Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

Vintra flosigado sur Dunajec

2015 Dunajec

Dunajec estas la rivero, kiu kunigas Pollandon kaj Slovakion. Ĝi estas longa 274 km kaj komuna landlimo inter Pollando kaj Slovakio estas 17 km. Ĝi ekestas post kunfluo de Nigra kaj Blanka Dunajec sub nordaj deklivoj de la montaro Altaj Tatroj apud la pola urbo Nowy Targ. Ĝia fino estas ĉe la pola urbo Opatowiec, kie kunfluas kun la rivero Vistulo. En supra parto la rivero estas tipa montara rivero kaj apartenas al la plej puraj riveroj en Eŭropo. La rivero traboris la montaron Pieniny kaj kreis pitoreskan kanjonon, kiun poloj nomas Przełom Dunajca kaj slovakoj Prielom Dunajca. En la jaro 2014 invitis min kaj Vlado Škuta nia amiko Dano Griguš partopreni nekutiman vintran aventuron. La aventuro, eĉ estis -17 °C, tre plaĉis al ni kaj nia grupo esperantistoj kaj subtenantoj de Esperanto decidis denove partopreni ankaŭ en la jaro 2015.

La organizantoj el civito Červený Kláštor organizas ĉiujare originalan kaj nekutiman "Vintran flosigadon sur Dunajec". Tiu ĉi estis jam sepa kaj ĝi okazis la 31-an de januaro 2015. Antaŭ tagmezo la partoprenantoj renkontiĝis en korto de la entrepreno Pieniny sport situanta meze de la civito Červený Kláštor, kie ili preparis flosojn kaj vestiĝis sin. Parto de la partoprenantoj havis karnavalajn kostumojn kaj estas videblaj diversaj bestoj, monstroj, pastroj, ĝihadistoj kaj homoj en popolaj kostumoj. Antaŭ la flosigado estis eta instruado pri sekureco kaj maniero flosi dum vintraj kondiĉoj. Tagmeze komencis la flosigado. En nia floso sidis 10 personoj, el kiuj 4-jaraĝa fraŭlineto Ivanka estis la plej juna partoprenanto. Komence nia flosado direktis al Tri kronoj (981,9 m s.m.), simbolo de la montaro Pieniny. Sur dekstra slovaka bordo estas vilaĝo Červený Kláštor (462 m s.m.) kaj sur maldekstra pola bordo estas vilaĝo Sromowce Niżne. Inter la vilaĝoj estas ponteto por piedirantoj. Sub Tri kronoj la rivero direktas al oriento. La naturo sur ambaŭ bordoj estis bele vestita en neĝo. La rivero malrapide fluas sub altaj kalkŝtonaj rokegoj kaj ofte ŝanĝas sian direkton. Alta freŝa neĝtavolo kreas sur riveraj ŝtonoj diversformaj naturaj statuoj. En iu momento falis eta lavango kaj sur la rivero ekestis por mallonga tempo neĝa nebulo. Tiam ni alproksimiĝis sub monto Holica (828 m s.m.), kie sur ĝia deklivo estas sep ŝtonigitaj monaĥoj. Legendo parolas, ke la monaĥoj malpermesite vizitadis virinojn kaj pro tio estis ŝtonigitaj. Laŭ mia opinio la plej bela monto en la montaro Pieniny estas Sokolica (747 m s.m.), kiu el la surfaco de la rivero Dunajec pintas rekte al ĉielo. Post la lasta riversinuo ni alproksimiĝis al loko, kie al Dunajec alfluas el dekstra flanko rivereto Lesnica. Post du horoj, 9 km kaj 33 m altdiferenco ĉi tie finiĝas nia flosigado. Ni surbordiĝis al ŝtona bordo kovrita per freŝa neĝo. Por flosoj alvenis ŝarĝaŭtomobilo kaj ni vizitis restoracion en la vilaĝo Lesnica, kie estis por ni preparita tre bongusta gulaŝo kaj varma teo. Amikaj babiladoj kaj muziko kun kantado kreis bonan etoson. La organizantoj preparis aŭtobusan trafikon kaj ni facile revenis al niaj aŭtomobiloj en Červený Kláštor. La montaro Pieniny estas bela parto de Eŭropo kaj oni povas konstati, ke ĝi estas vizitebla ne nur somere sed ankaŭ vintre.


J. Vajs