Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

Jubilea 100-a kongreso

2015 UK Lille

Skribas: Johano Vajs
Lingve kontrolas: Ľubomír Fajth
Slovakigas: Juraj Procházka
Hungarigas: Rozália Molnár
Enretigas: Iveta Morgošová

 

De Bulonjo-ĉe-Maro al Lillo

En la jaro 1905 okazis inter 7-a kaj 12-a de aŭgusto en franca urbo Bulonjo-ĉe-Maro (france Boulogne-sur-Mer)  la 1-a Universala kongreso de Esperanto. La kongreson, kiu estis mejloŝtono en Esperanto-movado, ĉar akceptis Deklaracion pri Esperanto, ĉeestis 688 esperantistoj el 20 landoj. Post 110 jaroj okaziĝas en la franca urbo Lille jubilea 100-a Universala Kongreso de Esperanto. Al la kongreso aliĝis (ĝis la 24-a julio 2015, 6-a horo matene) 2570 personoj el 81 landoj. Kia estos la kongreso ? Ĉu estos nur festa aŭ alportos "novan venton" en Esperanto-movado? Pri tio ni informos vin laŭ eblecoj ĉiutage kaj ni estos dankemaj, se vi reagos kaj dividos kun viaj opinioj per nia retadreso poludnica83 ĉe gmail.com. Unu el la ĉefaj taskoj de la kongreso estas malfermo al ĉiuj homoj, pro tio ni raportos el Lille ne nur esperante, sed ni aldonas ankaŭ tradukon en du naciaj lingvoj: slovaka kaj hungara.


Ek al la kongreso

Tradicie kun la Esperantaj Kongresoj estas ligita vojaĝado. El Slovakio nia esperantista grupo komencis vojaĝi la 23-an de julio en la slovaka ĉefurbo Bratislavo. Naŭ personoj veturas per du aŭtomobiloj (mikrobuso kaj persona aŭtomobilo). En la veturiloj ni transportos al Lille kvanto da informaj kaj propagaciaj materialoj pri Slovakio kaj la urbo Nitra, ĉar la 101-a Universala Kongreso en la jaro 2016 okazos en Nitra inter la 23-a kaj 30-a de julio. Vojaĝante al Lille ni planas viziti kelkajn interesajn lokojn, ĉefe tiuj, kiuj estas enskribitaj en la Monda Heredaĵo de Unesko.

Nia unua haltejo estis en la germana urbo Ratisbono (germane Regensburg). Proksimume de ĝi (10 km) apud la vilaĝo Donaustauf sur maldekstra alta deklivo de Danubo staras Valhalo (germane Walhalla). Ĝi estas dediĉita al "elstaraj kaj premiitaj germanoj". La ideo konstrui la monumenton  elkreskis dum napoleonaj militoj en la kapo de la princo Ludoviko la 1-a de Bavario kaj estis konstruita inter 1830 kaj 1842 sub la dizajno de Leo von Klenze. Komence en la jaro 1847 estis ĉi tie lokigitaj bustoj de 31 personoj kaj nun vi povas vidi bustojn kaj memortabulojn pri 195 personoj, kiuj estis gravaj por germana historio. La fiera novklasika konstruaĵo estas bona elrigardejo al Danubo kaj lando ĉirkaŭ ĝi.

Al la urbo Ratisbono (germane Regensburg) ni celis por ĝia historia parto kaj malnova ponto. Nia promeno tra la malnovaj kaj mallarĝaj  stratetoj plenaj da homoj estis agrabla. Kompreneble, ke ni vizitis Katedralon de Ratisbono kun 105 m altaj turoj. La dua interesa objekto en la urbo estas ŝtona ponto Steinerne Brücke, kiu estas la plej malnova ponto uzanta ĝis nun en regiono norde de la montaro Alpoj. Ĝi estis konstruita dum la jaroj 1135–1146 kaj laŭ ĝi konstruis kelkajn aliajn pontojn en Eŭropo. Ni havis feliĉon, ĉar ni vidis la ponton dum rekonstruado, kiu ne estas videbla ĉiutage. Tuj apud la ponto estas interesa restoracio, kie ni gustumis tradician vuurston kun biero.
Vespere ni veturis en la urbon Velburg (ĉirkaŭ 5 mil loĝantoj), kie ni loĝis en la hotelo "Zur Post".

