Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

Vintra supreniro al Dubeň

2015 Dubeň

ESONO (Esperanta societo nordslovakia) multe da jaroj organizas tradician "Vintran supreniron al monto Dubeň". Dubeň (613 m) estas monto kuŝanta en Kysucká vrchovina, tri kilometrojn oriente de Žilina.

Ĉijare supreniro okazis la 1-an de februaro 2015. Ni renkontiĝis antaŭ la fervoja stacidomo Žilina kaj de tie ni daŭrigis al urba parto de Žilina Budatín, ĉe kunfluejo de Váh kaj Kysuca. Voje ni admiris Kastelon Budatín kun la renovigita turo. El Budatín ni grimpis tra la ruĝa signo rekte al monto Dubeň. La monteto estas dense arbara kaj solaj vidoj al Žilina kaj Lúčanská Mala Fatra proponas nur malgrandaj senarbejoj. De tie ni daŭrigis tra vilaĝo Zástranie, poste Snežnica kaj Radoľa ĝis la Kysucké Nové Mesto. Partoprenis 11 turistoj el regionoj Žilina, Kysuca kaj Púchov kaj unu hundo el Bratislava. Vetero estis agrabla tipa vintra. Matene estis bela suna vetero sen vento kun akceptebla varmo -3 °C, sed poste aperis nuboj. Sur tero kaj sur arboj estis multe da neĝo kaj ni tutan vojon admiris neĝan belecon. Dum la ekskurso estis bona etoso. Ni revenis lacaj, sed feliĉaj.


I. Morgošová