Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

Skikuro al inspiro

2015 Skikuro al inspiro

En Liptov-regiono (Slovakio) funkcias amatora klubo de filmistoj "Nicolausfilm", kiu kunlaboras kun slovakaj esperantistoj. La filmistoj ĉiujare organizas skikuradon sub la nomo "Skikuro al inspiro". La vojo estas ĉiam alia kaj la skikurado estas organizita kiel sporta kaj recesia kun celo ekkoni novajn angulojn de la patrolando. La skikuro okazadas sub slogano "Ne estas grava partopreni, sed venki"! Venkisto estas ĉiu partoprenanto kiu alvenos al la celo, kiu tradicie estas ŝenkejo. La partoprenantoj alportadas diversajn objekton, kiuj estas en la celo taksitaj laŭ nebezonateco kaj absurdo. Slovakaj esperantistoj regule partoprenadas la skikuron kaj kelkfoje alportis vere "inspirajn" objektojn. Prezidanto de LEK Vlado Škuta alportis en la jaro 2009 unu metran altan modelon de Eifelturo el kartono, Peter Piar venkis per medicina ujo "fazano" aŭ Vladko Surovček, kiu alportis por pli bona orientiĝo en la tereno mapon de Vjetnamio.

La 7-an de februaro 2015 okazis jam XIX-a jarkolekto de la skikurado. La skikurado komencis en la urbeto Liptovský Hrádok. Por Vladko Škuta estis komenco malfeliĉa, ĉar li svinge glitfalis kaj luksacis al si maldekstran ŝultran artikon. Li devis viziti malsanulejon. Aliaj skikuris el Liptovský Hrádok surborde de la rivereto Belá al la vilaĝeto Dovalovo. De tie sur neĝkovritaj kampoj kaj herbejoj oriente al vilaĝo Hybe, kie ni per la ponto nomata Lastovička (hirundo) trairis aŭtoŝoseon D1 al subtatraj ebenaĵoj. La vetero estis belega. Sur tero estis dika neĝtavolo, suno brilis kaj norde pintis majestoplene slovaka nacia monto Kriváň. Sur la ebenaĵoj estis bone preparitaj skikurejoj. En unu momento ni perdis direkton al najbara vilaĝo Liptovská Kokava. Pro tio ni deziris demandi al ni kurantaj du belulinoj. Julo Medvedi proponis, ke mi demandus ilin esperante, kie estas najbara vilaĝo. Kompreneble alparolintaj belulinoj opiniis, ke parolas kun eksterlandanoj, tuj provis paroli angle. Poste J. Kamenická demandis hispane kaj denove ili nekomprenis. Ĉeforganizanto Jano Kuska montris al belulinoj mapon de Vjetnamio kaj mi denove demandis kie ni estis. La belulinoj estis videble surprizitaj je nia societo. Poste Jano Kuska slovake alparolis, kaj la belulinoj ekkonis, ke ĉio estis ŝerco. Tri foje erare ili respondis al la demando per kiu lingvo mi demandis. Kiam ili eksciis, ke tio estas Esperanto, jam sciis pri agado de esperantistoj el Liptov-regiono. Post lingva paŭzo ni daŭrigis skikuradon tra la arbaro kaj apud vilaĝo Liptovská Kokava ni danĝere deglitis. Lasta parto de la skikurado estis al la vilaĝo Pribylina, kie ni finis per prezento de absurdaĵoj.

La skikuradon partoprenis 19 personoj, kiuj trakuris 17 km dum 5 horoj kaj absolute suprenkuris 349 m kaj deglitis 212 m.


J. Vajs

La amatora filmklubo Nicolaŭsfilm estas mondkonata dank al multaj filmkonkursoj kun unuminutaj filmoj. Se iu havas intereson pri la filmoj, bonvolu rigardi al http://www.nicolausfilm.sk/?page_id=22, kie estas plena filmoteko.

Kelkaj el la filmoj estis prezentitaj dum la renkontiĝo de E-vojaĝantoj (Poludnica), ekz.
Birdo II. (https://www.youtube.com/watch?v=uzqz_2M1WGo),
Triangulo (https://www.youtube.com/watch?v=mXifXIovHtY) aŭ
Sinsekvo (https://www.youtube.com/watch?v=5WYVEZfWTUw), kie ludis ankaŭ esperantisto Vladko Surovček.