Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

Kneiff – pinto sub lupeo

2015 Kneiff

Plenumante la programon "La plej altaj pintoj de Eŭropa Unio" ni renkontiĝis kun kelkaj problemoj. Unu el ili estis demando, kiu vere estas la plej alta pinto (pli bone dirite punkto) de konkreta lando? Unuafoje ni renkontiĝis kun la demando en Litovio, kie longjare oni parolis, ke la plej alta pinto estas Juozapinės kalnas ("jozefina monto") kun alteco 292,7 m s.m. Sed en la jaro 2004 geodeziaj fakuloj el Teknika Universitato en Kaŭnaso mezuris per GPS najbaran sennoman monteton, kiu estas nur 500 m apude kaj konstantis, ke ĝi estas pli alta kaj atingas altecon 293,84. Poste la monteto ricevis nomon Aukštojas. Laŭ la litova mitologio Aŭkŝtojas (plejaltulo) estas nomo por la supera dio.

Duafoje estis diskuto pri la plej alta pinto de Luksemburgio. Iuj fontoj parolis pri Burrigplatz (558,35 m) kaj alia pri Kneiff (600 m). Kiam ni vizitis Luksemburgion en la jaro 2012, ĉiuj hejmanoj direktis nin al Burrigplatz. Sur la pinto estas konstruita alta ronda kamenturo kaj apude estas ligna tabulo kun jena teksto:

BURRIGPLATZ
POINT CULMINANT
DU GRAND-DUCHE
558,35 M

Demandante al Kneiff neniu el hejmanoj sciis, kie ĝi estas. La situacio ripetiĝis denove dimanĉe la 24-an de julio 2015. Ni staris sur Burrigplatz kaj hejmanoj, kiuj vojaĝis en siaj aŭtomobiloj haltis apud ni kaj je nia demando ili respondis, ke ni staras rekte sur la plej alta punkto de Luksemburgio. Nur unu viro precizigis nomon el Kneiff al Knaŭf. Poste montris al ni la direkton kun longeco de nia vojo. Rapide mi alvenis al proponita loko kaj ni estis surprizitaj, ĉar ni staris antaŭ la vendejego nomata Knaŭf. Tio estas simbola por nia epoko – ni scias, kie estas vendejoj, sed ni ne scias kie estas monto.

Dank´ al moderna teknologio GPS kaj al Juraj Gondžúr, kiu konis la koordinatojn de Kneiff, ni finfine trovis la pinton. Vere la pinto estas anonima. Laŭ la ĉefvojo inter vilaĝoj Huldang kaj Wemperhaardt, en kiu apud ronda vojkruco estas benzinpumpilo Shell, estas post 1 km sudoriente kampa vojeto, kiu direktas post 300 m al pinto. Sur pinto jam estas asfalta vojo kaj sur okcidenta vojflanko estas eta betona "umbiliko" blanke kolorita. Ĝi estas la pinto Kneiff.

Kneiff enviciĝis inter pintoj, kiuj estas atingeblaj per aŭtomobiloj. Dank´ al tiu teknika akiraĵo pluaj esperantistoj fariĝis "montgrimpantoj", kiuj partoprenis la programon "La plej altaj pintoj de Eŭropa Unio".


J. Vajs