Vendrede la 24-an de julio ni celis al  malnova germana urbo Treviro (germane Trier, slovake Trevír), kiun fondis en la jaro 16 antaŭ Kristo la romia imperiestro Aŭgustus, kiu nomis la urbon Augusta Treverorum, aŭ mallonge Treveri. Kompreneble, ke nia unua vizitita objekto estis Porta Nigra (Pordo Nigra). Dank´ al Rozi Molnár, kiu preparis bonkvalitan informon, ni eksciis bazajn informojn pri romiaj memoraĵoj kaj aliaj interesaj objektoj en Treviro. La urbo naĝis en la suna tago, estis akceptebla varmo kaj la urbo estis plen-plena da loĝantoj kaj turistoj. Sur strato bolis vivo en siaj multflankaj formoj. Restoracioj larĝiĝis sur trotuaroj, metiistoj vendadis siajn art-varojn, kaj stratartistoj prezentis siajn artajn kapablojn. Malrapide ni trairis, gustumante urban atmosferon al Katedralo de Sankta Petro (katolika katedralo), kiu estas la plej malnova preĝejo en Germanio, kaj al la Preĝejo de Nia Kara Sinjorino, kiu estas malnova gotika preĝejo en Germanio. La lastan religian objekton, kiun ni vizitis, estis la baziliko de Konstanteno, kiu estis romia palaco. Ĝi havas la plej grandan salonon, kiu estas konservata el la romia epoko. Nin desapontis malnova romia ponto sur la rivero Mozelo, kiu estas en malbona stato. Tre interesa objekto en Treviro estas naskiĝdomo de Karlo Markso (Karl Marx), mondkonata filozofo kaj fondinto de marksismo.

De Treviro ni vojaĝis al Luksemburgo, kie ni celis al la plej alta punkto de la lando – Kneiff. Ĝia alteco estas 560 m s.m. kaj estas pli alta ol Buergplaz, kiu estas ofte nomata kiel la plej alta pinto de Luksemburgo. Pri komplika serĉado de Kneiff vi povas legi en alia kontribuo sur ttt-paĝo de Poludnica.
Nokton ni travivis en luksemburga civito Weiswampach.

Sabate la 25-a de julio estis unua tago antaŭ la komenco de UK. Matene ni vizitis trilandan punkton de Belgio, Luksemburgo kaj Germanio. Poste ni rekte veturis al Lille, kie ni alvenis posttagmeze. De parkejo sub kongresa halo ni suprenportis multajn materialojn pri Slovakio kaj Nitro. Poste ni loĝiĝis en hoteloj kaj privataj loĝejoj. Revenante al Lille Grand Palais, kiu estas kongresejo de 100-a UK, ni registris nin, ni ricevis kongresan sakon kaj komencis prepari slovakan standon por vespera Movada Foiro. La Movada Foiro komenciĝis je la 19-a horo kaj daŭrigis 2 horojn. Granda salonego nomata Michaŭ (nomata laŭ franca esperantisto Alfred Michaŭ, 1859 – 1937) estis plena de esperantistoj. Laŭ mia takso ĉi tie estis pli ol mil esperantistoj. Slovaka esperantisto León surprizite diris, ke neniam vidis tiom da esperantistoj sur unu loko. Vere, ĝi estis foiro, kie multaj esperantistoj propagandis siajn asociojn, gazetojn, entreprenojn, literaturon, eldonaĵojn ktp. Aliaj iris de stando al stando kaj demandis, babilis kaj gustumis. Nia stando estis konstante okupita, multaj konatuloj salutis nin kaj aliaj esperantistoj interesiĝis pri venontjara UK en Nitro. Por multaj estis interesaj propagandiloj kaj prospektoj pri Slovakio kaj Nitro. La plej interesa estis Esperanto-slovaka vortareto en ĉokolada formo kaj alkoholaĵo medo (slovake medovina). Kelkaj interesuloj revenis du aŭ tri foje por gustumi medon kaj ĉokoladon. Inter unuaj gastoj, kiuj vizitis nian standon apartenis prezidanto de LKK – Xavier Dewidehem, estrarano de UEA José Antonio Vergara kun sia konstanta rido, Néia Lúcia Souza el Brazilo, kiu donacis al ni portugalan artikolon pri UK en Slovakio, geedza paro Page el Anglujo, kiu dum venonta UK en Nitra festos sian 50-an geedziĝfeston kaj multaj aliaj konatuloj kaj nekonataj esperantistoj. Post du horoj gardistoj de la Kongresa halo sendiskute forpelis nin. Petro Baláž antaŭ la kongresejo dankis al ĉiuj, kiuj vespere helpadis.

