnoma lageto kaj la pado serpentumante gvidis sur la montodorson.
Nia grupo ĉe la lageto dividiĝis. La unuan atakgrupon mi jam ne plu vidis, la dua grupo ascendis kelkajn serpentvojojn antaŭ ni. La lasta trimembra grupo, en kiu estis ankaŭ mi, ankoraŭ staris en la montpasejo. Marnivelo de tiu montpasejo estis 500 m, restis ankoraŭ venki 700 altec-metrojn.
Kun pliiĝanta altecnivelo ĉiam pli da neĝo kovris ŝtonan padon. Iuj turistoj havis grimpŝu-ungojn, sed ni paŝis sen ili, ĉar la neĝo estis mola. Neĝo ne estis nur survoje, sed ankaŭ en la aero kiel forta nebuleca malvarma neĝ-pluva vento. Serpent-vojoj subite finiĝis, plua vojo rekte daŭris al la pinta plato. Sub la montopinto ni renkontiĝis kun la revenantaj unuaj du grupoj. Iva el nia grupo decidis reveni kun ili.
Nebulo, forta vento, malvidebleco, blanka mallumo, laŭ kio ni orientiĝu? En nebula mallumo ni ekrimarkis ŝtonajn piramidojn, dek nigrajn "lumturojn" en blanka nebulo. Malrapide travadante la neĝon ni atingis nederlandajn turistojn. Kune kun tiu ĉi distirita turisma grupo ni atingis la montopinton. La montopinto Ben Nevis el unu flanko estas plataĵo kaj el la alia flanko estas krutaj deklivoj. Sur la pinto el la iama meteorologia stacio estis konstruita bivako, kiu staris vid-al-vide de la montopinta piramido. Rapide ni fotiĝis kaj revenis al serpentvojo.
Longa vojo estis supren, sed malsupren ĝi eĉ plilongiĝis. Marŝado sen ripozo, sen manĝaĵo, en pluv-neĝa vento. La trafiko surpade plidensiĝis. La turistojn delogis nek la malbona vetero.
Mi kaj Vlado estis la lastaj subenirantoj el nia grupo. Sed kiel unusolaj nur ni du staris sur la vera montopinto, ĉar ĉiuj aliaj, pro aĉa vetero kaj malbone signita direkto al la pinto, fakte revenis de la dek ŝtonaj, preskaŭ unu metron altaj piramidoj.
Ni entute trairis sep kilometrojn kaj venkis tien kaj reen la altecdiferencon po1 309 m.
En la gvidlibroj estas skribite "Ben Nevis - bone atingebla montopinto". Jes, bone atingebla, sed eble nur kiam brilas suno.
Renata Staňová
(jam atingitaj)
Situo al 10. 5. 2015
|
Monto |
Montaro |
Lando |
Alteco |
Elir- punkto |
Relativa alteco |
Kiam |
Parto- prenis |
1. |
Pico de Teide |
Tenerife |
Hispanio |
3 718 |
2 399 |
1 319 |
2011 |
5 |
2. |
Zugspitze |
Wetterstein |
Germanio |
2 962 |
1 228 |
1 734 |
2010 |
9 |
3. |
Musala |
Rila |
Bulgario |
2 925 |
1 315 |
1 610 |
2014 |
9 |
4. |
Mytikas |
Olimpo |
Grekio |
2 917 |
1 100 |
1 817 |
2014 |
8 |
5. |
Moldoveanu |
Fagaraš |
Rumanio |
2 544 |
650 |
1 894 |
2011 |
4 |
6. |
Rysy |
Altaj Tatroj |
Pollando |
2 499 |
970 |
1 529 |
2009 |
9 |
7. |
Pico |
Azoraj insuloj |
Portugalio |
2 351 |
1 223 |
1 128 |
2013 |
5 |
8. |
Chionistra |
Troodos |
Kipro |
1 952 |
1 600 |
352 |
2010 |
5 |
9. |
Sinjal |
Dinara |
Kroatio |
1 831 |
530 |
1 301 |
2013 |
9 |
10. |
Sněžka |
Krkonoše |
Ĉeĥio |
1 602 |
812 |
790 |
2009 |
9 |
11. |
Beinn Nibheis |
Am Monadh |
Skotlando, |
1 344 |
35 |
1 309 |
2015 |
7 |
12. |
Corrán Tuath |
Na Cruacha Dubha |
Irlando |
1 041 |
143 |
898 |
2015 |
6 |
13. |
Kékes |
Mátra |
Madjarujo |
1 014 |
700 |
314 |
2009 |
11 |
14. |
Signal de Botrange |
Le Haut Pays des Fagnes |
Belgio |
694 |
694 |
6 |
2012 |
8 |
15. |
Burrigplatz (Kneiff) |
Naturpark Our |
Luksemburgio |
560 |
560 |
5 |
2012 |
8 |
16. |
Vaalserberg |
Limburga provinco |
Nederlando |
322 |
282 |
40 |
2012 |
8 |
17. |
Suur Munamägi |
Haanja kõrgustik |
Estonio |
318,1 |
263 |
55 |
2010 |
5 |
18. |
Gaizinkalns |
Vidzemes augstiene |
Latvio |
312 |
282 |
30 |
2010 |
5 |
19. |
Aukštojas |
Migunaj arbaro |
Litovio |
293,84 |
282 |
10 |
2010 |
8 |
20. |
Ta Žuta |
Malto |
Malto |
230 |
70 |
160 |
2008 |
5 |