Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

Tra Irlando

La groto CRAG CAVE, la urboj LIMERICK kaj BELFAST

2015 Tra Irlando

En irlanda urbo Killarney (irlande Cill Airne) estis la 2-an de majo 2015 pluvega sabata mateno, kiam esperantaj ekspedicianoj adiaŭis kun simpatiaj akceptistinoj de la hotelo Harmony Inn. Malgranda urbo kun 14 000 loĝantoj situas en graflando Kerry kaj estas la plej grava turismejo en Irlando. Ĝi havas la due plej grandan hotelan kapaciton en la lando, post la ĉefurbo Baile Átha Cliath. En ĝia ĉirkaŭaĵo estas Lagoj de Killarney kaj la Nacia parko Killarney. Post la supreniro sur la monton Corrán Tuathail (Carrauntoohil, 1 041 m) nia najbara celo estis la groto Crag Cave (irlande Pluais na Craige), kiu situas proksimume 20 km norde de Killarney apud la civito Castleisland. Survoje estas vojdirektiloj kiuj vizitantojn gvidas al parkejo kun turisma komplekso konsistanta el vendejo, restoracio, eta ekspozicio pri la groto kaj infanludejo. En la groton oni eniras per betona ŝakto, kies fundo estas apud la malkovra sifono. En la groto estas betonaj vojetoj kun forte korodecaj feraj balustradoj. La groto estas prilumigita per malnovaj reflektoroj ĉirkaŭ kiuj kreskas verdaj vegetaĵoj (lampenflora). Vizitata rondo estas longa 350 m kaj en la groto estas permesita fotado.

La groto estis malkovrita en 1983, kiam speleosubakviĝanto Martyn Farr tranaĝis sifonon longan 7,3 m kaj profundan 3,6 m kune kun John Cooper. Nun la groto havas longecon 3,81 km. En kalkŝtona masivo kreis ĝin la subtera rivereto kun tri evoluaj niveloj. En la groto estas multe da sedimentoj kaj riĉaj, belaj kaj vivantaj ornamaĵoj. Por turistoj estis la groto malfermita de 1989. Ni estis surprizitaj, ĉar la groto eĉ estas eta, vere ĝi estas interesa kaj kun simpatia gvidanto ni travivis belan ekskurson.

Plua celo de la ekspedicio estis la urbo Limerick, laŭ loĝantoj la kvara en Irlando. La urbo havas longan kaj ne ĉiam feliĉan historion. Nia celo estis la kastelo King Johns Castle kun historia muzeo. La kastelo estas bone renovigita krom unu moderna konstruaĵo, kiu absolute ne harmonias kun aliaj historiaj partoj. El la kastelaj turoj estas bona elrigardo al la urbo kaj rivero Shannon tra kiu kondukas historia ponto. Kun la nomo de la urbo en mia kapo estas kunligita vorto limeriko, kiu estas mallonga ŝerca poemo. Limeriko estas mallonga ŝercpoemo konsistanta el kvin versoj, kun rimoj laŭ la skemo AABBA. Por imagi limerikon mi prezentas la verketon de Jorge Camacho:

1.
En luksa hotel jokohama
kongresas geparo seks-ama:
preferindas milito
sen ripoz sur la lito
ol la paca programo ĉiama.

2.
Japanino surgrimpis Fuĵion
por renkonti la plej veran sion.
Krom doloraj muskoloj
kaj grupeto da poloj
sur la pinto ŝi trovis nenion.

Post mallonga poezio ni forveturis el la urbo Limerick norden kaj vespere ni alvenis al la vilaĝo Castlebellinghame, kie ni tranoktis en privata domo.

Dimanĉe la 3-an de majo 2015 ni vizitis ĉefurbon de Norda Irlando – Belfast. La urbo ne estas grandega, kun 280 000 loĝantoj apartenas al malgrandaj eŭropaj ĉefurboj. Ni estis feliĉaj, ĉar ne pluvis kaj parkejoj estis kun liberaj lokoj. Estis antaŭtagmeze kaj Belfast malrapide vekiĝis post amuzplena sabata vespero kaj nokto. Ni estis en lando kiu ne estas membro de eŭrozono, pro tio en bankomato ni prenis sterlingajn pundojn. Sed kion aĉeti? Trinkejoj kaj drinkejoj estis malfermitaj aŭ ne vendadis bieron. Serĉante spurojn post belfastaj malpacoj ni alvenis al bela urbodomo. Trairante zonon por piedirantoj ni sentis sekure. Post tagmezo la urbo miralkle ŝanĝiĝis: pli densiĝis urba trafiko, surstrate estis multaj homoj, grandparte junaj kaj drinkejoj ekfunkciis. Tio estis grava kaŭzo por revivigo de la urbo. Kompreneble, ke ni vizitis irlandan drinkejon plenan da viroj kaj virinoj. Trinkado de biero estas por irlandanoj nacia kutimo, kulturo kaj ĉefa socia okazaĵo. Ni sidis en la drinkejo kaj ŝmace sorbis nigran bieron el grandaj glasoj.

Post mallonga vizito de Belfast ni foriris direkte al havenurbo Larne. Ĝi situas norde de Irlanda insulo. La haveno estas granda kaj preparo por enŝipigo estis sen problemoj. Atendante sur granda parkejo Vladko Škuta fotografis grandajn hundojn, kiuj vojaĝis al Skotlando kun ni. Trajekto senprobleme flotis inter havenurboj Larne kaj Troon senprobleme, sen grandaj ondoj, kio estis akceptebla por Miro Papaj kaj Iveta Morgošová, kiuj havas problemojn kun mara malsano.


Wolfgang Koller – Ján Vajs