Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

Ame al tradicio

Humida, nebula, ne tro alloga vetero por trairi montaron. Ni renkontiĝis en aŭtobuso: tri "sorĉistinoj" por supreniri ruinon de kastelo Pajŝtun, kadre de ESO-ana agadprogramo por la jaro 2015. Laŭ la konsiloj el invitilo ni havis krom nutroprovizoj, kontraŭpluvaj rimedoj ankaŭ firmajn ŝuojn kaj decidon ekskursi.

Nenio stabilas. Tiu malnova vero pruviĝis, kiam plejparto de la grupo superis en voĉdono: preterpasi nian ĉefan celon (supermara alteco 486,5m) pro onidire malbonaj rigard-kondiĉoj. Ne gravas, Pajŝtun-on eksplodigis Napoleono jam en la jaro 1809 kaj neniu predo restis tie, krom legendoj (kiuscias, en ĉi-situacio povus aperiĝi eĉ fantomo de la Blanka rajdisto?).

La agrabla vojo trakampa de Záhorská Bystrica al Marianka – pilgrimloko poiome perdiĝas inter novkonstruata vilao-aro, kies timema posedantaro defendas sin per muregoj. La naturo cedas ... Post Marianka nin ĉirkaŭprenas la arbaro, duŝas nin per foliara pluvo. Ĉe signokruciĝo ni decidas sekvi la flavan signon; nur krom kutimaj turistaj nun aperadas ankaŭ porbiciklistaj, parte kongruantaj, kio montriĝis iom konfuza. Fine de la vojo atendas kaptilo forme bufedo-restoracio. Por ni estis facile rezisti: nia celpremio atendas en Raĉa.

Post retrovo de la ĝusta vojo ni paŝas tra milde ondumita tereno. La vetero montriĝis eĉ agrabla, ni ne ŝvitas suprenirante, elprofunde spirante ni ĝuas la sanigan arbaran aeron kaj gaje intersalutas kun renkonta grupeto. Sen rimarki tion, ni trairas montdorson kaj direktas al Blanka kruco, kie troviĝas neevitinda ripozejo por lacaj pilgrimantoj. "Abelujo", somere-vintre, ĉiam gasteme malfermita ankaŭ nun enhavis eĉ konatulojn. Kaj bongustajn brasik- kaj brindzokuketojn. Estis diskuto ankaŭ pri nia lingvo, nepre, ja estas la 26-a de septembro! (Divenu, kara leganto, Tago de Kio ĝi estas?)

Enuige estus sekvi la bluan signon, asfaltan vojon, tial ni elektis Vojeton de Haluzický, nomita laŭ juna arbaristo, mortpafita de ŝtelĉasisto en la jaro 1941. Estas tie monumento kun bela memortabulo. Tiun-ĉi vojeton ŝatas vintre skikurantoj, bedaŭrinde, pro invado de biciklistoj ĝi estas jam damaĝita. Ŝajne senkulpa veturilo kaŭzas sur deklivoj mikro-detruojn, grundo-liberigojn, kiujn forta pluvo forportas, pliprofundigas ekestantajn sulkojn iom post iom ĝis duonmetraj ravinoj.

Vojeto de Haluzický finiĝas, Raĉa komenciĝas. Per pompaj vilaoj kun defendmuroj. La origina Raĉa, tio estas placo kun vinberkultivistaj domoj, kiuj subtere kaŝas trezorojn – vinkelojn eĉ kelk-etaĝajn. Kvankam la moderna epoko malnombrigis ilin, vinberejojn oni vendas por dom-konstruado, tamen la tradicio restis, ankaŭ la vinejo, kien ni rifuĝis por refreŝiĝi per glaseto de ŝtorma vino.

Pli fortaj ol nia trinkaĵo estis miaj rememoroj: en la sama vinejo mi sidis somere antaŭ 11 jaroj, post mia unua ekskurso kun esperantistoj ... kaj komprenis preskaŭ nenion el ilia diskuto.

 

 EMaKaRo (Esperantista Malgrand-Karpata Renkontiĝo) 2015

 Okazis la 26-an de septembro, Tago de la lingvoj de Eŭropo

 Daŭro: 9:30 – 15:30 (proksimume)

 Longeco de la vojo: 12 km-ojn

 Partoprenis: Sáša Vališová, Jarka Rechtorisová, Maja Minichová


Mária Minichová