Dimanĉe la 26-an de julio okazis Solena Malfero, kiu havas tradician programon. La Malfermon gvidis prezidanto de UEA Mark Fettes. Enkonduke estis prezentitaj podianoj, diplomatoj (nur du – el Ukrainio kaj Slovakio), honoraj gastoj kaj alta protektanto Frédéric Cuvillier, urbestro de Bulonjo-ĉe-Maro, kiu invitis la kongresanojn same kiel Xavier Dewidehem, prezidanto de LKK. Kun esperanta historio kaj esperantaj kongresoj estis ligitaj alparoloj de M. Fettes kaj 90-jaraĝa Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de L. L. Zamenhof. Post kultura paŭzo daŭrigis la Malfermo per salutoj de unuopaj reprezentantoj de partoprenantaj nacioj. La Solena Malfermo finiĝis per komuna kantado de La Espero.
Tradicie dimanĉa vespero apartenas al hejmanoj, kiuj dum Nacia Vespero prezentas sian kulturon. Tiu ĉi jara Nacia Vespero estis tre bone preparita el arta vidpunkto kaj same teknike. Per kantoj kaj bildoj estis prezentitaj unuopaj regionoj de Francio kaj la plej konataj kanzonoj. Sur granda ekrano estis projkciitaj tekstoj de kantoj kaj ĉiu kongresano povis kanti kun artistoj.

Lunde la 27-a de julio la Kongreso funkciis plenprograme. Lundo estis nomata kiel "tago de konsciigo" kaj kadre de ĝi okazis "kleriga lundo". El multaj programeroj mi elektis kelkajn. Komence estis problemoj kun Norvel-ejo, ĉar neniu sciis, kie ĝi estas. Problemo estas en tio, ke unu ejo portas du nomojn. Post duonhoro jam estis klare, kie la ejo estas, sed mankis preleganto pri historio de E-movado en Francio. Ĉirkaŭ 50 kongresanoj foriris trompitaj. Ĉarma Tali Wandel gvidis kurseton de eŭritmio. Simple eŭritmio estas miksaĵo el danco, gimnastiko, jogo, sed reale ĝi estas pli filozofie kaj estetike profunda homa agado. P. Baláž kaj M. Blahuš prelegis pri E@I 10-jara. Ankaŭ ĉi tie havis organizantoj teknikajn problemojn. Kun granda intereso estis prelego pri La Budhisma Kosmo fare de Bille M. Mak.
En nia stando estis ĉefredaktoro de "Esperanto" Frederik Valle, kun kiu mi parolis pri informoj en la gazeto pri Slovakio kaj Nitro. Poste alvenis Rajani Bhattarai el Nepalo, kiu planas organizi nepalan E-grupon por venontjara UK, same kiel Višňa Brankovič el Kroatio.

Marde la 28-an de julio estis "tago de kapabliko". H. Tonkin klarigis kiel funkcias ESF, kiaj estas celoj de ĝi kaj de kie devenas financoj. Dum la Kongreso estas kelkaj rapidkursoj de franca lingvo. Mi vidis, kiel amuze kaj interese gvidis ĝin Sylvain Lelarge. Eble post la Kongreso ĉiuj kongresanoj parolos france. En la kongresejo estas kelkaj ekspozicioj. Tre interesa kaj bone preparita estas historia ekspozicio Esperanto en la Unua Mondmilito. Apude estas arta ekspozicio de bildoj de Francine Longue-Epée. En la ejo nomata Schwartz funkcias Libroservo. Dum mia vizito ĝi aspektis kiel priŝtelita vendejo. La kongresanoj multe aĉetadas kaj Ionel Onet nesufiĉas plenumi vendejtablojn. En Libroservo okazis diskuto pri libro NANO, kiu estas vivpriskribo de hungara diplomato, poligloto, verkisto kaj esperantisto Georgo Nanovfszky. Tre ĉarme prezentis partojn de la libro Spomenka Ŝtimec.

Tuta merkredo la 29-an de julio estis ekskursa tago. La plej ĉefa ekskurso okazis en la urbo Bulonjo-ĉe-Maro, omaĝe al la Unua Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905. La programo en teatro, en stratoj de urbo kaj akcepto de la urbodomo estis bona, kion alte taksis ankaŭ skeptikulo kaj kritizanto Juri Procházka. Mi tutan tagon biciklis kun aliaj kongresanoj en Belgio, kie ni vizitis milittombejojn el la Unua Mondmilito. I. Morgošová partoprenis luksan ekskurson en Parizo, kie ŝi ŝipigis sur la rivero Sejno.

