Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

Neĝtabulumado en Malaltaj Tatroj

2015 Neĝtabulumado

Finon de januaro laborantoj kaj volontuloj de E@I pasigis kune en slovaka montara vilaĝeto Liptovský Ján. Dum kvar tagoj ni aktive ripozis per sportumado kaj diversaj aliaj aktivaĵoj. Bonŝance neniu rompis siajn krurojn kaj ĉiuj feliĉe revenis hejmen.

Ĉefa programero dum niaj ferioj estis neĝtabulado. Duono de E@I-anoj neniam antaŭe neĝtabulis, kelkaj havis jam ian sperton. Se iu volis, povis elekti ankaŭ skiadon. Dum unuaj du tagoj ni havis instruistinon, kiu montris al ni, kiel uzi neĝtabulon kaj kiel movi niajn genuojn kaj piedojn. Ni komencis je malalta, sed sufiĉe akra monteto. Kvankam mi aĉetis artikoprotektilojn, ĉiutage mi ekhavis multajn novajn ekimozojn post ofta falado sur neĝo. Poste ni ŝanĝis monteton al iom malpli akra, sed kun skilifto, do ni povis ankaŭ eklerni kiel ĝin uzi. Kaj tio entute ne estas tiel facila, kiel aspektas, almenaŭ ne je la komenco.

Sed neĝtabulumado ne estis nia nura okupo dum tiu plilongigita semajnfino. Ni ankaŭ vizitis akvoparkon Tatralandia, kie eblas naĝi en diversaj basenoj kun termala aŭ mara akvo, uzi toboganojn aŭ simple kuŝi en tropikaj temperaturoj kaj ripozi rigardante belegan montaran pejzaĝon de slovakaj Tatroj kovritaj per neĝo.

Tio ne estis fino de niaj aktivaĵoj. Antaŭ naĝado en Tatralandia ni vizitis ankaŭ apudan aerodinamikan tunelon, kie ni povis flugi kiel birdoj. Unue ni devis vesti specialajn supertutojn, kaskojn, okulvitrojn kaj partopreni trejnadon. Poste ĉiuj dum du minutoj povis eksenti sin kiel paraŝutistoj, kiuj ĵus saltis el aviadilo.

Por kuraĝuloj estis ankaŭ tre interesa ekskurso al Ursa groto, kie gvidis nin Ján Vajs. Mi persone jam vizitis kelkfoje grotojn, sed kutime malpli grandajn. Granda avantaĝo de nia ekskurso estis spertulo kiel Ján Vajs, kiu perfekte konas historion de la groto kaj ĉiujn ĝiajn sekretojn. Ene ni vidis ankaŭ stalagmitojn, stalaktitojn, stalagnatojn kaj kelkajn dormantajn vespertojn.

Mi tre ŝatas montojn, ankaŭ grotojn, do por mi tio estis tre interesaj tagoj plenaj je multaj interesaj atrakcioj. Pro mia mallerteco eble mi ne havas ian specialan talenton en neĝtabulado, sed eĉ tia nespertulo kiel mi havis ŝancon ekkoni novan sporton kaj ĝui vintran veteron.


Ania Liszewska

E@I-volontulino