Dum la Kongreso la plej populara teatro estas La Viro-semo. Ĝi estas delikate erotika kaj prezentas vivon de du virinoj, kiuj restis en provenca vilaĝo sen viroj kaj ili devas plenumi ĉiujn taskojn, kaj pluvivi dum du jaroj, solaj kun timo, ĉagreno, fizika manko de viro, sed ankaŭ kun kuraĝo kaj espero, ke baldaŭ venos viro. La teatron prezentas LA CIKADOJ, kiu estas esperanta sekcio de la franca teatra kompanio "Les Cothurnes". Kompreneble, ke ĵaŭde la 30-an de julio enirbiletoj mankis, kaj mi nur fotografis longan kvarvicon de amantoj de teatro atendataj komenco de la teatro.

H. Tonkin kaj M. Lippari prezentis rezultojn de Belartaj Konkursoj. Laŭ Tonkin kvanto de senditaj kontribuoj kreskis kaj laŭ ĵurianoj nivelo de unuopaj verkoj estis diferenca.

Antaŭtagmeze per fervojo alvenis el Parizo la urbestro de la urbo Nitra sinjoro Jozef Dvonč. Li konatiĝis kun multaj esperantistoj, trarigardis kongresejon kaj partoprenis Urban Akcepton en la urbodomo de Lille kune kun aliaj 200 kongresanoj. La vicurbestrino de Lille ricevis de Dvonč oficialan donaceton. Etan protokolan problemon agis ceremoniisto, kiu invitis la urbestron Dvonč el Jugoslavio.

Vendrede la 31-an de julio la plej grava programero por slovaka delegacio estis prezento de venonta 101. UK en la urbo Nitra. La prezenton partoprenis honoraj gastoj – la urbestro de Nitra Jozef Dvonč, direktoro de Slovaka instituto en Parizo Daniel Jurkovič kaj honora konsulo de Slovakio en la urbo Lille Alain Bar. En la salonego Lapenna estis proksimume 300 kongresanoj, kiuj komence aŭskultis belegan sonon de fujaro. Poste alparolis la urbestro kaj P. Baláž, kiu sian prezenton konstruis je tri demandoj:

Fine J. Reinvart prezentis Malfermitajn aranĝojn de la 101-a UK. Ĉiuj, kiuj partoprenis la prezenton estis invititaj al slovaka budo gustumi vinon el Nitra.

Al la plej ŝatataj programeroj de la kongreso apartenas Internacia Vespero. Bedaŭrinde la Vespero estis mallonga, nur kelkaj rolantoj el kiuj grandparte estis sur malalta arta nivelo. Duo de fratoj Slezak (HU) prezentis muzikon en alta nivelo. La spektantoj multe aplaŭdis ankaŭ al triopo FLOrante el hungara urbo Szeget.

Sabato la 1-an de aŭgusto estis la lasta kongresa tago. Unusola programero estis Solena Fermo. Origine estis planita je du horoj, sed daŭris preskaŭ tri horoj. La Solena Fermo havas tradician strukturon: raportoj, honorigoj, dankoj kaj saluto de IIK. Mark Fettes kun granda blanka bukedo dankis al Osmo Buller rilate al lia emeritiĝo. Xavier Davidehem, prezidanto de LKK, en sia parolo menciis kvanton da laboro de volontuloj kaj dankis al ĉiuj, kiuj helpadis. KoKoSo Clay Magalhães donacis al ĉiuj helpantoj floreton. Xavier kaj Julia Hédoŭ transdonis verdan flagon al la urbestro J. Dvonč kaj al la prezidanto de slovaka LKK P. Baláž. Poste Stanislav Valo, ambasadoro de Slovakio en Bruselo, invitis viziti Slovakion kaj la urbestro J. Dvonč invitis ĉiujn al venontjara Universala Kongreso en Nitra. P. Baláž fine de sia alparolo publike petis la manon de sia fianĉino Dorotka Rodzianko. Tuta salonego aplaŭdis al simpatia decido de Petro. La Esperanta himno estis la lasta punkto de la Jubilea Kongreso de Esperanto en Lille.

Nia grupo tuj post Solena Fermo vojaĝis al historia franca urbo Nancio (Nancy), kie ni trarigardis historiajn lokojn kaj konstruaĵojn enskribitaj en Monda Heredaĵo. Dimanĉe ni revenis al Slovakio.